Al la enhavo

对于没有学过外语的汉语母语者来说,世界语跟英语哪个更容易学?

de Canaria, 2019-septembro-06

Mesaĝoj: 29

Lingvo: 简体中文

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aprilo-21 18:30:32

(Kaj krome,eble plej oni devus ne uzi Tajvanan flagon(=flago de Respubliko Ĉinio en historio anstataŭ Ĉina Popola Respubliko en nuntempo.UN ne konfesas Tajvanon kiel ŝtaton,ĉu ne?).
Estas pluraj kialoj por la uzado de la flago de Tajvano, i.e.
1.Makao aŭ Honkongo ja havas flagojn.
2. La insulo Tajvano havas memstaran politikan sistemon, tio estas fakto. Parolante fakte kaj eĉ ne opinie, oni povas diri senerare, ke la insulo Tajvano funkcias (opinie oni dirus "estas") kiel plene memstara ŝtato.
3. Estas ankoraŭ landoj, tiel kiel Paragvajo, Haitio aŭ Nikaragvo, kiuj oficiale agnoskas la memstarecon de Tajvano. Estas fortaj interrilatoj inter tiuj landoj kaj Tajvano. Tial do estas tajvanaj ambasadorejoj en tiuj landoj, kaj pro tio tajvanaj flagoj.
4. Tajvano mem nuntempe ja ne celas reiĝi la "oficiala" Ĉinujo, male, ĝi agnoskas ke la kontinenta Ĉinujo estas la "oficiala" Ĉinujo.

Se mia persona opinio agnoskas, ke Tajvano ne sole funkcias sed ankaŭ estas memstara lando, kaj ne insula ano de la kontinenta Ĉinujo, mi ja rajtu uzi tion, kio nun estas la tajvana nacia flago.

flanke (Montri la profilon) 2020-aprilo-22 00:15:00

La mesaĝo estas kaŝita.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aprilo-22 09:01:08

flanke:
Zam_franca:
4. Tajvano mem nuntempe ja ne celas reiĝi la "oficiala" Ĉinujo, male, ĝi agnoskas ke la kontinenta Ĉinujo estas la "oficiala" Ĉinujo.
Bone,ĝi sufiĉas.

Vere ĝi estas malsimplega politika problemo.Ni ne pridiru ĝin
Kial? Ni eltabuiĝu! Inter-diri opiniojn, t.e. debati estas necesa afero socie.

flanke (Montri la profilon) 2020-aprilo-22 10:00:32

La mesaĝo estas kaŝita.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aprilo-23 06:25:43

Nuntempe Ĉinuje Tajvano-Problemo ankoraŭ estas serioza problemo,do la registaroj(Kontinenta kaj Tajvana) estas penantaj por la unuiĝo de unu Ĉinujo.
La nuna tajvana registaro estas nek volanta iĝi la "oficiala" Ĉinujo, nek provanta unuiĝi kun la kontinenta Ĉinujo. La nuna tajvana registaro ŝatus memstarecon, eĉ se ĝi la kontinenta registaro certe invadus la insulon milite se tio okazus. La situacio de Tajvano estas unu el la plej danĝeraj problemofontoj.

flanke (Montri la profilon) 2020-aprilo-23 09:20:06

La mesaĝo estas kaŝita.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aprilo-23 14:12:22

