Al contingut

Estas vortoj kiuj pensigas...

de StefKo, 24 de setembre de 2019

Missatges: 97

Llengua: Esperanto

StefKo (Mostra el perfil) 22 de març de 2022 11.13.14

Kirilo la 1-a, patriarko de Moskvo kaj tuta Rusio, pri la invado de Ukrainio - parto 2a
Tial tio, kio okazas hodiaŭ en la sfero de internaciaj rilatoj, havas ne nur politikan signifon. Ni parolas pri io alia kaj multe pli grava ol politiko. Ni parolas pri homa savo, pri kie la homaro troviĝos, sur kiu flanko de Dio la Savanto, kiu venas en la mondon kiel la Juĝisto kaj Kreinto – dekstren aŭ maldekstren. Hodiaŭ, pro malforteco, stulteco, nescio, kaj plej ofte pro malvolo rezisti, multaj iras tien, maldekstren. Kaj ĉio, kio rilatas al la pravigo de la peko, kondamnita de la Biblio, estas hodiaŭ provo por nia fideleco al la Sinjoro, por nia kapablo konfesi fidon al nia Savanto.

Ĉio, kion mi diras, havas ne nur ian teorian signifon kaj ne nur spiritan signifon. Ĉirkaŭ ĉi tiu temo hodiaŭ estas vera milito. Kiu hodiaŭ atakas Ukrainion, kie la subpremado kaj ekstermado de homoj en Donbaso daŭras de ok jaroj; ok jarojn da sufero kaj la tuta mondo silentas – kion tio signifas? Sed ni scias, ke niaj fratoj kaj fratinoj vere suferas; plie, ili povas suferi pro sia lojaleco al la Eklezio. Kaj do hodiaŭ, en la dimanĉo de Pardono, unuflanke, kiel via paŝtisto, mi alvokas ĉiujn pardoni pekojn kaj ofendojn, inkluzive kie estas tre malfacile fari tion, kie homoj estas en milito inter si. Sed pardono sen justeco estas kapitulaco kaj malforteco. Tial la pardono devas esti akompanata de la nepra konservado de la rajto stari flanke de la mondo, flanke de la vero de la Dio, flanke de la Diaj ordonoj, flanke de tio, kio malkaŝas al ni la lumon de Kristo, Lian Vorton, Liajn Evangeliojn, Liajn plej grandajn instruojn donitajn al la homa genro.

Ĉio ĉi-supra indikas, ke ni eniris en lukton, kiu havas ne fizikan, sed metafizikan signifon. Mi scias kiel, bedaŭrinde, ortodoksaj homoj, kredantoj, elektantaj la vojon de minimuma rezistado en tiu milito, ne pripensas ĉion, pri kio ni pensas hodiaŭ, sed humile sekvas la vojon, kiun potencoj montras al ili. Ni kondamnas neniun, ni invitas neniun veni krucen, ni nur diras al ni mem: ni estos fidelaj al la vorto de Dio, ni estos fidelaj al Lia leĝo, ni estos fidelaj al la leĝo de amo kaj justeco, kaj se ni vidos malobservojn de ĉi tiu leĝo, ni neniam toleros tiujn, kiuj rompas ĉi tiun leĝon, malklarigante la limon inter sankteco kaj peko, kaj des pli tiujn, kiuj antaŭenigas pekon kiel ekzemplon aŭ kiel unu el modeloj de homa konduto.

Hodiaŭ, niaj fratoj en Donbaso, ortodoksaj homoj, sendube suferas, kaj ni ne povas ne esti kun ili, antaŭ ĉio en preĝado. Necesas preĝi, ke la Sinjoro helpu ilin konservi la ortodoksan kredon, ne cedi al tentoj kaj fiallogoj. Samtempe, ni devas preĝi, ke la paco venu kiel eble plej baldaŭ, ke ĉesu verŝi la sangon de niaj gefratoj, ke la Sinjoro klinu Sian kompaton al la pacience suferanta Donbasa lando, kiu portis ĉi tiun funebran stampon dum ok jaroj, generita de la homa peko kaj malamo.
(...)

