Contenido

Estas vortoj kiuj pensigas...

de StefKo, 24 de septiembre de 2019

Aportes: 97

Idioma: Esperanto

StefKo (Mostrar perfil) 6 de noviembre de 2021 08:07:50

Kredi? Ne kredi? Decidu vi mem! (parto 9a)

LA MONDO DE LA SPIRITOJ (daŭrigo)
--------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

PRI LA SPIRITOJ (daŭrigo)

Primitiva normala mondo

84. Ĉu la spiritoj konsistigas mondon apartan, ekster tiu, kiun ni vidas?
“Jes, la mondon de la spiritoj aŭ de la senkorpaj intelektoj.”
86. Kiu nome el tiuj du mondoj: la spirita kaj la korpa, estas la ĉefa inter la ekzistaĵoj?
“La spirita mondo, kiu antaŭekzistas kaj transvivas ĉion.”
86. Ĉu ia korpa mondo povus ĉesi ekzisti, aŭ esti neniam ekzistinta, sen konsekvenca aliiĝo de la esenco de ia spirita mondo?
“Jes, ili estas reciproke nedependaj; tamen, ilia kunrilateco estas konstanta, ĉar ili senĉese agas unu sur la duan.”
87. Ĉu la spiritoj okupas ian difinitan kaj limigitan regionon en la spaco?
“La spiritoj estas ĉie; ili okupas la senfinan spacon. Ĉiumomente vi havas ĉe vi kelkajn, kiuj vin observas kaj influas sur vin, sen via konscio. La spiritoj estas unu el la potencoj de la naturo; ili estas la iloj, kiujn Dio uzas por plenumi Siajn providencajn projektojn; sed, ne ĉiuj spiritoj iras ĉien, ĉar ekzistas regionoj, nealireblaj por tiuj malpli progresintaj.”
88. Ĉu ta spiritoj havas difinitan, limigitan kaj konstantan formon?
“En viaj okuloj, ne; en la niaj, jes; ili estas, se vi volas tiel diri, ia flamo, ia lumaĵo aŭ ia etereca fajrero.”
– Ĉu tia flamo aŭ fajrero havas koloron?
“Por vi ĝi varias ek de la malhela koloro ĝis la rubena brilo, laŭ tio, ĉu la spirito estas pli aŭ malpli pura.”
Ni ordinare reprezentas la geniojn kun flamo aŭ stelo sur la frunto; ĝi estas alegorio, proksimume reprezentanta la eterecan naturon de la spiritoj. Tiun emblemon oni lokas sur la supran parton de la kapo, ĉar tie sidas la intelekto.

89. Ĉu la spiritoj bezonas iom da tempo por traflugi la spacon?
“Jes; sed tiu tempo estas rapida kiel la penso.”
– Ĉu la penso ne estas la translokiĝanta animo mem?
“Kiam la penso estas ie, la animo estas ankaŭ tie, ĉar pensanto estas la animo. La penso estas unu el ĝiaj atributoj.”
90. Ĉu la spirito, iranta de loko al loko, konscias pri la distanco trairata, pri la spaco traflugata; aŭ ĉu li sin subite transportas al la loko,kien li volas iri?
“Okazas ambaŭ aferoj; la spirito povas ja, se li volas, koni la distancon, kiun li trairas, sed tiu distanco povas ankaŭ tute forviŝiĝi; tio dependas de lia volo kaj ankaŭ de lia pli aŭ malpli rafinita naturo.”
91. Ĉu la materio ne estas baro kontraŭ la trapaso de la spiritoj?
“Ne; ili penetras ĉion; aero, tero, akvo kaj eĉ fajro povas esti, tute egale, trapasataj de spiritoj.”
92. Ĉu la spiritoj estas nature dotitaj per ĉieesto-kapablo; alivorte, ĉu iu sama spirito povas sin disdividi aŭ troviĝi en pluraj lokoj samtempe?
“La spirito sin ne disdividas; sed ĉiu estas centro disradianta en plurajn direktojn, kaj tial ŝajnas, ke li estas samtempe en pluraj lokoj. Vi vidas la sunon, kiu estas unu sola, disradii ĉirkaŭ sin kaj disĵeti lumon tre malproksimen; malgraŭ tio, ĝi ne diseriĝas.”
— Ĉu ĉiuj spiritoj disradias sampotence?
“Ili tre diferencas; tio dependas de la pureco-grado de ĉiu spirito.”
Ĉiu spirito estas unuo nedividebla, tamen kapablanta disetendi la penson en diversajn lokojn, sen ia disrompo. Nur laŭ tiu ĉi senco oni komprenu la ĉieesto-naturdoton atribuatan al la spiritoj. Tiel same, fajrero ĵetas malproksimen sian lumon kaj estas videbla el ĉiuj punktoj sur la horizonto. Tiel, ankaŭ, iu persono, sin ne delokante nek sin disdividante, povas transsendi ordonojn, signojn kaj movojn al piuraj lokoj.

------------------------------
PS.
Se malinteresas vin la informenhavo de la verko, ĝuu la belan tradukaĵon de Luiz da Costa Porto Carreiro Neto (kaj enrigardu: https://eo.wikipedia.org/wiki/Luiz_da_Costa_Porto_...)