flanke:
Zam_franca:
Nuntempe Ĉinuje Tajvano-Problemo ankoraŭ estas serioza problemo,do la registaroj(Kontinenta kaj Tajvana) estas penantaj por la unuiĝo de unu Ĉinujo.
La nuna tajvana registaro estas nek volanta iĝi la "oficiala" Ĉinujo, nek provanta unuiĝi kun la kontinenta Ĉinujo. La nuna tajvana registaro ŝatus memstarecon, eĉ se ĝi la kontinenta registaro certe invadus la insulon milite se tio okazus. La situacio de Tajvano estas unu el la plej danĝeraj problemofontoj.
Du fortoj en Tajvano:Homoj,kiuj volas unuiĝi.Kaj homoj,kiuj volas secesii.
(Nun Tajvanaj popoloj vokas sin ankaŭ ĉinoj ankaŭ tajvananoj.)
Se Ĉinujo estis demokratio, eble pli da homoj en Tajvano estus "bluemaj" (jen la komenco ĉine de Vikipedia artikolo pri tiu "bluemeco": 泛蓝,也称蓝军、蓝营、泛蓝阵营,是对中国国民党意识型态相近的各种团体之总称,目前包含中国国民党、新党、中华统一促进党等,广义的泛蓝阵营也包括、亲民党、无党团结联盟、台湾民众党、大爱宪改联盟、信心希望联盟、国会政党联盟[来源请求]等泛橘阵营。). Sed pro la agoj de la nuna ĉina registaro Ĉinujo estas maldemokratio. Se tajvananoj balotas verde (jen la komenco ĉine de la Vikipedia artikolo pri tiu temo: 泛绿,也称绿军、绿营、泛绿军、泛绿阵营、本土阵营,是台湾政坛中与民主进步党意识型态相近的各种政党、团体、人士之总称,名称缘由自民主进步党党旗的主要颜色绿色,其主要特征是台湾本土意识鲜明。这种称法出现在台湾2000年总统选举产生首次政党轮替后,原本是台湾媒体的权宜性用法,后来被各界广为接受使用。泛绿包括民主进步党、时代力量、台湾团结联盟、建国党、绿党、台湾基进、喜乐岛联盟、一边一国行动党、社会民主党[1][2][3][4],及自由台湾党等,以及台湾基督长老教会、台湾教授协会、台湾独立建国联盟等亲民进党之民间团体。泛绿的主要竞争对手为泛蓝。), estas ĉar ili timas prave malhavi sian liberecon. Multe da analizistoj pensas, ke la polemikega leĝo pri ekstradicio Ĉinujen okazigis multegajn grandajn manifestaciojn en Honkongo ankaŭ timigis la multe da tajvananoj.

flanke (Montri la profilon) 2020-aprilo-23 15:50:10

La mesaĝo estas kaŝita.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aprilo-23 20:43:13

Laŭ mi, ŝtato estas demokratio se:
- liberaj balotoj okazas ofte kaj laŭregule
- la fundamentajn liberecojn la civitanoj ĝuas (ekzemple la liberecon je sin esprimi libere, la liberecon je mempensi (t.e. ne doktrino ne estas instruita al la infanoj; male oni instruas kiel havi kritikan menson), la liberecon je ani en politika grupo, ktp)
- ekzistas leĝoj por kontraŭstari la povon de la registaro. Se registaro ne povas fari ĉion, kion ĝi volas fari, tiam ekzistas "jura ŝtato" (france Etat de droit). "jura ŝtato" estas necesaJen la komenco de la vikipedia paĝo (angle) pri tia ŝtato: The rule according to a higher law is a statement which expresses that no law may be enforced by the government unless it conforms with certain universal principles (written or unwritten) of fairness, morality, and justice.[1] Thus, the rule according to a higher law may serve as a practical legal criterion to qualify the instances of political or economical decision-making, when a government, even though acting in conformity with clearly defined and properly enacted legal rules, still produces results which many observers find unfair or unjust.[2]
- la apartigo de la politikaj potencoj. Per la "politikaj potencoj" mi parolas pri la aga potenco (la registaro), la leĝa potenco (parlamento/j) kaj la jura potenco (t.e. la jura sistemo, la kortumaro de la lando).

Tiu 4 kriterioj estas necesaj por ke lando estas demokratia. Tre malmulte da landoj kvazaŭplene respektas ilin. La plejparto de la t.n. demokratio estas "neplenaj demokratioj", kiel Francujo aŭ Usono. Ili respektas iomege tiujn kriteriojn, sed ja ne sufiĉe! Tamen ankaŭ estas "plenaj demokratioj", kiel Nov-Zelando aŭ Svedujo.

Ĉu vi volas scii, kio estas danĝera por civitanoj? Ŝtato kies la registaro povas fari ĉion laŭvole! Ŝtato kies registaro malpermesigas ĉiujn kritikojn kontraŭ ĝi!
Kaj bedaŭrinde, aŭtoritatemaj estroj regas plurajn demokratiojn. Vi certe samopinias, ke lando ne iras plena-demokratien se ties estro sin plendas ĉar siaj oponantoj proponas "nivelojn da partopreno de la civitanoj en la venontaj balotoj tiom altaj ke ili neniam plu igos elektita ano de mia partio"!

flanke (Montri la profilon) 2020-aprilo-24 00:50:37

La mesaĝo estas kaŝita.

Reen al la supro