StefKo (Mostra el perfil) 27 de març de 2022 11.07.31

La scienco kontraŭ la teologio ĉu la teologio de la scienco? - parto 1a

Ekde antikvaj tempoj homoj starigis al si (kaj al aliaj) la demandon: “kredo aŭ scienco?”. En la malnova tempo, oni povus severe respondi pro tio ke oni starigis tiajn demandojn, kaj precipe pro tio, ke oni donis respondojn, kiuj ne konformas al tiamaj dogmoj. Ĉar la scienco tiam havis malmulte por diri pri la mondo kaj la universo, validis la dogmoj. Ni ĉiuj scias, kiaj ili estis. Hodiaŭ, en la epoko de disvastigado de scioj kaj altnivela edukado, ni ankaŭ ofte aŭdas tiajn demandojn kaj kontraŭstarajn respondojn. Tamen estas tiuj, kiuj ne kontrastas ĉi tiujn du ofte uzatajn konceptojn. Unu el ili estas pastro prof. Mikaelo Heller, pola romkatolika pastro, teologisto, fizikisto, kosmologisto, profesoro de filozofio en Papa Teologia Akademio en Krakovo, laboristo de Vatikana Observatorio.

Se vi ne staras flanke de tiaj disputoj, legu ĉi tiun artikolon de Tomasz Maziarka kaj vi eble trovos en ĝi ion valoran.

En ĉi tiu artikolo la flankon de la kredo reprezentas la teologio.
Al la teologio de scienco – sur la kanvaso de pastro prof. Mikaelo Heller

Rekompenco […] por fido estas kompreno. Do ne serĉu la komprenon, por ke vi kredu, sed kredu, por ke vi komprenu.
(Sankta Aŭgusteno)

La granda eksperimenta fizikisto de la deknaŭa jarcento, Michael Faraday, kiu estis praktikanta kristano, laŭdire ekforgesis sian religion kiam li eniris la laboratorion, kaj ekforgesis sian sciencon kiam li forlasis la laboratorion. Eĉ se la supre menciita anekdoto ne diras veron pri la eminenta angla fizikisto, ĝi tamen esprimas la foje akceptitan kredon, ke la scienco kaj la religio estas sendependaj aŭ eĉ reciproke ekskluzivaj kampoj. Kaj materiistoj kaj adeptoj de laŭvorta interpreto de la Skribo kontribuas al la konflikto inter la scienco kaj la teologio. (...)

Ĉu ekzistas ebla modelo de la kunekzisto de la ambaŭaj fakoj, en kiu la scienco kaj la teologio bezonos unu la alian, kaj eĉ pli – havigos unu la alian per esenca enhavo? Ĉu la dialogo de la scienco kaj la teologio povas konduki al konstruado de kohera kaj kontentiga bildo de la realo?

Jesa respondo al ĉi tiu demando estas donita de pastro prof. Mikaelo Heller, kiu rekomendas praktiki novan disciplinon nomitan la teologio de scienco. La kredo je racieco de la mondo estas la bazo de la koncepto de la teologio de scienco.
Esperantigo: StefKo

PS.
En la fadenon mi jam lokigis la tekston pri rilatoj inter kredo kaj scienco. Ĝi estis eseo de usona-izraela fizikisto Nathan Aviezer: “La kabalo, scienco kaj kreo de la Universo”. La titolo estis "Scienco (kontr)aŭ religio – eterna demando".

StefKo (Mostra el perfil) 28 de març de 2022 21.21.32

Kion ne alskribis Taras Ŝevĉenko al sia “Testamento”
Kiam ĉesos lasta spiro en la brusto mia,
enterigu min en vasta step' Ukrainia,
ke mi vidu kampojn, montojn – tutan karan landon,
ke mi aŭdu de l' krutaĵo Dnipran hurl-muĝadon.
Kiam bruaj Dnipraj ondoj portos de l' kamparo
mavan sangon malamikan al la blua maro,
tiam mi al dio iros, forlasinte ĉion,
preĝi pie... sed ĝis tio mi ne konas dion.
Enterigu kaj leviĝu, ŝiru katenerojn
kaj per sango malamika ŝprucu la liberon.
Kaj en nova familio – granda kaj libera –
ne forgesu rememori min per vort' sincera,
kaj al rusaj invadontoj ekaŭdacu krii tuj:
Vy, ruskije agresory, iditje na huj!
Trad. de O. Koroleviĉ

StefKo (Mostra el perfil) 6 d’abril de 2022 18.30.09

La scienco kontraŭ la teologio ĉu la teologio de la scienco? - parto 2a
La racia universo