StefKo (Mostrar perfil) 1 de diciembre de 2021 13:03:55

Kredi? Ne kredi? Decidu vi mem! (parto 10a)

LA MONDO DE LA SPIRITOJ (daŭrigo)
-------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

PRI LA SPIRITOJ (daŭrigo)

Perispirito

93. Ĉu la spirito mem estas nekovrita aŭ, kiel opinias iuj homoj, ĉu li estas envolvita en ia substanco?
“Envolvas la spiriton substanco, etereca por via rigardo, sed ankoraŭ tre maldelikata por la nia; sufiĉe etereca, tamen, por ke la spirito povu altiĝi en la atmosfero kaj transiri de loko al loko.
Kiel ĝermo de frukto estas ĉirkaŭita de la perispermo, tiel ankaŭ la spirito, ĝustedirite, estas kovrita de envolvaĵo, kiun, por komparo, oni povas nomi perispirito.

94. El kie la spirito ĉerpas tiun duonmaterian envolvaĵon?
“El la universa fluidaĵo ĉirkaŭanta ĉiun globon. Pro tio la perispirita envolvaĵo ne estas la sama en ĉiuj mondoj; pasante de unu al alia mondo, la spirito ŝanĝas sian envolvaĵon, same kiel vi ŝanĝas vian veston.”
– Tial, kiam spiritoj, loĝantaj superajn mondojn, venas sur la Teron, ĉu ili surmetas pli maldelikatan perispiriton?
“Ili bezonas vesti sin per via materio; tion ni jam diris.”
95. Ĉu la duonmateria envolvaĵo de la spirito prenas difinitajn formojn kaj estas perceptebla?
“Jes; formon, laŭ la plaĉo de la spirito; li prenas formon videblan kaj eĉ palpeblan, kaj tiel li kelkafoje aperas al vi, ĉu en sonĝoj, ĉu en maldormeco.”
Diversaj ordoj da spiritoj

96. Ĉu la spiritoj estas ĉiuj egalaj, aŭ ĉu ekzistas en ilia rondo ia hierarkio?
“Ili apartenas al diversaj ordoj, laŭ la respektive atingitaj gradoj da perfekteco.”
97. Ĉu ekzistas difinita nombro da ordoj aŭ gradoj da perfekteco inter la spiritoj?
“Tiu nombro estas senlima, ĉar inter tiuj ordoj estas nenia limlinio, kvazaŭ ia baro; kaj tial oni povas laŭvole pli aŭ malpli multigi tiujn ordojn; tamen, se oni konsideras iliajn ĝeneralajn karakterojn, oni povas ilin redukti al tri ĉefaj ordoj.
Oni povas loki en la unuan ordon tiujn, alvenintajn al la perfekteco: la spiritojn purajn; en la duan tiujn, troviĝantajn en la mezo de la ŝtuparo: la deziro je bono estas ilia absorba zorgo. Tiuj lastgradaj ankoraŭ troviĝas ĉe la komenco de sia suprenirado: la neperfektaj spiritoj; ĉi tiujn karakterizas neklereco, inklino al malbono kaj ĉiaj malnoblaj pasioj, kiuj malrapidigas ilian progreson.”
98. La duaordaj spiritoj nutras nur la deziron je bono; ĉu ili havas ankaŭ la kapablon ĝin praktiki?
“Ili havas tiun kapablon laŭ la grado de sia perfekteco: unuj scipovas la sciencojn, aliaj havas saĝon kaj bonecon; sed ĉiuj devas ankoraŭ elporti provojn.”
99. Ĉu ĉiuj triaordaj spiritoj estas esence malbonaj?
“Ne, kelkaj faras nek malbonon nek bonon; aliaj, kontraŭe, plezuras pro la malbono kaj ĝojas tiam, kiam ili havas okazon ĝin fari. Krom tiuj, estas ankaŭ la frivolaj aŭ gajpetolemaj spiritoj, pli malpacigemaj ol malbonaj, pli inklinaj al ŝerco ol ĝustedire al malico, plezurantaj trompi kaj kaŭzi negravajn ĉagrenojn, pro kiuj ili ridas.”

StefKo (Mostrar perfil) 2 de diciembre de 2021 20:51:04

Kredi? Ne kredi? Decidu vi mem! (parto 11a)

LA MONDO DE LA SPIRITOJ (daŭrigo)
--------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

PRI LA SPIRITOJ (daŭrigo)

Perispirito

(...)
131. Ĉu ekzistas demonoj, laŭ la vulgara senco de tiu vorto?
“Se ili ekzistus, ili estus kreitoj de Dio; nu, ĉu Dio estus bona kaj justa, se Li kreus estulojn, kiuj estu malfeliĉaj, eterne inklinaj al malbono? Se ekzistas demonoj, ili loĝas vian malsuperan planedon kaj aliajn similajn; neniuj aliaj ol la hipokrituloj faras el Dio justa malbonan kaj venĝeman Dion, kaj pensas, ke ili plaĉas al Li per la abomenaĵoj, kiujn ili praktikas en Lia nomo.”
(...)

