前往目錄

Ĉu ĉefministro Johnson fine komprenis, kion la briteliro signifas?

貼文者: Metsis, 2019年9月18日

訊息: 7

語言: English

Metsis (顯示個人資料) 2019年9月18日下午12:55:10

Vd. artikolon de Financial Times.

Zam_franca (顯示個人資料) 2019年9月19日下午4:04:49

Aĥ, la ligilo gvidas ĝis paga paĝo.

Briteliro signifas "reiron de sia sendependeco". Tial dank'al briteliro Britujo rehavos ĝian sendependecon kaj povos negocii egale kun Usono kaj Ĉinujo, kiel landoj kiuj havas 60 millionoj da civitano ofte faras kun landoj kiuj havas 320 millionoj da loĝanto aŭ 1,3 miliardo da loĝanto.

Metsis (顯示個人資料) 2019年9月19日下午6:32:05

Zam_franca:Aĥ, la ligilo gvidas ĝis paga paĝo.
Ĉu? Ne estis tiel, kiam mi antaŭe vizitis. Mi pardonpetas.

Metsis (顯示個人資料) 2019年9月20日上午6:49:00

Mi legis resumon de loka gazeto. Laŭ ĝi Johnson mentale kolapsis, kiam la prezidanto de la EU-komisiono Jean-Claude Juncker kaj la ĉeftraktisto Michel Barnier rekte diris al Johnson, kion dogano vere signifas. Se Britio ne apartenas al EU, ekzistas dogana limo inter Britio kaj EU.

Zam_franca (顯示個人資料) 2019年9月20日下午4:00:14

Mi havas demandon : "Britanniassa tuotetulle lihalle on ollut maailmalla vuosikausia kestäneitä tuontikieltoja tämän vuoksi." Ĉu tio signifas eksporti aŭ importi ? Laŭ Google tio volas diri importi, sed importi tie ne havas sencon.

Metsis (顯示個人資料) 2019年9月20日下午6:57:31

Temas pri, kie kaj kia estas la limo inter Britio kaj EU. Se Norda-Irlando sekvas nur la britajn regulojn, neniujn EU-regulojn, kaj samtempe havas preskaŭ travideblan limon al Irlando, oni havas problemojn. Barnier diris, ke nek EU nek konsumantoj en Irlando kaj Britio havas mallongan memoron. Li ne rekte diris, kion li aludis, sed minimume la malsanon BSE (ankaŭ konata kiel sano de freneza bovino) oni unue diagnozis en Britio 1986. Pro tio brit-produktita viando estis submetita al mondaj importaj malpermesoj dum multaj jaroj.

Zam_franca (顯示個人資料) 2019年9月21日下午12:54:21

Bone, dankon.

回到上端