Pastro profesoro Mikelo Heller adoptas hipotezon, ke la mondo, en kiu ni vivas, havas specialan trajton – ĝi estas racia. Kiel li skribas: “La mondo havas certan trajton, kiu ebligas ĝin efike studi. Ĉi tiun hipotezon mi mallonge nomos la hipotezo de mondracieco (aŭ simple racieco de la mondo)". La raciechipotezo de la mondo estas implica supozo de la scienco; en la universo sen ia ordo estus neeble praktiki ian ajn sciencon. Eblas, ke la universo estus orda kosmo, sed ĝia racieco eble ne estus disponebla por ni. Dume, la sperto de sciencistoj estas tute alia. Stephan Hawking deklaras: "Sento de la ordo frapas. Ju pli ni lernas pri la universo, des pli ni certiĝas, ke ĝi estas regata de raciaj leĝoj". La universo, trapenetrita de la racieco, elvokas senton de mistero inter sciencistoj. Spertante la misteron, Albert Einstein skribis: "La fakto ke la totalo de sensaj datenoj estas tia ke ĝi povas esti ordigita per pensado (manipulante konceptojn kaj aplikante specifajn funkciajn ligojn inter ili, same kiel asignante sensdatenojn al la konceptoj) estas fakto, [ ...] kiun ni neniam […] povos kompreni. Oni povas diri, ke ĝia komprenebleco estas eterne nekomprenebla en la mondo."

Pastro Michał Heller rimarkas, ke la racieco de la mondo havas mirigan karakteron kaj rilatas al uzo de matematika kaj empiria metodoj. Atestas tion efikeco de la metodo. Kiel li konstatas: "[...] la mondo havas certan strukturon, sed tio ne estas ajna strukturo, ĝi submetiĝas al reguloj, kaj la reguloj montriĝas strange similaj al reguloj de matematika inferenco." La matematiko funkcias kiel abstrakta ŝlosilo dank' al kiu eblas malkovri sekretojn de la fizika mondo. Fizikistoj rimarkas similecon inter esplorata fenomeno kaj matematika ekvacio priskribanta ĝin. La simileco estas ke matematika ekvacio ne nur priskribas strukturon de la universo sed ankaŭ modeligas ĝin. La ekzisto de tiu kongruo de pastro Heller priskribas jene: "Tuj kiam matematikaj strukturoj estas enkondukitaj en fizikon, ili iĝas flekseblaj, ili adaptiĝas al fizikaj situacioj [...]. Unuflanke, ili ne nur kunlaboras kun la rezultoj de la eksperimentoj; ne nur […] priskribas ilin, sed ofte donas konsilojn kiel elekti kaj identigi la grandecon kiu estas mezurinda, kiel konstrui mezurilon kaj kiel poste interpreti la mezurrezultojn. Aliflanke, la matematikaj strukturoj estas tiel ŝanĝeblaj, ke empiriaj datumoj povas devigi ilin modifi kaj adapti, kaj foje eĉ profunde transformi".

Dank'al uzo de la taŭgaj matematikaj modeloj, fizikistoj kapablas studi tiajn areojn de realeco al kiuj homaj sentoj ne havas aliron. Kiel ekzemplo povas esti la esplorkampo de la elementaj partikloj kaj la kvantumaj fenomenoj. Montriĝas, ke ĉiuj atributoj de la kvarkoj povas esti deduktitaj el matematikaj modeloj en kiuj la kvarkoj estis komence forestantaj.

Tia eksterordinara efikeco de la matematiko en la procezo de la kognado de la fizika mondo konfirmas ĝustecon de Galilea opinio ke la Libro de la Naturo estas skribita en matematika lingvo, dum al pastro prof. Mikaelo Heller ĝi permesas precizigi la tezon pri la racieco de la mondo per deklaro ke: "Al la mondo oni devas asigni trajto kiu ebligas studi ĝin precipe efike uzante matematikan metodon. Do la mondo havas specialan tipon de racieco – matematikan tipon."

Aprezante la efikecon de la matematika-empiria metodo, pastro Heller klarigas, tamen, ke la racieco de la mondo iras preter uzo de ĉi tiu metodo. Matematika modelo kaj empiria sperto ne estas solaj iloj, kiuj liveras scion pri la mondo. La realo malkaŝas tiajn ecojn kontraŭ kiuj la scienca metodo estas senpova.
Esperantigo: StefKo

StefKo (Mostra el perfil) 25 de maig de 2022 8.46.41

La scienco kontraŭ la teologio ĉu la teologio de la scienco? - parto 2a

Limoj de la scienca racieco
Pastro Mikaelo Heller tre serioze alprenas atingojn de la natursciencoj, sed samtempe agnoskas utilecon de aliaj metodoj por akiri scion pri la mondo. Antaŭe li donas kelkajn argumentojn kiuj favoras vidpunkton ke aplikebleco de la scienca metodo estas limigita. Laŭ la unua el ili, ne ekzistas a priori kialo por ke la multaspekta naturo de la mondo atingebla al la homa sperto estu adaptita al la matematika kaj empiria metodoj. Sufiĉas mencii la mondon de valoroj spertitaj de la homo; la realo de bono kaj malbono, la homa rilato al "Dio, al aliaj homoj, al propra ekzisto (...)", por ekscii, ke tiu realo estas neatingebla al la scienca metodo. La natursciencoj esploras la nunan staton, raportas "kiel estas", sed estas senpovaj antaŭ la demando "kiel devu esti?". La selektiveco de la scienca esplorado estis interese ilustrita de Arthur Eddington. Laŭ lia metaforo, scienciston oni povas kompari kun fiŝkaptisto ĵetanta sian reton en profundon de maro. Se la fiŝkaptisto por kapti fiŝojn uzas reton kun tri-colaj maŝoj, li povas konkludi ke ekzistas neniuj fiŝoj pli malgrandaj ol tri-colaj en la profundo de la maro. Kiel Eddington rimarkas, la metodo de fiŝkaptado determinas kion ni povas kapti. Alia, uzita de pastro Heller, ilustraĵo montranta netaŭgecon de la scienca metodo estas pripenso pri la tn. definitiva teorio. Multaj sciencistoj celas unuigi ĉiujn sciencojn kaj krei teorion, kiu finfine klarigus la universon. Montriĝas, ke eĉ se tia teorio ekestus kaj ĝi kapablus klarigi klason de fenomenoj, al kiu oni ĝin estigis, ĝi ankoraŭ havus unu signifan mankon: ĝi ne kapablus klarigi sin mem. Plue starus la demando: kiel pravigi la ekziston de la teorio? Racieco enhavanta en la teorio indikus ekster la teorion. Pastro M. Heller asertas, ke "sur la fundo de ĉiuj penadoj por komplete ‘klarigi la mondon per la mondo’, ĉiam estas io, kio restas senresponda kaj montras ekster la mondon. Fronte al datumoj montrantaj la limigitan aplikeblecon de la scienca metodo, aperas la demando: kiel fari racian diskurson ekster la areoj kontrolitaj de empiriaj sciencoj? Sekve Karl Popper, prof. Heller supozas ke la kriterio de la racieco povas esti kapablo kritike pravigi oniajn opiniojn. Li konsideras la pravigon kritika kiam: (1) ĝi ne ĉesas demandi pravigon, kondiĉe ke estas ankoraŭ io por pravigi, kaj (2) estas malfermita al ekstera kritiko. ĉi-supraj kriterioj ne nur vastigas amplekson de la homa scio, sed ankaŭ konsistigas utilan ilon por klarigi la sciencan raciecon. Ĉar kritika pensado postulas "pravigon, ĝis ankoraŭ estas io por pravigi", pastro Heller demandas: kiel pravigi la matematika-empirian raciecon? Aserto de tipo, "la matematika-empiria metodo de esploro la mondon estas racia" ne povas esti pruvita per la sama metodo, sed postulas iri ekster ĝi. Simila problemo koncernas efikecon de la metodo. Ne sufiĉas diri, ke ĝi estas efika, sed oni devas strebi respondi la demandon: kial ĝi efikas. Klarigoj de la efikeco de la matematika kaj empiria metodo rilatantaj al evoluaj determinantoj ŝajnas esti nesufiĉaj. Ŝajnas neverŝajne, ke la fakto ke Albert Einstein malkovris la ĝeneralan teorion de la relativeco estis nur elemento de lukto por supervivi. Por akiri adaptajn profitojn, sufiĉus al la homo koni "malprofundon de fenomenoj", dum la homaro akiris aliron al universalaj veroj, kiuj difinas la mondon en universaj dimensioj. La profundo de la konebleco de la universo kaj la racia beleco de la ordo malkovrita de la scienco estas esprimplenaj trajtoj de la universo kiuj postulas klarigon. Al malsataj de la kompreno, estas evidente, ke la nura scienco ne povas kontentigi ties malsaton.
Esperantigo: StefKo

