Kio estas lando?
de Altebrilas, 2019-septembro-10
Mesaĝoj: 28
Lingvo: Esperanto
IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-septembro-13 20:45:12
Ĉu ebria viro aŭ histeriema virino?
Altebrilas (Montri la profilon) 2019-septembro-13 22:30:58
Tio kompareblas al gepatroj, kiuj sendas la infanoj al kolektivaj ferioj: ili akompanas sian idaron al la buso, kontrolas, ke la ŝoforo ne estas ebria, ke la buso ne estas tro malnova, ke la akompananto estas serioza kaj ke la aliaj geknaboj aspektas bone edukitaj.
Zam_franca (Montri la profilon) 2019-septembro-14 08:28:39
IgorSokoloff:I wonder, kiu skribis ĉi-supran malkoheran mesaĝon?...Ekde la "lumuloj", ĉiuj ismoj, eĉ nazismo, estas kreitaj por la serĉado de feliĉo.
Ĉu ebria viro aŭ histeriema virino?
Kaj vi eksterdube daŭradas insulti la aliajn.
IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-septembro-14 15:20:38
Miaopinie, mia indignema oponulo, vi iom troigas.
Mi ne insultas, sed nur ironias; kaj ne adrese al iuj "aliaj", sed adrese ĝuste al vi; kaj ne "daŭradas", sed daŭrigas.
Miaŝajne, vi estis pli "insulteca", kiam aludis similecon de la familinomo de Putin kun eo-vorto "putino". Tamen nek mi, nek "kruela" Pitin emas indigni pro tio. Fakte, la "terura kremla diktatoro" priridas eĉ pli aĉajn lia-adresajn insultojn. Interalie, la nuna franca prezidento prezentas pli oportunajn pretekstojn por primoki lin, tamen mi ne emas utiligi ilin.
Donante monon al orient-eŭropaj landoj, EU-ĉefuloj ne helpas al ekonomio de ĉi-landoj, sed detruas ĝin. Ekzemple, menciita Bulgario dum "morna" socialisma periodo eksportis fruktojn kaj legomojn, kaj nun ĝi importas ilin. Kaj entute ĉi-lando, onidire, havas nun depresivan ekonomion, plej verŝajne dank' al la "altruisma zorgado" de EU.
Mi ankoraŭfoje povas diri, ke mi ĉerpas informon ne nur el mialandaj komunikiloj, sed ankaŭ el fremdaj fontoj, kiuj facile atingeblas en "totalitarisma" Rusio. Ĉu miaj bravaj oponuloj havas la saman eblecon?.. Fakte, mi eĉ dum sovetia periodo aŭskultis okcidentajn ruslingvajn "radio-voĉojn" (Voice of America, Deutsche Welle, Svenska Radio), kiuj tiuepoke estis sufiĉe honestaj en sia argumentado.
Interalie... Se ĉi-forumaj "rusofoboj" abomenas la"kremlan" TV-kanalon "RT", mi povas rekomendi "on-line" komunikilon "Le monde diplomatique", kies aŭtoroj estas ŝajne pli objektivaj kaj kompetentaj ol iliaj kolegoj el "mainstream western mass-media". Ĉi-gazete haveblas diverslingvaj versioj de artikoloj, enkluzive en Esperanto.
Jen estas ligilo:
https://eo.mondediplo.com
PS. Mi tamen scivolas, kiuj estas menciitaj de vi "lumuloj"?
Zam_franca (Montri la profilon) 2019-septembro-14 16:30:59
Mi perfekte konas la diplomatan Mondon. Mi eĉ ofte legas ĝin. Estas anigita per la okcidenta propaganda gazeto "Le Monde".
Mi ne sciis, ke vortludo pri via kara estro estus tiom insulteca por vi.
"Naivega frog-eater", "naiva karvatulo", "stulteta knabo", "naiva junulino", "marasma oldulo", "mallerta ritoro de jezuite-makiavela stilo", "Plej verŝajne ĝuste vi okcident-demokratuloJ ne scias la realan situacion [...] en viaJ propraJ landoJ"
Ĉu vi certas, ke vi insultis neniun kaj se jes, nur mi ?
Vidu
- https://economic-research.bnpparibas.com/Views/Dis...
- https://www.lpg-bulgarie.bg/fr/publications/social...
- « Naŭ jaroj post la adhero, ni pruvas ke Pollando ne subiĝas per la produktado de la uesto de la Unio. Estas eĉ la malo. »
S-ro Piotr Doligalski, pola bredisto, legita en via kara gazeto, Le Monde Diplomatique : https://www.monde-diplomatique.fr/2014/02/GARRIGUE...
Altebrilas (Montri la profilon) 2019-septembro-18 08:54:27
Kompreneble, la celo ne estas uzi ilin, sed distanciĝi de ili, kaj informi la uzantojn pri la grado de ofendeco de ĉiu insulto.
Tio estas parto de la internacia kulturo, kaj la scio de antaŭjuĝoj estas rimedo por lukti kontraŭ ilin.
Eble tio jam ekzistas. Mi ankoraŭ ne serĉis pri tio.
KatjaMcFlores (Montri la profilon) 2019-septembro-21 08:43:07
Probable, ĉi-forumaj geknaboj jam scias, ke ĉi-somere iu "kuraĝa" kartvela televid-ulo "fike-kace-piĉe" insultis "on-air" la rusian prezidenton kaj liajn mortintajn gepatrojn. Tamen "terura" Putin reagis ĉi-kaze ne tiel, kiel konvenas al "ferocaj" KCB-uloj. Li nur indulge priridis ĉi tiun "heroaĵon" kaj ŝajne ne emas venĝi. Almenaŭ ĝis nun tiu kartvela "bravulo" estas viva kaj sana, lia lango ne estas elŝirita, lia anuso ne estas turmentita.
Kvankam kiu povas scii... Verdire, mi ne tute certas pri la nuna stato de lia anuso.
Zam_franca (Montri la profilon) 2019-septembro-21 12:48:36
KatjaMcFlores:Koncerne al insultoj, adresitaj al Putin...Iu vortludo, tiom da vorto.
Probable, ĉi-forumaj geknaboj jam scias, ke ĉi-somere iu "kuraĝa" kartvela televid-ulo "fike-kace-piĉe" insultis "on-air" la rusian prezidenton kaj liajn mortintajn gepatrojn. Tamen "terura" Putin reagis ĉi-kaze ne tiel, kiel konvenas al "ferocaj" KCB-uloj. Li nur indulge priridis ĉi tiun "heroaĵon" kaj ŝajne ne emas venĝi. Almenaŭ ĝis nun tiu kartvela "bravulo" estas viva kaj sana, lia lango ne estas elŝirita, lia anuso ne estas turmentita.
Kvankam kiu povas scii... Verdire, mi ne tute certas pri la nuna stato de lia anuso.
Ĉu la opoziciuloj kiel Navalnio ankaŭ ne estas turmentitaj dum iliaj 30-aj tagoj en prizono ?
KatjaMcFlores (Montri la profilon) 2019-septembro-21 19:55:27
Viaj mesaĝoj, samkiel iniciatitaj de vi temoj, estas eble pli sencoplenaj ol miaj, kvankam verŝajne ne ĉiuj tiel opinias.
Sed kio estas "Navalnio"? Ĉu iu lando, pri kiu mi ankoraŭ ne aŭdis?
Well, mi certe komprenas, ke vi demandas pri Alexei Navalny.
Nu, kiel sciatas, ankaŭ ĉi tiu "bravulo" vivas kaj sanas, ĝuas liberecon kaj antaŭ kelkaj tagoj vizitis Usonon por ricevi novan porcion da instrukcioj de siaj kuratoroj, dum kelkaj liaj "peonoj" ŝajne plu ripozas en karceroj.
Ekzistas tamen opinio, ke "Navalny & Co" estas efektive sekreta projekto de Kremlo, samkiel "monduma leonino" Ksenia Sobĉak.
Kaj kiel fartas parizaj "flavaj veŝtoj", regalitaj per polic-bastonoj kaj larmiga gaso?
----------
Paro da rimarkoj:
ne "tiom da vorto", sed "tiom da vortoj";
ne "30-aj tagoj", sed simple "30 (tridek) tagoj".
Zam_franca (Montri la profilon) 2019-septembro-22 08:24:02
KatjaMcFlores:Saluton, Zamĉjo-boy.Ho mi vidas, ĉiuj opoziciuloj estas usonaj peonoj.