У садржају

La kritiko ke Esperanto ne vere estas neŭtrala

од guyjohnston, 19. јул 2008.

Поруке: 14

Језик: Esperanto

guyjohnston (Погледати профил) 19. јул 2008. 16.44.34

Saluton, kion vi pensas pri la oftega (ver-ŝajne la plej ofta) kritiko de Esperanto, ke ĝi ne efektive estas neŭtrala aŭ justa, ĉar ĝi estas bazita sur preskaŭ nur okcident-eŭropaj lingvoj? Mi konstatas ke tiu kritiko okazas ofte ĉar tiel-parolantaj homoj miskomprenas la strukturon de la lingvo kaj supozas ke ĝi estas simple miksaĵo aŭ piĝino de kelkaj eŭropaj lingvoj, kaj ne konscias pri ĝia strebado de uzi laŭeble malplej da radikaj vortoj kaj anstataŭe afiksumi (ekzemple vortoj kiel "malbona" kaj "malsanulejo" estas strukture tre malsamaj ol en latinidaj lingvoj). Eble ili pensas ke la celata metodo por konstruita interlingvo por ebligi komunikadon inter malsam-lingvanoj estas simple krei kompromison de la vortoj de la du iliaj denkaskaj lingvoj. Ĉu aliaj same konstatas?

Mi opinias ke estas la plej bona sistemo, uzi laŭeble malplej da radikoj, kaj fari malsimplajn vortojn per kunmeti kaj uzi afiksojn, ĉar tiel la bezonata nombro da lernendaj vortoj estas relative malgranda por ĉiu lernanto. Kaj kiam oni bezonas uzi novan radikon por vorto, ĉar uzi kunmetaĵon ne eblas aŭ ne praktikas, mi pensas ke estas plej bone uzi fonto-vorton, kiun komprenos la plej grandan nombron da homoj en la mondoj (kompare kontraŭ aliaj eblaj fonto-vortoj). Normale tio estas latina aŭ latinida vorto, ĉar la latinidaj lingvoj estas kaj similaj unuj al la aliaj, kaj relative vaste parolataj, do komprenos la vorton multaj homoj pro iliaj denaskaj, landaj, regionaj aŭ lernintaj lingvoj (multegaj en Ameriko, multaj en Afriko kaj Eŭropo, kaj ofte, ĉiuj aliaj homoj en la mondo kiuj lernis la anglan aŭ latinidan lingvon). Do mi pensas ke tiun sistemo, kiun oni uzas en Esperanto estas la plej bona. Se oni prenus pli da vortoj el aliaj lingvoj (ekzemple la ĉina aŭ la hindia), la meza facileco de lerni la radikajn vortojn de la lingvo estus malpli facila, ĉar malpli da homoj rekonus vorton pro iliaj jam sciataj lingvoj. Do eble la kritikuloj de la lingvo kritikus ĝin anstataŭe pro tio. Ankaŭ, ĉiu vorto kiu ekzistas en multaj naciaj lingvoj estas pli neŭtrala (sed kompreneble ne tute neŭtrala) ol ĉiu vorto kiu ekzistas en nur unu aŭ malmultaj.

Mia-opinie, alia kialo pro kiu la lingvo estas ĉiam neŭtrala kaj egaleca inter du parolantoj de iuj ajn denaskaj lingvoj, estas ke ĝi simple ne estas la denkaska lingvo de unu el ili. Kiam mi parolas kun homo kun sama kapablo de Esperanto-parolado, kies denaska lingvo estas multe pli malsimila al Esperanto ol la mia (ekzemple ĉino), ver-ŝajne li/ŝi bezonis pli da tempo por atingi tiun kapablon, sed ni kvankame estas egalaj, ĉar tio, kio regas la ĝustecon de la parolado estas la logikaj, planitaj reguloj de la lingvo, anstataŭ simple la lingvo-kutimoj de unu el ni, kiel estus se ne parolus anstataŭe en unu el niaj denaskaj lingvoj. Estas tute same kiam mi parolas kun denaska parolanto de latinida lingvo; mi neniam sentas malegalecon inter ni, kvankam lerni la radikajn vortojn estis pli facile por li/ŝi.

