Al la enhavo

Estas vortoj kiuj pensigas...

de StefKo, 2019-septembro-24

Mesaĝoj: 97

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2021-oktobro-05 06:56:04

Kredi? Ne kredi? Decidu vi mem! (parto 4a)

Konado de la principo de la egzistaĵoj

17. Ĉu estas donite al la homo koni la principon de la ekzistaĵoj?
“Ne; Dio ne permesas, ke ĉio estu konigita al la homo sur la Tero.”
18. Ĉu la homo povos iam penetri la misteron de la aĵoj, kiuj estas kaŝitaj al li?
“La vualo iom post iom leviĝas antaŭ li, laŭ tio, kiel li puriĝas; sed, por kompreni iujn aferojn, li bezonas kapablojn, kiujn li ankoraŭ ne posedas.”
19. Ĉu la homo ne povas, per la sciencaj esploroj, penetri kelkajn sekretojn de la naturo?
“La scienco estas donita al li por lia progreso sur ĉiuj kampoj; sed li ne povas transpaŝi la limojn difinitajn de Dio.”
Ju pli profunden estas al la homo permesite enigi en tiujn misterojn, des pli granda devas esti lia admiro je la potenco kaj saĝeco de la Kreinto; sed, ĉu pro fiero aŭ pro malforteco, lia intelekto mem lin ofte enretigas en iluzion; li amasigas sistemojn sur sistemojn, sed ĉiu pasanta tago montras al li, kiom da eraroj li akceptis kiel veraĵojn, kaj kiom da veraĵoj li forpuŝis kiel erarojn. Jen aliaj elreviĝoj por lia malhumileco.

20. Ĉu, krom la sciencaj esploroj, estas permesite al la homo ankaŭ ricevi pli altrangajn komunikaĵojn pri tio, kion liaj sentumoj ne kapablas atesti?
“Jes; kiam Dio konsideras tion utila, Li povas malkovri al la homo tion, kion la scienco ne konigas.”
Ĝuste per tiaj komunikaĵoj la homo ricevas, inter difinitaj limoj, la ekkonon de sia pasinteco kaj de sia estonta destino.

Daurigo sekvos...

StefKo (Montri la profilon) 2021-oktobro-12 06:26:36

Kredi? Ne kredi? Decidu vi mem! (parto 5a)

Proprecoj de la materio

29. Ĉu la pezeco estas esenca atributo de la materio?
“Jes, de la materio, kia vi ĝin komprenas; sed, ne de la materio konsiderata kiel universa fluidaĵo. La subtila, etereca materio, konsistiganta tiun fluidaĵon, estas de vi rigardata kiel senpeza, kvankam ĝi estas ja la principo de via peza materio.”
Pezeco estas relativa propreco; ekster la altiro-sferoj de la mondoj ne ekzistas pezoj, same kiel ekzistas nek suproj, nek malsuproj.

30. Ĉu la materio konsistas el unu sola aŭ el pluraj elementoj?
“El unu sola primitiva elemento. La korpoj, kiujn vi rigardas kiel simplajn, ne estas ĝustedire elementoj, sed aliigitaj formoj de la primitiva materio.”
31. El kio originas la diversaj proprecoj de la materio?
“Ili estas modifoj, kiujn la elementaj molekuloj ricevas ĉe sia kuniĝo kaj en difinitaj kondiĉoj.”
32. Laŭ ĉi tiu leĝo, ĉu la gustoj, la aromoj, la koloroj, la sono, la venenaj aŭ sanigaj kvalitoj de l’ korpoj estas do nuraj modifoj de unu sola primitiva substanco?
“Jes, sen ia dubo; ili ekzistas nur pro la strukturo de la organoj difinitaj por ilin percepti.”
Ĉi tiu principo estas pruvita per tio, ke ne ĉiuj perceptas en sama maniero la kvalitojn de la korpoj; io, kio plaĉas al ies gusto, tute malplaĉas al alia; unuj vidas blua tion, kion aliaj vidas ruĝa; tio, kio estas venena kontraŭ iuj, estas sendanĝera aŭ saniga por aliaj.

33. Ĉu la sama elementa materio povas ricevi ĉiajn modifojn kaj ekhavi ĉiajn proprecojn?
“Jes; kaj jen tio, kion vi devas kompreni, kiam ni diras, ke ĉio estas en la tuto."
Ĉi tiu principo klarigas la fenomenon, konatan de ĉiuj hipnotigistoj, nome: havigi, per la potenco de l’ volo, al iu ajn substanco, ekzemple al la akvo, tre malsamajn proprecojn, iun difinitan guston, kaj eĉ la aktivajn kvalitojn de aliaj substancoj. Ĉar, efektive, ekzistas unu sola primitiva elemento kaj la proprecoj de l’ korpoj estas nenio alia ol rezulto de la modifoj de tiu elemento, tial sekvas, ke la malplej danĝera substanco havas tian saman principon, kian la plej malsaniga. Tiel, la akvo, kiu konsistas el unu volumo da oksigeno kaj du volumoj da hidrogeno, iĝas detruema, se ĝia kvanto da oksigeno estas duobligita. Simila aliiĝo povas fariĝi per la magneta agado direktata de la volo. Oksigeno, hidrogeno, nitrogeno, karbono kaj ĉiuj korpoj, kiujn ni konsideras simplaj, estas nur modifaĵoj de unu prlmitiva substanco. Pro nia nuna neebleco percepti – alie ol per la penso – tiun primitivan materion, tiuj korpoj, el nia vidpunkto, estas veraj elementoj, kaj ni povas, sen ia malutilo, ilin tiaj konsideri, ĝis nova tempo.