ĈAPITRO II

ENKARNIĜO DE LA SPIRITOJ

Celo de la enkarniĝo

132. Kiu estas la celo de enkarniĝo de la spiritoj?
“Dio ordonas enkarniĝon al la spiritoj, por la celo igi ilin atingi la perfektecon; por unuj ĝi estas puno, por aliaj misio. Sed, por tiu perfekteco, la spiritoj devas elporti ĉiajn sortovicojn de enkorpa ekzistado: jen, kie estas la kulpelpago. Enkarniĝo havas ankaŭ duan celon: igi la spiriton esti en tiaj kondiĉoj, ke li plenumu sian parton en la Dia verko; por tiu plenumado li ekprenas, sur ĉiu planedo, veston konforman al la esenca materio de tiu planedo; kaj tiel, samtempe kiam li kunhelpas por la ĝenerala verko, li mem perfektiĝas.”
(...)

133. Ĉu la spiritoj, ek de sia komenco paŝantaj la vojon de bono, bezonas enkarniĝon?
“Ĉiuj estas kreataj simplaj kaj sensciaj; ili instruiĝas dum la bataloj kaj ĉagrenoj de la enkorpa vivo. Dio, kiu estas justa, ne povus fari kelkajn feliĉaj, sen suferoj kaj laborado, kaj, sekve, sen meritoj.”
— Kian profiton do tiras la spirito el tio, ke li sekvis la vojon de bono, se tia konduto ne ŝparas al li la suferojn de la enkorpa vivo?
“Li alvenos pli rapide al la supro; cetere, la suferoj dum la vivo estas ofte rezultoj de la neperfektaĵoj de la spirito; ju malpli da neperfektaĵoj li havas, des malpli grandaj estas liaj turmentoj; tiu, kiu ne estas enviema, ĵaluza, avara aŭ ambicia, ne elportas la sekvojn de tiuj malvirtoj.”
Pri la animo

134. Kio estas animo?
“Enkamiĝinta spirito.”
— Kio estis la animo antaŭ ol kuniĝi kun la korpo?
“Spirito.”
— Ĉu animoj kaj spiritoj estas do idente io sama?
“Jes, animoj kaj spiritoj estas unu kaj sama afero. Antaŭ ol ligiĝi al korpo, la animo estas unu el la intelektaj estuloj, kiuj loĝas la nevideblan mondon kaj kiuj surmetas momentan karnan envolvaĵon por sin purigi kaj sin instrui.”
135. Ĉu ekzistas en la homo io alia, ol animo kaj korpo?
“Ekzistas la ligilo, kuniganta animon kun korpo.”
— Kia estas tiu ligilo?
“Duonmateria, tio estas, meznatura inter spirito kaj korpo. Tio estas nepre necesa, por ke ili povu sin reciproke komuniki. Ĝuste per tiu ligilo la spirito influas sur la materio, kaj kontraŭe.”
La homo konsistas do el tri esencaj partoj:
1- a: La korpo, aŭ materia estaĵo, simila al tiu de la bestoj kaĵ animita de la sama vivo-principo.
2- a: La animo, enkarniĝinta spirito, kies loĝejo estas la korpo.
3- a: La meza principo, aŭ perispirito, duonmateria substanco, servanta al la spirito kiel unua envolvaĵo kaĵ liganta animon al korpo. Tiaj estas, en frukto, la ĝermo, la perispermo kaj la ŝelo.

136. Ĉu la animo estas sendependa de la vivo-principo?
“Korpo estas nura envolvaĵo; mi ne ĉesos tion rediradi.”
— Ĉu la korpo povas ekzisti sen la animo?
“Jes; tamen, tuj kiam la korpo ĉesas vivi, la animo forlasas ĝin. Antaŭ la naskiĝo ankoraŭ ne estas definitiva kuniĝo de la animo kun la korpo; sed, post kiam tiu kuniĝo estas farita, la morto de la korpo disŝiras la ligilojn, kiuj ĝin tenas ĉe la animo, kaj ĉi tiu ĝin forlasas. La organa vivo povas vivigi senaniman korpon, sed la animo ne povas loĝi korpon sen organa vivo.”
— Kio estus nia korpo, se animo ne estus ligita al ĝi?
“Senintelekta amaso da karno, ĉio, kion vi volas, ke ĝi estu, sed neniel homo.”
137. Ĉu unu sola spirito povas samtempe enkarniĝi en du homojn?
“Ne; la spirito estas nedividebla, kaj tial li ne povas animi samtempe du homojn.”
(Vidu, en la “Libro de la Mediumoj”, la ĉapitron: Dukorpeco kaj transfiguriĝo).