guyjohnston (Погледати профил) 19. јул 2008. 16.48.17

Kion pensas aliaj homoj pri ĉi tio? Mi speciale esperas ke parolantoj de lingvoj tre malsimilaj al la latinidaj respondos (ekzemple ĉinoj, araboj, hungaroj, ktp). Esperantistoj ankaŭ ofte diras ke la strukturo kaj kunmetumado de Esperanto estas multe pli similaj al tiuj de kelkaj nehindoeŭropaj lingvoj (ekzemple la ĉina) ol al la latinidaj kaj aliaj okcident-eŭropaj lingvoj, sed mi ne scias sufiĉe da lingvoj por kontroli pri kiom ĝusta tio estas. En lia angla-lingva artikolo "Esperanto, A Western Language?" (http://www.geocities.com/c_piron/westernlanguage.h..., mi ne scias ĉu ĝi ekzistas en Esperanto aŭ aliaj lingvoj), Claude Piron bone montris kiel la deriva strukturo de Esperanto similegas al tiu de la ĉina lingvo.

josell (Погледати профил) 19. јул 2008. 18.20.31

Sole la esperantaj vortoj estas eŭropaj; sel da strukturo estas simile lingvoj indiĝenaj kaj multe da lingvoj aziaj. ekzemple: la ĉinia, kaj la japania, ktp. do, esperanta lingvo estas tre neŭtrala, ĉar havas ne-okcidentaj strukturo kaj ne-okcidentaj ecoj.

ĝis.

diogotux (Погледати профил) 19. јул 2008. 21.26.41

Pri unu sola afero mi malkonsentas. Laŭ mi plej grave en Esperanto estas reguleco de pluralo, verbaj tempoj, ktp. Laŭ mi, Esperanto devas havi multege da radikoj por bone esprimi ĉiujn nuancoj de la homa penso. Kompreneble al komencantoj oni ne uzu tro da malkonataj radikoj sennecese.

jan aleksan (Погледати профил) 21. јул 2008. 08.17.16

Mi pardonpetas, mi iomete malkonsentas. La gramatiko ne estas tiel simpla ol la ĉina, kaj malsimila. Ne estas simila ankaŭ ol la japana.

Fakte la konstruado de la vortoj pli samas la hungaran, kun la uzo de afiksoj.

La kritiko de ne-neŭtreco temas ĉefe pri radikoj. Estas vera ke 70-80% de la radikoj estas latina, aliaj estas germana, kaj una tre malgranda nombro de radikoj estas aliaj (tiel suŝio, el la japanan).

Mi dirus ke Esperanto ne estas neŭtrala. Ĝi estas fakto por mi, sed ne tiom gravas. Mi pensas ke ĉino kaj japano preferas lerni Eo ol la anglan. Kaj kompreneble, dum la vivo de Zamenhof, konstrui tute neŭtrala lingvo ne estus ebla ĉar:

- li ne havis sufiĉe da kono, aŭ eniro al aliaj lingvoj

- li konstruis Eon pensante al kiel tiu lingvo estus akceptita, ĉefe en okcidenta mondo.

Oni ofte diras ke tute neŭtrala lingvo ne eblas. Mi pensas ke estas ebla, sed bezonas laboron.

ridulo.gif,

manu_fr (Погледати профил) 21. јул 2008. 08.25.59

Laŭ mi, Esperanto tute ne estas neŭtrala, sed ĝi estas tamen la pli neŭtrala lingvo tra la mondo.
Kiel franco mi certe havas grandan ŝancon, ĉar 80% de la radikoj estas pli malpli francdevenaj aŭ rekte facile kompreneblaj.

Fine, kiel la pli neŭtrala, oni ĉiuj almenaŭ povas studi ĝin kaj strebi uzi ĝin trans limoj.

Sed, delonge ne plu estas "ideala" lingvo al miaj okuloj.
Esperanto restas bona ilo, nure ne tro efika pro manko de uzantoj (sed tio estas alia temo).

amike

Emmanuel sal.gif

Meŝig (Погледати профил) 21. јул 2008. 11.42.39

Esperanto klare ne estas neŭtrala, sed estas bona kompromiso.

Kaj ni rigardu la faktojn: ĉu esperanto ne estas viva en nehindeŭropaj landoj? Ĉu ĝi ne vivas en Hungagarujo? En Ĉinujo? Ŝajnas al mi, ke esperanto estas aparte viva en tiuj landoj. Do objektive la malneŭtraleco de ĝia vortaro tute ne estas bremso (lingva aŭ psikologia) al ĝia uzo, kiel internacia lingvo.

jan aleksan (Погледати профил) 22. јул 2008. 08.11.35

Meŝig:Kaj ni rigardu la faktojn: ĉu esperanto ne estas viva en nehindeŭropaj landoj? Ĉu ĝi ne vivas en Hungagarujo? En Ĉinujo? Ŝajnas al mi, ke esperanto estas aparte viva en tiuj landoj. Do objektive la malneŭtraleco de ĝia vortaro tute ne estas bremso (lingva aŭ psikologia) al ĝia uzo, kiel internacia lingvo.
Jes, estas interesa vidi ke esperanta movado bone vivas en tiuj landoj. Sed eble estas movado kontraŭ unulingvan mondon, kaj ne vere pro eco de esperanto. Oni ne povas diri.