– Tiu teorio, laŭŝajne, pravigas la personojn, kiuj akceptas en la materio nur du esencajn proprecojn: la forton kaj la movadon, kaj kiuj rigardas ĉiujn ceterajn proprecojn kiel duarangajn efikojn, variantajn laŭ la intenseco de la forto kaj la direkto de la movado, ĉu ne?
“Ĉi tiu opinio estas ĝusta. Estas necese aldiri: ankaŭ laŭ la kunaranĝo de la molekuloj, kiel vi vidas ekzemple en maldiafana korpo, kiu povas iĝi travidebla, kaj kontraŭe.”
34. Ĉu la molekuloj havas difinitan formon?
“Sendube la molekuloj havas formon, sed, kiu ĝi estas, vi ne kapablas koncepti.”
– Ĉu tiu formo estas konstanta aŭ ŝanĝema?
“Konstanta ĉe la primitivaj elementaj molekuloj, sed ŝanĝema ĉe la duarangaj, kiuj estas nuraj kolektoj de la unuaj; tio, kion vi nomas molekulo, staras ankoraŭ tro malproksime de la elementa molekulo.”
35. Ĉu la universa spaco estas senlima aŭ limigita?
“Senlima. Supozu limon al ĝi: kio ekzistus transe? Tio konfuzas vian prudenton, mi ja scias, kaj tamen tiu sama prudento diras al vi, ke alie ne povus esti. Io sama okazas kim la senfino ĉe ĉiuj aferoj; ne sur via malgranda sfero vi kapablas kompreni la senfinon.”
Se ni supozus ian limon en la spaco, kiel ajn malproksima la penso ĝin konceptus, la prudento dirus al ni, ke, trans tiu limo, io nepre ekzistas; kaĵ tiel, ĉiam kaĵ Ĉiam ankoraŭ la supozata limo pluas, ĉar, eĉ se ni trovus la absolutan malplenaĵon, ĉi tiu estus ankoraŭ spaco.

36. Ĉu la absoluta vakuo ekzistas ie en la universa spaco?
“Ne, nenio estas malplena; kion vi kredas malplenaĵo, tio estas okupita de materio, kiun ne atingas viaj sentumoj kaj viaj aparatoj.”
Daŭrigo sekvos.

sergejm (Montri la profilon) 2021-oktobro-12 07:48:26

Pri senlimeco de la spaco-tempo: la problemo dividiĝas je senlimeco de spaco kaj senlimeco de tempo, la lasta dividiĝas je senlimeco en pasinteco kaj senlimeco en futuro.
Ordinare oni diras ke iam la mondo estas kreita (ĉu per dio aŭ ĝi aperis per si mem estas alia demando) kaj antaŭe estis nenio. Kaj do en la tuta spaco aperas videbla spaco - sfero kun radiuso lumrapideco × tempo de ekzisto de la universo

StefKo (Montri la profilon) 2021-oktobro-12 07:54:14

De mi:

Rimarku ke la suprajn respondojn vi povas kompari kun nunaj aŭ tiamaj (duono de deknaŭa jarcento) fizikaj scioj kaj fakte juĝi pri iliaj verecoj, evidente se vi havas fundamentajn fizikajn sciojn. Ni prenu la demandon 36an. La respondo estas: „nenio estas malplena; kion vi kredas malplenaĵo, tio estas okupita de materio, kiun ne atingas viaj sentumoj kaj viaj aparatoj”. Kion diris fizikistoj pri la vakuo antaŭ 1868 jaro kaj poste? Temas pri etero.
La lumporta etero estas hipoteza elasta substanco, penetranta ĉiujn korpojn, per kiu propagiĝas la lumo sammaniere kiel la sonaj ondoj propagiĝas per vibroj de aero. Etero estus ankaŭ la peranto de fizikaj efektoj kiel la gravito aŭ la elektromagnetaj fortoj.
Isaac Newton, nekontenta de la ideo pri forto trairanta vakuon, koncedis pri subtila spirito kiu penetras la solidajn korpojn (la etero), per kiuj la korpoj altiras unuj la aliajn. Poste li forĵetis la elpenson sed aliaj subtenis ĝin.