StefKo (Mostrar perfil) 5 de diciembre de 2021 13:40:39

Kredi? Ne kredi? Decidu vi mem! (parto 12a)

LA MONDO DE LA SPIRITOJ (daŭrigo)
---------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

PRI LA SPIRITOJ (daŭrigo)

138. Kia ni juĝu la opinion de homoj, kiuj konsideras la animon kiel la princpon de la materia vivo?
“Tio estas demando pri vortoj; ni ne okupiĝas pri tio: komencu komprenante vin reciproke.”
139. Iuj spiritoj, kaj, antaŭ ili, iuj filozofoj, difinis la animon: fajrero eliĝinta el la granda Tuto; kial tia neakordo?
“Estas tie nenia neakordo; tio dependas de la senco de vortoj. Kial vi ne havas unu vorton por ĉiu ideo?”
140. Kion ni pensu pri la teorio asertanta, ke la animo estas disdividita je tiom da partoj, kiom da muskoloj, kaj ke tiel ĝi direktas ĉiun el la funkcioj de la korpo?
“Tio ankoraŭ dependas de la signifo, laŭ kiu oni prenas la vorton animo; se oni ĝin konsideras kiel la vivo-fluidaĵon, tiu teorio estas ekzakta; se kiel la enkarniĝintan spiriton, oni eraras. Ni diris, ke la spirito estas nedividebla; ĝi komunikas movon al la organoj pere de la meza fluidaĵo, tamen sen diseriĝo.”
— Malgraŭ tio, kelkaj spiritoj donis tiun difinon. ..
“La seninstruaj spiritoj povas preni la efikon por la kaŭzo.”
La animo agas pere de la organoj, kaj ĉi tiuj funkcias per la vivo-fluidaĵo, kiu sin dividas inter ili, pli abunde ĉe tiuj, kiuj estas la centroj de movoj. Sed tiu ĉi klarigo ne povas konveni al animo konsiderata kiel spirito, kiu loĝas la korpon dum la vivo kaj kiu forlasas la korpon ĉe la morto.

141. Ĉu estas io vera en la opinio, ke la animo estas ekstera kaj ĉirkaŭas la korpon?
“La animo ne estas entenata en la korpo, kiel birdo en kaĝo; ĝi disradias kaj sin manifestas ekstere, kiel lumo tra vitra globo, aŭ kiel sono ĉirkaŭ sona centro; nur laŭ ĉi tiu senco oni povas diri, ke la animo estas ekstera, sed, neniel, ia envolvaĵo de la korpo. La animo posedas du envolvaĵojn, el kiuj unu, subtila, malpeza, kiun vi nomas perispirito; la dua, maldelikata, materia, peza – la korpo. La animo estas la centro de ĉiuj ĉi envolvaĵoj, kiel ĝermo en la kerno; tion ni jam diris.”
142. Kion pensi pri tiu alia teorio, laŭ kiu la animo, ĉe la infano, iom post iom kompletiĝas en ĉiu fazo de la vivo?
“La spirito estas unu sola; ĝi estas elfarita tiel en la infano, kiel en la matura homo; kio elvolviĝas kaj iĝas kompleta, tio estas la organoj aŭ iloj de la manifestoj de la animo. Tio estas ankaŭ preni la efikon por la kaŭzo.”
143. Kial ĉiuj spiritoj ne same difinas la animon?
“Ne ĉiuj estas sufiĉe instruitaj pri ĉi tiu temo; kelkaj ankoraŭ tro malmulte progresis, ke ili komprenus abstraktajn aferojn; ili estas, kiel viaj infanoj; aliaj estas pseŭdo-kleruloj, pedante parolantaj por imponi al la simpluloj: io simila okazas inter la homoj. Krom tio, la kleraj spiritoj mem povas esprimi sian penson per vortoj, kiuj, kvankam diferencaj, havas esence egalan valoron, precipe tiam, kiam temas pri aferoj, kiujn via lingvo ne povas klare reprezenti; tiam, ili bezonas uzi figurojn kaj komparojn, kiujn vi eble prenas erare por la realo.”
144. Kion ni komprenu kiel animon de la mondo?
“La universan principon de la vivo kaj de la intelekto, kie naskiĝas la individuecoj. Sed la homoj, kiuj uzas tiujn vortojn, ofte ne sin mem komprenas. La vorto animo estas tiel elasta, ke ĉiu povas ĝin interpreti laŭ sia bontrovo. Oni jam iafoje kredis la Teron animhava; ni devas per tio kompreni la aron de la sindonaj spiritoj, kiuj gvidas viajn agojn sur la bona vojo, kiam vi ilin obeas, kaj kiuj estas kvazaŭ vicestroj de Dio ĉe via planedo.”
145. Multaj antikvaj kaj modernaj filozofoj longan tempon diskutadis pri la psikologia scienco: kial ili ne atingis la veron?
“Tiuj homoj estis la pioniroj de la eterna spiritisma doktrino; ili preparadis la vojojn. Ili estis homoj, kaj povis erari, ĉar ili prenis siajn proprajn ideojn por la lumo; sed iliaj eraroj mem utilas por elstarigi la veron, ĉar tiuj eraroj elmontras la por kaj la kontraŭ; cetere, inter tiuj eraroj troviĝas grandaj veraĵoj, kiujn vi komprenos per kompara studado.”
146. Ĉu la animo okupas ian difinitan, limigitan lokon en la korpo?
“Ne; tamen, ĝi estas precipe en la kapo de 1’ grandaj genioj, en tiu de ĉiuj, kiuj intense pensadas; kaj en la koro de tiuj, kiuj forte sentas kaj kies agoj celas al la homaro.”
— Kion ni pensu pri la opinio de personoj, kiuj lokas la animon en ian vivo-centron?
“Tio signifas, ke la spirito loĝas precipe en tiu parto de via organismo, ĉar al tiu parto venas ĉiaj sentoj. La personoj, kiuj lokas ĝin en la punkton de ili rigardatan kiel centron de la vivoforto, konfuzas ĝin kun la vivo-fluidaĵo aŭ vivo-principo. Oni tamen povas diri, ke la sidejo de la animo troviĝas precipe en la organoj servantaj por la intelektaj kaj moralaj manifestoj.”
MATERIALISMO