ridulo.gif,

Meŝig (Погледати профил) 22. јул 2008. 09.53.00

Alia elemento:

inter la landoj, kiuj proponis Esperanton kiel laborlingvo en la Ligo de Nacioj (1922), oni trovas:

-Ĉinio
-Japanio
-Finnlando
-Hindio
-Egiptio
-Hungario

kiuj estas landoj, kie la ĉefa lingvo ne estas hindeŭropa aŭ kie oni parolas hindeŭropajn lingvojn, sed ankaŭ nehindeŭropajn (Hindio). Kaj la lando, kiu la plej kontraŭmetis sin al tiu projekto estis....Francujo, kies la loĝantoj estas tamen tre avantaĝataj de la latineco de la esperanta vortaro. Oni do vidas, ke ne temis pri lingvaj konsideraĵoj...

guyjohnston (Погледати профил) 22. јул 2008. 20.29.43

jan aleksan: Oni ofte diras ke tute neŭtrala lingvo ne eblas. Mi pensas ke estas ebla, sed bezonas laboron.
Laŭ mi, perfekte kaj ideale neŭtrala internacia plan-lingvo (pro egala simileco inter ĝi kaj ĉiuj naciaj kaj etnaj lingvoj), kiu povus efektive kreiĝi kaj uziĝi, tute ne povus ekzisti. Klara montrilo estas la fakto ke estas multe pli da parolataj naciaj kaj etnaj lingvoj (preskaŭ 7000 laŭ Ethnologue) ol necesaj vorto-radikoj en Esperanto. (Oni ja povus decidi uzi tiom da radikoj por havi tian "perfektan" egalecon, sed estus malbonega ideo ĉar la lingvo estus multege mapli facila ol Esperanto por ĉiuj). Mi ankaŭ supozas ke se ĉiu vorto estus de aparta lingvo, la tuto de la vortoj ne funkcius kune en unu lingvo. Ekzemple, necesus multegaj sonoj, kaj kio pri la skrib-sistemo por ke ĝi estu perfekte neŭtrala? Ĉu ĉiu vorto konservus sian alfabeton/skrib-sistemon? Kaj ĉu kelkaj vortoj estus tonaj, kaj aliaj ne?

Ankaŭ, por eĉ provi krei tian lingvon, en kiu ĉiu vorto venas el aparta lingvo, necesus grandega skipo de fakuloj. Tiel ankaŭ okazus grandega malsam-opiniado. La skipanoj ne sam-opinius pri el kiu lingvo venu ĉiu vortoj. Kaj eĉ post la plenumi-ago de tiu grandega tasko, ĉu homo vere sentus tutan egalecon se la vorto el sia lingvo estus, ekzemple, "skarabo", kaj li/ŝi parolus kun homo el kies lingvo estas "bona"?

Do ĉar mia-opinie, tute neŭtrala lingvo (pri lingvo-simileco) ne eblas, internacia plan-lingvo devas havi kompromison inter neŭtraleco kaj la meza facileco. Laŭ mi, la ĉefaj fonto-lingvoj (latino kaj latinidoj por la plejparto de la vortoj) de Esperanto estas bone elektitaj por ke tiu meza facileco estu laŭeble plej alta (Zamenhof bazis Esperanton ĉefe sur la sia-tempe plej vaste lernatajn lingvojn, kaj malmultege sur sian lingvon, la rusan), dum la lingvo estas relative neŭtrala kaj facila por ĉiuj. Por mi, la lingvo estas jam sufiĉe neŭtrala simple ĉar ĝi estas la denaska lingvo de neniu nacio aŭ etno. Latinid-lingvanoj ja povas rekoni la vortojn pli facile ol aliaj homoj, sed ankaŭ ili devas lerni la gramatikon, pri kiuj sia-lingvaj vortoj ekzistas en Esperanto kaj kiuj ne, kiel la vortoj ŝanĝiĝas por la esperanta alfabeto, ktp. Se la devenoj de la vortoj estus eĉ malpli neŭtralaj, mi ankoraŭ opinius ke la lingvo estas sufiĉe neŭtrala.

Ankaŭ, la vortoj ne estas blinde prenitaj el la "plej gravaj", eŭropaj, lingvoj. Bona ekzemplo estas "bazaro", kiu venas el la persa "bāzār", kaj kiu estas (mi supozas) la vorto la plej mond-vaste komprenata por bazaro. Ni uzas ĝin en Esperanto, kvankam ĝi ne estas la plej ofta vorto por bazaro en la latinidaj lingvoj.

Вратите се горе