Al la enhavo

Kio estas la plej longa vorto en esperanto?

de Angxelo_Remizo, 2019-aŭgusto-29

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Angxelo_Remizo (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-29 19:56:14

Saluton!
Kio estas la plej longa vorto en esperanto?
Ĉu ĝi estas malfinio?
Mi volas scii, ĉu pro la scivolemo ekzistas la plej longa vorto.
Koran dankon!

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-29 20:06:42

"ŝtatimpostadministrantoj" laŭ http://lingvo.info/eo/lingvopedia/esperanto

Nala_Cat15 (Montri la profilon) 2019-septembro-12 18:33:24

Ekzistas vortkreito-ebleco en Esperanto, tial esence vortoj verŝajne povas esti 100+ literoj. Sed mi komprenas ke vi serĉas jam ekzistanta vorto. Kaj tio, mi ne scias.

sergejm (Montri la profilon) 2019-septembro-12 19:48:41

En tekstaro.com la plej longa vorto estas esperantistojidealistoj - sed fakte ĉi tio estas du vortoj, skribitaj kune.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-septembro-15 13:24:35

gekontraŭoligarkiismobatalantegistinidoj

Do iuj, kiuj estas idinoj de gepatroj, kiuj estas egaj batalantoj kontraŭ oligarkiismo. Tie mi ektradukas la francan idomaĵon, "Qui dit mieux ?" Kiu diras pli [tie] ege ?

Reen al la supro