147. Kial la anatomiistoj, la fiziologiistoj kaj, ĝenerale, la homoj, kiuj enprofundiĝas en la naturajn sciencojn, sin preskaŭ ĉiam lasas treni en materialismon ?
“Fiziologiisto pri ĉio konkludas el tio, kion li vidas. Fiereco de la homoj, kiuj vante kredas ĉion scii kaj kiuj ne konsentas, ke io ajn kuŝas for de ilia komprenpovo! Ilia scio igas ilin tromemfidaj; ili pensas, ke la naturo havas neniajn sekretojn por ili.”
148. Ĉu ne estas ja bedaŭrinde, ke materialismo estas konsekvenco de studoj, kiuj, kontraŭe, devus montri al la homo la superecon de la Intelekto reganta la mondon? Ĉu oni de tio konkludu, ke tiuj studoj estas danĝeraj?
“Ne estas ekzakte, ke materialismo estas kon sekvenco de tiuj studoj: tia falsa konkludo estas tirata de la homo, ĉar tiu ĉi povas misuzi ĉion, eĉ la plej bonajn aferojn. Krom tio, la nenio teruras ilin pli, ol kiel ili deziras kredigi; tiaj fortaj spiritoj estas pli fanfaronaj ol kuraĝaj. Multaj estas materi
alistoj, ĉar ili trovas nenion, kio povas plenigi la abismon malfermitan antaŭ iliaj okuloj; proponu al ili ankron por sinsavo, kaj vi vidos ilin al ĝi plej avide alkroĉiĝi.”

StefKo (Mostrar perfil) 5 de diciembre de 2021 14:12:16

Kredi? Ne kredi? Decidu vi mem! (parto 13a)

LA MONDO DE LA SPIRITOJ (daŭrigo)
--------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

PRI LA SPIRITOJ (daŭrigo)

138. Kia ni juĝu la opinion de homoj, kiuj konsideras la animon kiel la princpon de la materia vivo?
“Tio estas demando pri vortoj; ni ne okupiĝas pri tio: komencu komprenante vin reciproke.”
139. Iuj spiritoj, kaj, antaŭ ili, iuj filozofoj, difinis la animon: fajrero eliĝinta el la granda Tuto; kial tia neakordo?
“Estas tie nenia neakordo; tio dependas de la senco de vortoj. Kial vi ne havas unu vorton por ĉiu ideo?”
140. Kion ni pensu pri la teorio asertanta, ke la animo estas disdividita je tiom da partoj, kiom da muskoloj, kaj ke tiel ĝi direktas ĉiun el la funkcioj de la korpo?
“Tio ankoraŭ dependas de la signifo, laŭ kiu oni prenas la vorton animo; se oni ĝin konsideras kiel la vivo-fluidaĵon, tiu teorio estas ekzakta; se kiel la enkarniĝintan spiriton, oni eraras. Ni diris, ke la spirito estas nedividebla; ĝi komunikas movon al la organoj pere de la meza fluidaĵo, tamen sen diseriĝo.”
— Malgraŭ tio, kelkaj spiritoj donis tiun difinon. ..
“La seninstruaj spiritoj povas preni la efikon por la kaŭzo.”
La animo agas pere de la organoj, kaj ĉi tiuj funkcias per la vivo-fluidaĵo, kiu sin dividas inter ili, pli abunde ĉe tiuj, kiuj estas la centroj de movoj. Sed tiu ĉi klarigo ne povas konveni al animo konsiderata kiel spirito, kiu loĝas la korpon dum la vivo kaj kiu forlasas la korpon ĉe la morto.

141. Ĉu estas io vera en la opinio, ke la animo estas ekstera kaj ĉirkaŭas la korpon?
“La animo ne estas entenata en la korpo, kiel birdo en kaĝo; ĝi disradias kaj sin manifestas ekstere, kiel lumo tra vitra globo, aŭ kiel sono ĉirkaŭ sona centro; nur laŭ ĉi tiu senco oni povas diri, ke la animo estas ekstera, sed, neniel, ia envolvaĵo de la korpo. La animo posedas du envolvaĵojn, el kiuj unu, subtila, malpeza, kiun vi nomas perispirito; la dua, maldelikata, materia, peza – la korpo. La animo estas la centro de ĉiuj ĉi envolvaĵoj, kiel ĝermo en la kerno; tion ni jam diris.”
142. Kion pensi pri tiu alia teorio, laŭ kiu la animo, ĉe la infano, iom post iom kompletiĝas en ĉiu fazo de la vivo?
“La spirito estas unu sola; ĝi estas elfarita tiel en la infano, kiel en la matura homo; kio elvolviĝas kaj iĝas kompleta, tio estas la organoj aŭ iloj de la manifestoj de la animo. Tio estas ankaŭ preni la efikon por la kaŭzo.”
143. Kial ĉiuj spiritoj ne same difinas la animon?
“Ne ĉiuj estas sufiĉe instruitaj pri ĉi tiu temo; kelkaj ankoraŭ tro malmulte progresis, ke ili komprenus abstraktajn aferojn; ili estas, kiel viaj infanoj; aliaj estas pseŭdo-kleruloj, pedante parolantaj por imponi al la simpluloj: io simila okazas inter la homoj. Krom tio, la kleraj spiritoj mem povas esprimi sian penson per vortoj, kiuj, kvankam diferencaj, havas esence egalan valoron, precipe tiam, kiam temas pri aferoj, kiujn via lingvo ne povas klare reprezenti; tiam, ili bezonas uzi figurojn kaj komparojn, kiujn vi eble prenas erare por la realo.”
144. Kion ni komprenu kiel animon de la mondo?
“La universan principon de la vivo kaj de la intelekto, kie naskiĝas la individuecoj. Sed la homoj, kiuj uzas tiujn vortojn, ofte ne sin mem komprenas. La vorto animo estas tiel elasta, ke ĉiu povas ĝin interpreti laŭ sia bontrovo. Oni jam iafoje kredis la Teron animhava; ni devas per tio kompreni la aron de la sindonaj spiritoj, kiuj gvidas viajn agojn sur la bona vojo, kiam vi ilin obeas, kaj kiuj estas kvazaŭ vicestroj de Dio ĉe via planedo.”
145. Multaj antikvaj kaj modernaj filozofoj longan tempon diskutadis pri la psikologia scienco: kial ili ne atingis la veron?
“Tiuj homoj estis la pioniroj de la eterna spiritisma doktrino; ili preparadis la vojojn. Ili estis homoj, kaj povis erari, ĉar ili prenis siajn proprajn ideojn por la lumo; sed iliaj eraroj mem utilas por elstarigi la veron, ĉar tiuj eraroj elmontras la por kaj la kontraŭ; cetere, inter tiuj eraroj troviĝas grandaj veraĵoj, kiujn vi komprenos per kompara studado.”
146. Ĉu la animo okupas ian difinitan, limigitan lokon en la korpo?
“Ne; tamen, ĝi estas precipe en la kapo de l' grandaj genioj, en tiu de ĉiuj, kiuj intense pensadas; kaj en la koro de tiuj, kiuj forte sentas kaj kies agoj celas al la homaro.”
— Kion ni pensu pri la opinio de personoj, kiuj lokas la animon en ian vivo-centron?
“Tio signifas, ke la spirito loĝas precipe en tiu parto de via organismo, ĉar al tiu parto venas ĉiaj sentoj. La personoj, kiuj lokas ĝin en la punkton de ili rigardatan kiel centron de la vivoforto, konfuzas ĝin kun la vivo-fluidaĵo aŭ vivo-principo. Oni tamen povas diri, ke la sidejo de la animo troviĝas precipe en la organoj servantaj por la intelektaj kaj moralaj manifestoj.”
MATERIALISMO

147. Kial la anatomiistoj, la fiziologiistoj kaj, ĝenerale, la homoj, kiuj enprofundiĝas en la naturajn sciencojn, sin preskaŭ ĉiam lasas treni en materialismon ?
“Fiziologiisto pri ĉio konkludas el tio, kion li vidas. Fiereco de la homoj, kiuj vante kredas ĉion scii kaj kiuj ne konsentas, ke io ajn kuŝas for de ilia komprenpovo! Ilia scio igas ilin tromemfidaj; ili pensas, ke la naturo havas neniajn sekretojn por ili.”
148. Ĉu ne estas ja bedaŭrinde, ke materialis mo estas konsekvenco de studoj, kiuj, kontraŭe, devus montri al la homo la superecon de la Intelekto reganta la mondon? Ĉu oni de tio konkludu, ke tiuj studoj estas danĝeraj?
“Ne estas ekzakte, ke materialismo estas kon sekvenco de tiuj studoj: tia falsa konkludo estas tirata de la homo, ĉar tiu ĉi povas misuzi ĉion, eĉ la plej bonajn aferojn. Krom tio, la nenio teruras ilin pli, ol kiel ili deziras kredigi; tiaj fortaj spiritoj estas pli fanfaronaj ol kuraĝaj. Multaj estas materialistoj, ĉar ili trovas nenion, kio povas plenigi la abismon malfermitan antaŭ iliaj okuloj; proponu al ili ankron por sinsavo, kaj vi vidos ilin al ĝi plej avide alkroĉiĝi.”

StefKo (Mostrar perfil) 8 de diciembre de 2021 10:14:13

Kredi? Ne kredi? Decidu vi mem! (parto 14a)

LA MONDO DE LA SPIRITOJ (daŭrigo)
-----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
ĈAPITRO III

REVENO EL LA ENKORPA VIVO AL LA SPIRITA VIVO

La animo post la morto; ĝia individueco. La eterna vivo

149. Kio fariĝas la animo ĉe la momento de la morto?
“Ĝi fariĝas denove spirito, tio estas, ĝi revenas al la mondo de la spiritoj, kiun ĝi iam provizore lasis.”
150. Ĉu la animo konservas sian individuecon post la morto?
“Jes, ĝi neniam perdas sian individuecon. Kio do ĝi estus, se ĝi ne konservus tiun proprecon?”
— Kiel la animo pruvas sian individuecon, se ĝi jam ne havas sian materian korpon?
“La animo konservas ankoraŭ fluidaĵon, ĝian propraĵon, kiun ĝi prenas el la atmosfero de sia planedo kaj kiu donas al ĝi la aspekton de ĝia lasta enkarniĝo, nome la perispiriton.”
— Ĉu la animo kunportas nenion el ĉi tiu mondo?
“Nenion pli ol la memoron kaj la deziron transiri en pli bonan mondon. Tiu memoro estas plena de dolĉeco aŭ de amareco, laŭ tio, kiel la animo uzis sian vivon; ju pli pura ĝi estas, des pli bone ĝi komprenas la vantecon de tio, kion ĝi lasis sur la Tero.”
151. Kion ni pensu pri la opinio, laŭ kiu la animo, post la morto, revenas al la universa tuto?
“Ĉu la aro de la spiritoj ne formas unu tuton? Ĉu tio ne estas kompleta mondo? Kiam vi troviĝas en kunsidantaro, vi estas parto de tiu kolekto kaj, tamen, vi ĉiam konservas vian individuecon.”
152. Kian pruvon ni povas ricevi pri la individueco de la animo post la morto?
“Ĉu vi ne havas tiun pruvon per la komunikaĵoj, kiujn vi ricevas? Se vi ne estas blindaj, vi vidos; se vi ne estas surdaj, vi aŭdos, ĉar tre ofte parolas al vi iu voĉo, kiu malkaŝas la ĉeeston de iu estulo ĉe vi.”
La homoj, kiuj pensas, ke ĉe la morto la animo revenas al la universa tuto, eraras, se, tiel dirante, ili opinias, ke, simila je akvoguto falanta en oceanon, la animo perdas sian individuecon; tamen, ilia opinio estas ĝusta, se ili konsideras la universan tuton kiel la aron de la senkorpaj estuloj, ĉar unu el la elementoj de tiu aro estas ĉiu animo aŭ spirito. Se la animoj estus kunmiksitaj en la maso, ili havus do la kvalitojn de la tuto, kaj nenio ilin distingus unujn de la aliaj; ili ne havus intelekton nek kvalitojn proprajn; tamen, ni vidas, kontraŭe, ke ĉe ĉiuj siaj komunikaĵoj ili elmontras konscion pri sia memo kaj apartan volon. La nekalkulebla diverseco, kiun ili prezentas el ĉiuj vidpunktoj, estas ja la logika sekvo de iliaj individuecoj. Se post la morto ekzistus la tiel nomata granda Tuto, kiu ensorbus en si la individuojn, tiu Tuto estus do unuforma, kaj la komunikaĵoj, kiujn ni ricevus el la nevidebla mondo, estus sekve identaj. Sed, ĉar sin manifestas al ni estuloj bonaj kaj malbonaj, kleraj kaj neinstruitaj, feliĉaj kaj malfeliĉaj; kun ĉiaj karakteroj, tio estas, gajaj kaj malgajaj, frivolaj kaj seriozaj, k. a.; tial, estas evidente, ke ili estas malsamaj estuloj.
La individueco ankoraŭ plievidentiĝas tiam, kiam tiuj estuloj pruvas siajn identecojn per nepridiskuteblaj signoj, per konfirmeblaj personaj detaloj rilataj al ilia surtera vivo; tiu identeco ne povas esti pridubata, kiam ili aperas al ni videble. La individueco de la animo estis al ni instruata teorie, kiel sankta dogmo; Spiritismo ĝin igas memevidenta kaj, se tiel diri, materia.

153. Laŭ kiu senco devas esti komprenata la eterna vivo?
“La eterna vivo estas tiu de la spirito; tiu de la korpo estas nedaŭra kaj pasema. Kiam la korpo mortas, la animo revenas en la eternan vivon.”
— Ĉu ne estus pli ĝuste nomi eterna vivo la vivon de la puraj spiritoj, de tiuj, kiuj, atinginte la perfektecon, jam ne devas elporti provojn?
“Tiu estas, prefere, la eterna feliĉo; sed tio estas nura demando pri vortoj; nomu la aferojn tiel, kiel vi volos, kondiĉe, ke vi interkompreniĝu.”
Disiĝo de la animo je (Kial je kaj ne de? Tiel estas en la originalo - Stefko) la korpo

154. Ĉu la disiĝo de la animo je la korpo estas dolora?
“Ne; ofte la korpo suferas pli multe dum la vivo ol ĉe la momento de la morto; la animo neniel partoprenas en tio. La suferoj, kiujn oni iafoje elportas ĉe la momento de la morto, estas ĝuado por la spirito, kiu vidas tiel veni la finon de sia ekzilo.”
Ĉe la natura morto, kiu okazas sekve de elĉerpiĝo de la organoĵ, kaŭzata de maljuneco, la homo preterkonscie forlasas la vivon; li estas kvazaŭ lampo estingiĝanta pro manko de oleo.

StefKo (Mostrar perfil) 11 de diciembre de 2021 17:32:10

Kredi? Ne kredi? Decidu vi mem! (parto 15a)

LA MONDO DE LA SPIRITOJ (daŭrigo)
------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

155. Kiel fariĝas la disiĝo de la animo je la korpo?
“Kiam rompiĝis la ligiloj ĝin tenantaj ĉe la korpo, la animo forliberiĝas.”
— Ĉu la disiĝo okazas subite? Ĉu estas ia klare difinita limo inter vivo kaj morto?
“Ne; la animo malligiĝas iom post iom kaj ne liberiĝas kvazaŭ enkaĝigita birdo subite redonita al libereco. Tiuj du statoj tuŝas unu alian kaj konfuziĝas; tiel, la spirito iom post iom malimplikiĝas el siaj ligiloj; ĉi tiuj malstreĉiĝas, ne, ĝustedire, ŝiriĝas.”
Dum la vivo, la spirito estas ligita al la korpo per sia duonmateria envolvaĵo – la perispirito; la morto estas detruo nur de la korpo, kaj ne de tiu dua envolvaĵo, kiu disiĝas je la korpo, kiam tie ĉesas la organa vivo. La observado pruvas, ke, ĉe la momento de morto, la liberiĝo de la perispirito ne estas tuj kompleta; ĝi okazas laŭgrade kaj pli aŭ malpli rapide, laŭ la individuo; ĉe kelkaj tiu liberiĝo estas tre rapida, kaj oni povas diri, ke la momento de la morto estas ankaŭ tiu de la liberiĝo, kun intertempo de kelkaj horoj; ĉe aliaj, precipe ĉe tiuj, kies vivo estis tre materieca kaj voluptama, tiu ellaso estas tre malrapida kaj daŭras iafoje tagojn, semajnojn kaj eĉ monatojn; tio tamen ne signifas, ke en la korpo ankoraŭ restas ia vivo-forto, aŭ ke reveno al la vivo estas ebla, sed nuran inklinon reciprokan inter la korpo kaj la spirito; tiu inklino estas ĉiam proporcia kun la graveco, kiun, dum la vivo, la spirito alligis al la materio. Estas, en efektiveco, logike kompreni, ke, ju pli la spirito identiĝas al la materio, des pli malfacile li ĝin forlasas; kaj ke la intelekta kaj morala aktiveco, la nobleco de la pensoj, estigas ian komencon de liberiĝo eĉ dum la vivo de l’ korpo; kiam la morto alvenas, tiam la liberigo okazas preskaŭ tuj. Jen la rezultato de studoj faritaj en ĉiuj momentoj de morto, iam observitaj.
Tiuj observoj ankoraŭ pruvas, ke la ligiteco, en iuj individuoj, inter animo kaj korpo, estas iafoje tre peniga, ĉar la spirito povas eksenti timegon al malkomponigo. Ĉi tiu okazo estas escepta kaj propra al iuj manieroj vivi kaj al iuj manieroj morti; ĝi sin prezentas ĉe kelkaĵ memmortigintoj.

156. Ĉu la definitiva disiĝo de la animo je la korpo povas efektiviĝi antaŭ ia kompleta ĉeso de ta organa vivo?
“Ĉe la agonio, la animo kelkafoje jam lasis la korpon; al ĉi tiu restas nur la organa vivo, La homo jam ne konscias pri si kaj, tamen, ankoraŭ restas al li vivbloveto. La korpo estas maŝino, kiun la koro funkciigas; ĝi ekzistas dum la koro cirkuligas la sangon en la vejnoj, kaj por tio ĝi ne bezonas animon.”
157. Ĉu, en la momento de la morto, la animo havas ian aspiron aŭ ekstazon, kiu igas ĝin duonvidi la mondon, kien ĝi estas transironta?
“Ofte la animo sentas, ke kvazaŭ ŝiriĝas la ligiloj ĝin tenantaj ĉe la korpo: ĝi tiam kiel eble klopodas por ilin tute ŝiri. Jam parte liberigite el la materio, ĝi vidas la estontecon etendiĝantan antaŭ ĝi kaj anticipe ĝuas la staton de spirito.”
158. Ĉu la ekzemplo pri la raŭpo, kiu unue treniĝas sur la tero, poste sin enfermas en la krizalidon en stato de ŝajna morto, post kiu ĝi renaskiĝas por brila ekzistado, povas havigi al ni ian ideon pri la surtera vivo, la tombo kaj, fine, nia nova ekzistado ?
“En malgrandaj mezuroj. La figuro estas bona; tamen, ne konvenus preni ĝin laŭlitere, kiel vi tiom ofte faras.”
159. Kian impreson ricevas la animo ĉe la momento, kiam ĝi konstatas, ke ĝi estas jam en la mondo de la spiritoj?
“Tio dependas; se vi praktikis malbonon kun deziro ĝin fari, vi tuj, ĉe la unua momento, forte hontas pro tio. Por justulo, estas malsame: lia animo sentas sin kvazaŭ senigita de granda pezo, ĉar ĝi timas neniun rigardon, kiu ