Pri ja
viết bởi Zam_franca, Ngày 14 tháng 9 năm 2019
Tin nhắn: 37
Nội dung: Esperanto
sergejm (Xem thông tin cá nhân) 18:26:50 Ngày 15 tháng 9 năm 2019
Vi povas diri 'jes ja' aŭ 'ne ja' se vi certas pri la respondo.
'Eble jes' aŭ 'eble ne' se vi ne certas.
sergejm (Xem thông tin cá nhân) 18:39:54 Ngày 15 tháng 9 năm 2019
Mi ŝatas = I like
Mi ja ŝatas = I do like
Sed mi ne scias, kiel traduki neadon kaj demandon:
Mi ne ŝatas = I don't like
Mi ja ne ŝatas = I do not like
Ĉu mi ŝatas? = Do I like?
Ĉu mi ŝatas ja? = Do I like, yes?
Vinisus (Xem thông tin cá nhân) 20:06:22 Ngày 15 tháng 9 năm 2019
StefKo (Xem thông tin cá nhân) 21:49:36 Ngày 15 tháng 9 năm 2019
Vinisus:"Ja" ne havas tradukon, ĉar ĝi estas uzata nur por emfazi la ideon enhavantan en la vorto aŭ frazo.(...)Ne havas tradukon?
En vortaro esperanta-pola estas 6 vortoj-tradukaĵoj de la vorto "ja".
Vinisus (Xem thông tin cá nhân) 22:52:12 Ngày 15 tháng 9 năm 2019
sergejm (Xem thông tin cá nhân) 01:07:51 Ngày 16 tháng 9 năm 2019
Angle ĝi ŝanĝas vortordon - oni metas "do/be/have" antaŭ subjekto de la frazo.
Simile pri "ja". Ruse "же" - la plej bona loko laŭ Wackernagel ankaŭ estas dua vorto.
Laŭ Wackernagel oni povas uzi ambaŭ vortetojn kaj ilia ordo estas definita laŭ iliaj rangoj, sed en moderna rusa vi povas uzi nur unu el ili. En Esperanto leĝo de Wackernagel ne laboras - "ĉu" devas esti la unua vorto.
Metsis (Xem thông tin cá nhân) 08:14:26 Ngày 16 tháng 9 năm 2019
Ekz.
"Ĉu" respondas al la finna sufikso -ko aŭ -kö (laŭ la vokala harmonio). Oni almetas la sufikson al la unua vorto aŭ la lasta vorto de vortoparo en demando, sed dank' al tre fleksa vortordo (pli fleksa ol tiu de la espa) tiu vorto povas esti preskaŭ iu ajn.
Lasu nin havi asertan frazon
Punainen talo seisoo mäellä : Ruĝa domo staras sur la monteto.
kaj oni povas (minimume) konstrui sekvajn demandajn frazojn
- Punainenko talo seisoo mäellä? : Ĉu la domo, kiu staras sur la monteto, estas ruĝa? (demando pri koloro)
- Punainen taloko seisoo mäellä? : Ĉu tiu, kiu staras sur la monteto, estas ruĝa domo? (demando pri kiu staras)
- Seisooko punainen talo mäellä? : Ĉŭ staras ruĝa domo sur la monteto? (demando pri ekzisto)
- Mäelläkö punainen talo seisoo? : Ĉu estas monteto, sur kiu ruĝa domo staras? (demando pri loko)
thyrolf (Xem thông tin cá nhân) 12:44:50 Ngày 16 tháng 9 năm 2019
- Mi scias, ke vi iam renkontis min!
- Malprave, mi JA neniam renkontis vin.
Vinisus (Xem thông tin cá nhân) 12:59:50 Ngày 16 tháng 9 năm 2019
thyrolf (Xem thông tin cá nhân) 14:29:04 Ngày 16 tháng 9 năm 2019
*ja. Partikulo, uzata por akcenti, emfazi la realecon de ideo entenata en frazo aŭ en vorto: tio ne estas ja peko, ne povas esti peko!Z; nu, vi ja estas virinoj!Z; sed ni ja scias, ke da lingvoj ekzistas tre multeZ; sed tie la vivo estos ja tute aliaZ; sed mi ja mem venis al tiuj ideojZ; de la tago restas ja ankoraŭ multeX; mi k Marta ni konas ja nin de la infanecoZ; se vi ne havos per kio pagi, oni ja prenos vian litaĵon de sub viX. Rim. Nur por aparta forta efekto Z. metis ja en la komenco de frazo: ja se vi agos bone vi estos forta!X, ja la ĉielo ne povas vin ampleksi!X