En 1678, Christiaan Huygens propopnas ondan teorion pri la lumo; kiel aliaj fizikistoj, li supozis ke la lumo propagiĝis tra fluaĵo (la etero), kiu plenigus la tutan universon, ĉar la lumon de steloj ni ricevas.

La eksperimentoj de Thomas Young kaj Augustin Fresnel pruvis la ondan econ de la lumo kaj igis la eteron nepra kiel portanto de vibroj, ĉar oni tiam ne imagis, ke la vakuon oni povas travibri. William Thomson proponis, ke etero ankaŭ propagus la elektrajn kaj magnetajn fortojn.

La eksperimentoj de François Arago, en 1810 pri la "etera vento" kaj ĉefe la eksperimento de Michelson-Morley en 1887 fine pruvis, ke la lumrapido ne varias laŭ la tera pozicio, kio instigis Ernst Mach forlasi la nocion pri etero.

La negativa rezulto de la eksperimento de Michelson kaj Morley kaj aliaj, kiel la eksperimento de Trouton-Noble, neprigis novajn teoriojn kiel la specialan teorion de relativeco, kiu ne bezonas eteron.

En la nuntempa norma modelo, kombinanta kvantumkromodinamikon kaj la teorion de la elektromalfortaj interagoj, la vakuo estas stato kun la plej malalta, sed ne nula energio.

En la ĝenerala relativeca teorio, la absoluta vakuo ne ekzistas ĉar ĉiu spaco estas plenigita per la gravita forto.

La kvantuma kampa teorio antaŭdiras la ekziston de virtualaj partikloj, kio estis konfirmita eksperimente, kaj la polarizon de la vakuo. Virtualaj partikloj estas konstante kreitaj en vakuo en partiklaj-kontraŭpartiklaj paroj kaj tuj malaperas. Ĉi tio nomiĝas kvantuma fluktuado. La ĉeesto de ĉi tiuj eroj influas diversajn fizikajn fenomenojn. La ekzisto de la vakua energio estas la kialo de la nekongruo de la faktoro g kun la teoriaj kalkuloj rezultantaj de la diraka ekvacio. Kalkuloj de la kvantuma elektrodinamika teorio (QED) antaŭdiranta la ekziston de virtualaj partikloj determinas la valoron de la faktoro g kiel 2x, kiu koincidas kun la eksperimentoj kun precizeco de 11 decimalaj lokoj kaj estas rekta pruvo de la ekzisto de virtualaj partikloj.
Povas esti temas pri malluma materio?
Malluma materio estas materio neobservebla per kutimaj esploristaj rimedoj, do restanta nevidebla en nia Universo, kvankam ĝia influo manifestacias gravite. Dum la jaroj 1970, oni rimarkis, ke la tuta videbla maso de la galaksioj, steloj kaj gasoj, ne povis ĝuste klarigi sian rotacirapidecon. Tio estigis la ideon de malluma materio. Dum la 1990-aj jaroj, la Kosmoteleskopo Hubble alportis grandan kvanton da novaj donitaĵoj el foraj regionoj de la observebla Universo. Tiuj novaj observoj montris, ke la malluma materio el nia Galaksio ne povas konsisti el nur mallumaj kaj nanaj steloj.
Oni bezonas fizikistojn kaj filozofojn!

StefKo (Montri la profilon) 2021-oktobro-16 11:55:25

Kredi? Ne kredi? Decidu vi mem! (parto 5a)

LA KREADO
Formado de la mondoj


La universo entenas la senfinan nombron de la mondoj, kiujn ni vidas, kaj de la mondoj, kiujn ni ne vidas, ĉiujn animitajn kaj neanimitajn estaĵojn, ĉiujn astrojn sin movantajn en la spaco kaj ankaŭ la fluidaĵojn, kiuj ĝin plenigas.

37. Ĉu la universo estas kreita aŭ ekzistas ek de la tuta eterna tempo, kiel Dio?
“Sen ia dubo ĝi ne povus ekesti mem, kaj, se ĝi ekzistus ek de la tu ta eterna tempo, kiel Dio, ĝi do ne estus faritaĵo de Dio.”
La prudento diras al ni, ke la universo ne faris sin mem kaj ke, ĉar ĝi ne povas esti ia hazardaĵo, ĝi devas do esti faritaĵo de Dio.
38. Kiel Dio kreis la universon?
“Uzante ian esprimon, mi diras: per Sia volo.
Nenio havigas pli bonan ideon pri tiu ĉiopova volo, ol jenaj belaj vortoj de Genezo: Dio diris: Estu lumo; kaj fariĝis lumo.”
39. Cu ni povas ekkoni la manieron, kiel la mondoj estas formitaj?
“Ĉio, kion ni povas diri kaj kion vi sukcesos kompreni, estas, ke la mondoj ekestas el la plidensiĝo de la materio dissemita en la spaco.”
40. Ĉu, kiel oni hodiaŭ pensas, la kometoj estas ia komenco de plidensiĝo de la materio, mondoj en fazo de formiĝo?
“Jes, ĝuste. Sed absurdo estas kredi ilian influon; mi volas diri, tiun influon, kiun oni vulgare atribuas al ili; ĉar ĉiuj ĉielaj korpoj havas sian apartan influon sur iuj fizikaj fenomenoj.”
41. Ĉu tute elformita mondo povas malaperi, kaj ĉu la materio ĝin konsistiganta povas denove dissplitiĝi en la spaco?
“Jes. Dio renovigas la mondojn, same kiel Li renovigas la vivajn estaĵojn.”
42. Ĉu ni povas scii, kiom da tempo daŭris la formado de la mondoj, ekzemple de la Tero?
"Ni tion ne povas diri, ĉar Dio sola ĝin scias; kaj ja freneza estus tiu, kiu provus ekkoni la nombron da jarcentoj, kiun daŭris tiu formado.” j
Formado de la vivantaj estaĵoj

43. Kiam la Tero komencis esti loĝata?
“En la komenco ĉio estis haoso; la elementoj estis interkonfuzitaj. Iom post iom, ĉiu aĵo eksidis sur sia loko kaj, tiam, aperis la vivantaj estaĵoj, konformaj al la stato de la globo.”
44. El kie venis tiuj vivantaj estaĵoj sur la Teron?
“Ili jam ekzistadis tie en ĝermformo kaj nur atendis la momenton favoran al ilia elkoviĝo. La organaj principoj kuniĝis tuj, kiam ĉesis la forto, kiu tenis ilin disigitaj, kaj estigis la ĝermojn de ĉiuj vivantaj estaĵoj; la ĝermoj konservis sin en latenta kaj inerta stato, kiel la krizalido kaj la semoj de la vegetaĵoj, ĝis la momento favora al la elvolviĝo de ĉiu speco; tiam, la estaĵoj de ĉiu speco kuniĝis kaj multobliĝis.”
45. Kie troviĝis la organaj elementoj antaŭ la formado de la Tero?
“Ili troviĝis en kvazaŭa fluida stato, en la spaco, meze inter la spiritoj aŭ en aliaj planedoj, atendante la kreadon de la Tero, por komenci novan ekzistadon sur nova globo.”
(…)
46. Ĉu ankoraŭ hodiaŭ spontanee naskiĝas estaĵoj?
“Jes; sed la primitiva ĝermo jam ekzistadis en latenta stato. Ĉiutage vi atestas tiun fenomenon. Ĉu la histoj de la homo kaj bestoj ne enhavas ĝermojn de grandega nombro da vermoj, atendantaj, por sia elkresko, nur la putran fermentadon necesan al ilia ekzistado? Ĝi estas malgranda mondo, kiu dormadas kaj kiu venas en la vivon.”
47. Ĉu la homa genro ankaŭ troviĝis inter la organaj elementoj entenataj en la tera globo?
“Jes, kaj ĝi ekaperis ĉe sia momento; ĝuste pro tio oni diras, ke la homo estas formita el ŝlimo de la Tero.”
48. Ĉu ni povas scii la momenton, kiam aperis la homo kaj aliaj estaĵoj vivantaj sur la Tero?
“Ne; ĉiuj viaj kalkuloj estas himeroj.”
49. Se la ĝermo de la homa specaro troviĝis inter la organaj elementoj de la terglobo, kial ne ekestas hodiaŭ, memvole, homoj, kiel ĉe sia origino?
“La principo de la ekzistaĵoj kuŝas en la sekretoj de Dio; tamen, oni povas diri, ke la homoj, tuj post sia disvastiĝo sur la Tero, ensorbis la elementojn necesajn al ilia formado, kaj transigas tiujn elementojn pluen, laŭ la leĝoj de reproduktado. Io sama okazas al la ceteraj specoj da vivantaj estaĵoj.”
Daŭrigo sekvos

StefKo (Montri la profilon) 2021-oktobro-27 18:47:30

Kredi? Ne kredi? Decidu vi mem! (parto 6a)

LA KREADO (parto daŭriga)

Loĝatigo de la Tero. Adamo

50. Ĉu la homa genro devenas de unu sola homo?
“Ne; tiu, kiun vi nomas Adamo, estis nek la unua, nek la sola, kiu loĝatigis la Teron.”
51. Ĉu ni povas scii, dum kiu epoko vivis Adamo?
“Proksimume dum tiu, kiun vi supozas: ĉirkaŭ kvar mil jarojn antaŭ la Kristo. La homo, kiun la tradicio nomas Adamo, estis unu el tiuj, postvivintaj, en iu regiono, kelkajn el la grandaj kataklismoj, kiuj, dum pluraj epokoj, skuegis la supraĵon de la terglobo; tiu homo iĝis la trunko de unu el la rasoj nun vivantaĵ sur la Tero. La naturaj leĝoj kontraŭas al tio, ke la progresoj de la homaro, konstatitaj multe antaŭ la veno de la Kristo, povis fariĝi en kelkaj jarcentoj, kiel devus okazi, se la homo estus sur la Tero nur de la tempo de la tiel nomata Adamo. Kelkaj personoj, pli prave, konsideras Adamon mito aŭ alegorio, reprezentanta la unuajn aĝojn de la mondo."
Diverseco de la homaj rasoj

52. El kio originas la fizikaj kaj moralaj diferencoj, karakterizantaj la homajn rasojn sur la Tero?
“El la klimato, el la vivmaniero kaj el la kutimoj. Tion saman oni rimarkas ĉe du filoj de 1’ sama patrino: se ili estas edukitaj en malsamaj lokoj kaj manieroj, ili neniel intersimilas, el la morala vidpunkto.”
53. Ĉu la homo naskiĝis en pluraj lokoj de la terglobo?
“Jes, en pluraj lokoj kaj epokoj, kaj tiu estas unu el la kaŭzoj de la diverseco de la rasoj; pli malfrue disiĝinte en malsamajn klimatojn kaj miksiĝinte kun aliaj rasoj, la homoj estigis novajn tipojn.”
— Ĉu tiuj diferencoj konsistigas diversajn specojn?
“Tute ne; ĉiuj apartenas al unu sola familio; ĉu la varioj de iu frukto malebligas ĝin aparteni al unu sama speco?”
54. Ĉar la homoj ne devenas de unu sola, ĉu ili tial ne konsideru sin fratoj unuj de ia aliaj?
“Ĉiuj homoj estas fratoj en la okuloj de Dio, ĉar ĉiuj estas animitaj de spirito kaj ĉiuj iras al sama celo. Vi volas ekpreni la vortojn ĉiam laŭlitere.”
Daurigo sekvos

StefKo (Montri la profilon) 2021-oktobro-28 19:36:50

De mi:

Ni prenu la respondon al demando 53:
53. Ĉu la homo naskiĝis en pluraj lokoj de la terglobo?

“Jes, en pluraj lokoj kaj epokoj, kaj tiu estas unu el la kaŭzoj de la diverseco de la rasoj; pli malfrue disiĝinte en malsamajn klimatojn kaj miksiĝinte kun aliaj rasoj, la homoj estigis novajn tipojn.”
Kion diras la hodiaŭa scienco?
Laŭ nova studo publikigita en la revuo Nature nia evolua origino ne povas esti nedisputeble lokita en ununura loko kaj punkto en tempo, La ekspertoj de Natural History Museum kaj Francis Crick Institute en Londono, kune kun Germana Max-Planck-Institut für evolutionäre Anthropologie, analizis la nunajn sciencajn konstatojn koncerne la genealogian arbon de la homo. Kiel rezulto de ilia esplorado, ili establis ke nek genetiko nek la ĝis nun malkovritaj fosilioj montras al iu specifa punkto en tempo aŭ spaco.
El: https://cordis.europa.eu/article/id/429158-will-we...

Ĉu en 19a jarcento (Allan Kardec skribis "La libron de la spiritoj" en 1857 j.) tia sciado estis konata? Ĉu Karlo Darvino aŭ alia sciencisto disvastigis tian sciadon? Laŭ mia scio – ne!

Kaj kion vi diros pri tio?

StefKo (Montri la profilon) 2021-oktobro-31 17:47:34

Kredi? Ne kredi? Decidu vi mem! (parto 7a)

LA KREADO (parto daŭriga)

Plureco de la mondoj

55. Ĉu ĉiuj globoj, cirkulantaj en la spaco, estas loĝataj?
“Jes, kaj la tera homo tute ne estas, kiel oni kredas, la unua per inteligenteco, boneco kaj perfekteco. Tamen, multaj homoj taksas sin alte ŝatindaj kaj reve kredas ĉi tiun planedeton la sola, kiu havas la privilegion posedi raciajn estulojn. Fiero kaj vantemo! Ili opinias, ke Dio kreis la universon nur kaj sole por ili!”
Dio loĝatigis la mondojn per vivaj estaĵoj, kiuj servas al la plenumado de Liaj providencaj projektoj. Kredi, ke la vivaj estaĵoj estus limigitaj tie, kie ni loĝas en la universo, estus dubi pri la Dia saĝeco, kiu nenion faras senutilan. Dio destinis tiujn mondojn al celo pli serioza ol simpla amuzo por niaj okuloj. Krom tio, nenio pravigas, ĉu pro la pozicio, la amplekso aŭ la fizika strukturo de la Tero, la supozon, ke nur la Tero havas la privilegion esti loĝata, kun escepto de miloj da similaj mondoj.

56. Ĉu la fizika strukturo de la globoj estas la sama?
“Ne; ili neniom similas unuj al la aliaj."
57. Se la fizika strukturo de la mondoj ne estas la sama, ĉu do sekvas, ke la estaĵoj, tie vivantaj, havas malsamajn fiziologiajn organizaĵojn?
“Sendube, same kiel viaj fiŝoj estas faritaj por vivi en la akvo, kaj la birdoj en la aero.”
58. Ĉu al la mondoj plej malproksimaj de la suno mankas lumo kaj varmo, ĉar la suno sin montras al ili kun aspekto de negrava stelo?
“Ĉu vi do kredas, ke ekzistas neniaj fontoj de lumo kaj varmo krom la suno? Ĉu neniom valoras la elektro, kiu, en iuj mondoj, ludas rolon de vi nekonatan, multe pli gravan ol sur la Tero? Cetere, ni ne diris, ke ĉiuj estaĵoj havas tian saman organismon, kiel vi, aŭ ke ili posedas organojn egalajn al la viaj.”
La ekzisto-kondiĉoj de la estaĵoj, loĝantaj la pluraĵn mondojn, devas konformiĝi al la medio, kien tiuj estaĵoj estas vokataj por vivi. Se ni estus neniam vidintaj fiŝojn, ni ne komprenus, kiel iu estaĵo povus vivi en akvo. Tio sama okazas al la ceteraj mondoj, sendube posedantaj elementojn de ni nekonatajn. Ĉu ni ne vidas, sur la Tero, la longajn polusajn noktojn lumigatajn de la elektro de la nordaj aŭroroj? Ĉu ne estus ja eble, ke en iuj mondoj la elektro abundas pli ol sur la Tero, kaj ke ĝi tie havas ĝeneralan agadon, kies efikojn ni ne komprenas? Tiuj mondoj povas do havi en si mem la fontojn de lumo kaj varmo, necesajn al tieaj loĝantoj.

(…)
LA VIVO-PRINCIPO
(…)
Organaj kaj neorganaj estaĵoj
(…)

60. Ĉu unu sama forto kunigas la elementojn de la materio en la organaj kaj en la neorganaj korpoj?
“Jes; la leĝo pri altiro estas la sama por ĉiuj.”
61. Ĉu estas ia diferenco inter la materio de la organaj kaj tiu de la neorganaj korpoj?
“La materio estas ĉie la sama; sed en la organaj korpoj ĝi troviĝas vivigita.”
62. Kiu nome estas la kaŭzo de la vivigo de l’ materio?
“Ties kuniĝo kun la vivo-principo.”
63. Ĉu ia vivo-principo kuŝas en ia aparta aganto, aŭ ĉu ĝi estas propreco de ia organa materio; unuvorte, ĉu ĝi estas efiko aŭ kaŭzo?
“Tiel efiko, kiel kaŭzo. La vivo estas efiko de la influo de iu aganto sur la materio; tiu aganto, sen la materio, ne estas vivo, same kiel la materio ne povas vivi sen tiu aganto. Ĉi tiu donas vivon al ĉiuj estaĵoj, kiuj ĝin ensorbas kaj asimilas.”
64. Ni jam vidis, ke spirito kaj materio estas du elementoj, konsistigantaj la universon; ĉu la vivo-principo estas ia tria elemento?
“Jes, ĝi estas sendube unu el la elementoj necesaj al la strukturo de la universo; sed ĝi siavice originas de la universa materio, kiu por tio sin modifas; vi rigardas ĝin kiel elementon, similan je oksigeno kaj hidrogeno – cetere, ne primitivaj elementoj, ĉar ĉiuj venas el unu sama principo.”
– ŝajnas do, ke la vivo-forto ne estiĝas el tute alia primitiva aganto, sed el aparta propreco de la universa materio, aparta propreco rezultanta de certaj modifoj; ĉu ne?
“Ĝi estas la sekvo de tio, kion ni diris.”
65. Ĉu la vivo-principo troviĝas en iu el ia de ni konataj korpoj?
“Ĝia fonto estas la universa fluidaĵo; ĝi estas tio, kion vi nomas vivigita magneta aŭ elektra fluidaĵo. Ĝi estas la perilo, la ligilo inter spirito kaj materio.”
66. Ĉu la vivo-principo estas la sama en ĉiuj organaj estaĵoj?
“Jes, sed modifita laŭ la specoj. Ĝi estas tio, kio donas al ili movokapablon kaj agpovon, kaj kio diferencigas ilin je la inerta materio; ĉar la movado de la materio ne estas vivo; la materio ricevas, ne komunikas, movon.”
67. Ĉu la vivo-forto estas konstanta atributo de la vivo-aganto, aŭ ĉu ĝi elvolviĝas nur per la funkciado de l’ organoj?
“Ĝi elvolviĝas nur kun la korpo. Ĉu ni ne diris, ke tiu aganto sen la materio ne estas vivo? La kuniĝo de la du aĵoj estas necesa, por ke estu vivo.”
– Ĉu oni povas diri, ke la vivo-forto estas en latenta stato, kiam la vivo-aganto ne estas ligita de la korpo?
“Jes, ĝuste.”
(...)