StefKo (Mostra el perfil) 25 d’octubre de 2023 9.59.05

Superluma rigardo al la Universo – parto 1-a

Ni vidas nur etan fragmenton, kaj ĝi estas vere, vere eta. Ĉi tio estas nenio nova, tiel la antikvaj grekoj jam suspektis. Krome, ĉi tiu fragmento tute ne taŭgas prezenti la tutan realaĵon, kiu rezultas esti tute alia ol ĝi ŝajnas al ni. (Prof. Andrzej Dragan)
SUPERLUMA RIGARDO SUR LA UNIVERSON

Kiel nian mondon vidus observuntoj moviĝuntaj en vakuo pli rapide ol la lumo?

La principojn de la kvantuma mekaniko kaj la specialan teorion de la relativeco en la kvardimensia tempospaco kombinis en komuna publikaĵo teorifizikistoj de la Varsovia Universitato kaj Oxford University
(profesoroj A. Dragan kaj Artur Ekert – StefKo).

Tri tempdimensioj, unu spacdimensio

Aspekto de la mondo perspektive de superlumaj objektoj estus tute diferenca de tiu kiun ni renkontas ĉiutage. Oni povus atendi ne nur fenomenojn okazuntajn spontane sen ia kaŭzo, sed ankaŭ partiklojn vojaĝuntajn samtempe tra multaj vojoj, do kion ni scias el la kvantuma teorio – argumentas la fizikistoj.

Kiel ili klarigas en la gazetara komuniko de la Fizikfakultato de la Varsovia Universitato (FUW), la mondo tiam estus priskribita en tri tempaj kaj unu spaca dimensioj. Por kompreni tian priskribon, oni devus uzi lingvon de la kampteorio, kiun fizikistoj tre bone konas. “Do la ekzisto de la superlumaj observuntoj ne kondukas al io paradoksa” – ili konkludas, kaj ne ekskluzivas eblecon ke la superlumaj objektoj efektive ekzistas.

En la frua 20-a jarcento, Albert Einstein tute redifinis la manieron kiel la tempo kaj la spaco estas perceptitaj. La tridimensia spaco akiris kvaran dimension – la tempon, kaj antaŭe apartajn konceptojn pri la tempo kaj la spaco oni komencis trakti kiel tutaĵon.

“En la speciala teorio de la relativeco, formulita en 1905 de Albert Einstein, la tempo kaj la spaco diferenciĝas nur per la negativa signo en la ekvacioj, do ili estas ŝoke similaj unu al la alia”, klarigas prof. Andrzej Dragan, fizikisto de la Varsovia Universitato kaj la Nacia Universitato de Singapuro.

Li aldonas, ke Einstein bazigis sian teorion sur du supozoj – la principo de relativeco de Galileo kaj la konstanteco de la lumrapideco. Laŭ la profesoro, ŝlosila punkto estas la unua, kiu supozas ke en ĉiu inercia sistemo la leĝoj de fiziko estas la samaj, kaj ĉiu inercia observanto estas egalrajta. “Kutime, ĉi tiu regulo oni aplikas por observantoj kiuj moviĝas rilate unu al la alia je rapidecoj pli malaltaj ol la lumrapideco. Tamen ekzistas neniu fundamenta kialo ne apliki ĝin ankaŭ al observuntoj moviĝuntaj relative al la priskribitaj fizikaj sistemoj je rapidecoj pli altaj ol la lumrapideco” – diras la sciencisto.
Daŭrigo sekvos...

El: https://naukawpolsce.pl

StefKo (Mostra el perfil) 2 de novembre de 2023 19.34.09

Superluma rigardo sur la Universon – parto 2/2

Ĉu tio estas malkovraĵo, ĉu fizika fabelo?
Superluma observado de la mondo

Kio okazos se ni supozus, almenaŭ teorie, ke la mondo povus esti observebla de superlumaj referencsistemoj? Estas ŝanco, ke tio permesus inkluzivi la bazajn principojn de la kvantuma mekaniko en la specialan teorion de la relativeco – klarigas la fizikistoj cititaj en la gazetara materialo de FUW.

Ĉi tiun hipotezon prof. Andrzej Dragan kaj prof. Artur Ekert el la Universitato de Oksfordo prezentis unuafoje en la artikolo „Quantum principle of relativity” (“Kvantuma principo de la relativeco”), publicita antaŭ du jaroj en la "New Journal of Physics". Tie ili konsideris la kazon de ambaŭ familioj de observantoj en spactempo konsistanta el du dimensioj: unu spaca kaj unu tempa.

En la plej nova publicaĵo „Relativity of superluminal observers in 1 + 3 spacetime”, grupo de kvin fizikistoj faras paŝon plu – prezentante konkludojn pri la plena kvardimensia spactempo kaj formulante plenan, plilarĝigitan specialan teorion de la relativeco.

La aŭtoroj ekiras de la koncepto de spactempo responda al nia fizika realo: kun tri spacaj dimensioj kaj unu tempa. Tamen, el la vidpunkto de “superluma” observunto, nur unu dimensio de ĉi tiu mondo konservas sian spacan karakteron, tiun laŭ kiu la partiklo povas moviĝi. “La ceteraj tri dimensioj estas tempaj dimensioj” – klarigas prof. Dragan.

“El vidpunkto de tia observunto, la partiklo ‘maljuniĝas’ sendepende en ĉiu el la tri tempoj. Sed el nia perspektivo – sublumaj popolamasanoj – ĝi aspektas kiel samtempa movado en ĉiuj direktoj de la spaco, t.e. la disvastiĝo de la kvantmekanika sfera ondo ligita kun la partiklo” – komentas prof. Krzysztof Turzyński, kunaŭtoro de la verko.

Kampteorio kiel priskribo de la mondo

Kiel pruvas la aŭtoroj de la publikaĵo, inkluzivi superlumajn observuntojn en la priskribo postulas krei novan difinon de rapideco. La nova difino konservas la ejnŝtejnan postulon de konstanteco de la lumrapideco en vakuo eĉ por superlumaj observuntoj.

Kiel ŝanĝiĝas priskribo de la mondo en kiun superlumaj observuntoj estas enkondukitaj? Post konsidero de la superlumaj solvaĵoj, la mondo fariĝas nedeterminisma, partikloj, anstataŭ laŭ unu, komencas moviĝi laŭ la multaj trajektorioj samtempe, konforme al kvantuma principo de supermetado.

“Por superluma observunto, klasika neŭtona punkta partiklo ĉesas havi sencon, kaj la nura valoro, kiu povas esti uzata por priskribi la fizikan mondon, estas kampo. Ĝis antaŭ nelonge, oni kredis, ke ĉefaj postulatoj de la kvantuma teorio estas fundamentaj kaj oni ne povas derivi ilin de io ajn pli fundamenta. En ĉi tiu laboraĵo, ni montris ke la pravigo de la kvantuma teorio per la teorio de relativeco etendita per inkluzivo de la superlumaj observuntojn, povas esti nature ĝeneraligita al la plena kvardimensia spactempo, kaj ke tia etendo kondukas al la konkludoj postulitaj en kvantuma kampa teorio” – skribas la verkintoj de la publikaĵo.

“Ĉiuj partikloj do ŝajnas havi esceptajn (kvantumajn!) ecojn en la plilarĝigita teorio de relativeco” – konkludas la fizikistoj. Ĉu ĝi funkcias inverse? Ĉu eblas detekti partiklojn, kiuj estas ordinaraj al superlumaj observuntoj, t.e. partiklojn moviĝantajn relative al ni je superlumaj rapidoj?

“Tio ne estas simpla. La eksperimenta malkovro de la nova fundamenta partiklo mem estas heroaĵo inda je Nobel-premio kaj atingebla en granda esplorteamo uzante la plej novajn eksperimentajn teknikojn. Tamen ni esperas apliki niajn rezultojn por pli bone kompreni la fenomenon de la spontanea rompo de la simetria, kiu (la fenomeno) rilatas al maso de la Higgs-partiklo kaj al aliaj partikloj en la Norma Modelo, precipe en la frua Universo” – diras prof. Turzyński.
El: https://naukawpolsce.pl
Esperantigo: StefKo

Tornar a dalt