Vivo kaj morto

68. Kiu estas la kaŭzo de la morto de l’ organaj estaĵoj?
“La elĉerpiĝo de la organoj.”
– Ĉu ni povas kompari la morton al la ĉeso de la movo de difektita maŝino?
“Jes; se la maŝino estas malbone muntita, ĝia risorto rompiĝas; se la korpo estas malsana, la vivo estingiĝas.”
69. Kial iu lezo ĉe la koro, prefere ol iu difekto en alia organo, kaŭzas la morton?
“La koro estas vivo-maŝino, sed ĝi ne estas la sola organo, kies difekto kaŭzas morton; ĝi estas nur unu el la esencaj radoj.”
70. Kio fariĝas la materio kaj la vivo-principo de la organaj estaĵoj okaze de ties morto?
“La inerta materio malkomponiĝas kaj formas aliajn korpojn; la vivo-principo revenas al la fluida maso.”
Daŭrigo sekvos.

StefKo (Montri la profilon) 2021-novembro-01 13:05:27

Kredi? Ne kredi? Decidu vi mem! (parto 8a)

LA KREADO (parto daŭriga)

Intelekto kaj instinkto

71. Ĉu la intelekto estas atributo de la vivo-principo?
“Ne, ĉar la vegetaĵoj vivas, sed ne pensas; ili havas nur organan vivon. Intelekto kaj materio estas nedependaj unu de la dua, ĉar iu korpo povas vivi sen intelekto; sed la intelekto povas sin manifesti nur pere de la materiaj organoj; estas necesa la kuniĝo de la spirito, por ke la vivigita materio ricevu intelekton.”
(…)

72. Kiu estas la fonto de intelekto?
“Ni jam diris: la universa intelekto.”
– Ĉu oni povus diri, ke ĉiu estaĵo ĉerpas ioman kvanton da intelekto el la universa fonto kaj ĝin asimilas, same kiel li ĉerpas kaj asimilas la principon de la materia vivo?
“Tio estas nura komparo, sed ne ĝusta, ĉar intelekto estas kapablo propra al ĉiu estaĵo kaj estas ĝia morala individueco. Cetere, vi jam scias, ke ekzistas aferoj, kiujn penetri ne estas donite al la homo, kaj ĉi tiu afero estas unu el ili.”
73. Ĉu instinkto estas nedependa de intetekto?
“Ne ĝustasence nedependa, ĉar instinkto estas kvazaŭa intelekto. Instinkto estas senrezona intelekto; per ĝi la estajoj estas instigataj prizorgi siajn bezonojn.”
74. Ĉu oni povas difini ian limon inter instinkto kaj intelekto, tio estas, indiki, kie finiĝas unu kaj komenciĝas ta dua?
“Ne, ĉar ili ofte sin miksas; sed oni povas tre bone distingi la agojn de instinkto je tiuj de intelekto.”
75. Ĉu estas ĝuste aserti, ke ta instinktaj kapabloj malpliiĝas,ltaŭmezure kiel la intelektaj kreskas?
“Ne; la instinkto ĉiam ekzistas, sed la homo ĝin flanken metas. La instinkto povas konduki ankaŭ al bono; ĝi estas tio, kio nin preskaŭ ĉiam gvidas, kaj iafoje pli sekure ol la prudento: ĝi neniam devojiĝas.”
– Kial la prudento ne ĉiam estas neerarema gvidanto?
“Ĝi estus tia, se ĝin ne forklinus malbona edukado, fiero kaj egoismo. La instinkto ne rezonas; la prudento permesas elekton kaj havigas al la homo liberan volon.”
(…)

DUA PARTO

La mondo de la spiritoj

ĈAPITRO I

PRI LA SPIRITOJ

(...)

76. Kian difinon oni povas doni pri la spiritoj ?
“Oni povas diri, ke ili estas la intelektaj estuloj el la kreitajaro. Hi okupas la universon ekster la materia mondo.”
77. Ĉu la spiritoj estas kreitaĵoj diferencaj (spiritoj kiel eksterkorpajn estuloj – StefKo) de Dio, aŭ ĉu ili estus eliĝaĵoj aŭ partoj de Dio, kaj, pro tio, nomataj idoj de Dio?
“Dio mia! Ili estas Lia verko, ĝuste tiel, kiel maŝino estas fabrikaĵo de la homo; tiu maŝino estas produkto de la homo, sed ĝi ne estas la homo mem. Vi scias, ke, kiam iu faras ion belan kaj utilan, tiu nomas ĝin sia ido, sia kreaĵo. Nu! Tio sama okazas rilate al Dio: ni estas Liaj idoj, ĉar ni estas Lia verko.”
78. Ĉu la spiritoj havis ian komencon aŭ ekzistas, kiel Dio, ek de ta tuta eterna tempo?
“Se la spiritoj ne estus ricevintaj ian komencon, ili do estus egalaj al Dio; ili estas Liaj kreaĵoj kaj subordigitaj al Lia volo. Dio ekzistas ek de la tuta eterno – tio estas neneigebla; sed, kiam kaj kiel Li kreis nin, tion ni tute ne scias. Vi povas diri, ke ni ne havis komencon, se, tion dirante, vi deziras esprimi, ke Dio, ĉar eterna, certe kreadis senhalte; sed, kiam kaj kiel ĉiu el ni estis farita, neniu scias: ĝuste tie kuŝas la mistero.”
79. Ĉar ekzistas du ĝeneralaj elementoj en la universo, nome la intelekta kaj la materia, ĉu oni povus diri, ke la spiritoj konsistas et ia intelekta elemento, same kiel la inertaj korpoj konsistas et la materia?
“Jes, evidente; la spiritoj estas la individuigo de la intelekta principo, kiel la korpoj estas de la materia; la tempo kaj la maniero de tiu formado – jen, kion ni nescias.”
80. Ĉu la kreado de la spiritoj estas kontinua aŭ okazis nur ĉe la origino de la tempo?
“Ĝi estas kontinua, tio estas, Dio neniam ĉesis kreadi.”
81. Ĉu la spiritoj estiĝas per si mem aŭ devenas unuj de la aliaj?
“Dio kreis ilin, kiel ĉiujn estaĵojn, per Sia volo; sed, mi ripetas, ilia origino estas mistero.”
82. Ĉu estas ĝuste aserti, ke la spiritoj estas nemateriaj?
“Kiel difini ion, kiam mankas esprimoj por komparo kaj kiam oni posedas nesufiĉan lingvon? ĉu iu denaska blindulo povas difini lumon? Nemateria ne estas la ĝusta vorto; senkorpa estus pli ĝusta: ĉar vi devas ja kompreni, ke, estante kreaĵo, la spirito devas esti io; ĝi estas kvintesenca materio, sed sen io analoga sur la Tero, kaj tiel etereca, ke ĝi ne tuŝas viajn sentumojn.”
Ni diras, ke la spiritoj estas nemateriaj, Ĉar ilia esenco diferencas de ĉio, kion ni konas kun la nomo materio. Popolo el blinduloj havus neniajn esprimojn por priskribi lumon kaj ties efikojn. Denaska blindulo kredas, ke li havas ĉiaĵn perceptojn per la orelo, la odorsento, la gusto kaĵ la palpado; sed li ne komprenas ideojn, kiujn li ricevus per la al li mankanta sentumo. Tiel ankaŭ, pri la esenco de la transhomaj estuloj ni estas veraj blinduloj. Ni ne kapablas difini ilin, krom per komparoj, Ĉiam neperfektaj, aŭ per granda peno de nia imagpovo.

83. Ĉu la spiritoj forfiniĝas? Oni komprenas, ke la principo, el kiu ili venas, estas eterna; sed, kion ni deziras scii estas tio, ĉu ilia individueco havos finon; ĉu, post difinita tempo, pli aŭ malpli longa, la elemento ilin konsistiganta disdividiĝas kaj revenas en la tuton, kiel okazas kun la materiaj korpoj. Estas malfacile kompreni, ke io, iam komenciĝinta, iam ne finiĝos.
“Estas multaj aferoj, kiujn vi ne komprenas, ĉar via intelekto estas limigita; sed tio ne estas motivo, por ke vi ilin ne akceptu. Infano ne havas tian saman komprenpovon kiel lia patro, kaj neklerulo ne tian saman kiel klerulo. Ni diras, ke la ekzistado de la spiritoj ne finiĝas, kaj nunmomente nenion pli ni povas sciigi.”
Daŭrigo sekvos...

lifeisgood4ever (Montri la profilon) 2021-novembro-01 21:42:42

Wow! Mi  ŝatas ĉi tiu letero. La vortoj estis sentitaj de mi. Vivo estas bona! ridulo.gif

StefKo:Letero de unu patrino al sia filino (el: facebook.com)

Kara filino, venos la tago, kiam mia matureco pasos kaj mi fariĝos maljunulino. Kiam tio venos, bonvolu esti pacienca kaj pardonema. Kiam mi komencos ripeti, ne interrompu min, nur aŭskultu. Kiam vi estis malgranda, mi devis legi la saman rakonton al vi mil fojojn antaŭ ol vi enlitiĝis. Kiam vi vidos, ke mi ne helpas min en novaj teknologioj, ne ridu pri mi kaj donu al mi la tempon. Mi tiom multe instruis vin – kiel manĝi, kiel vesti, kiel venki defiojn kiujn la vivo ĵetas al ni. Se mi forgesos ion aŭ perdos fadenon dum konversacio, donu al mi momenton por rememoro. Ne ĉagreniĝu se mi malsukcesos. Estas malpli grava kion mi diras ol la fakto, ke mi povas esti kun vi. Kiam miaj piedoj rifuzos al mi la obeon, donu al mi vian manon. Tiel kiel mi donis al vi, kiam vi lernis iri. Kiam apudiĝos fino de mia vivo, ne malĝoju. Subtenu min per via amo kaj pacienco. Mi pagos al vi per la rideto. Filino, mi amas vin nun kaj por ĉiam...

Esperantigo: StefKo

Reen al la supro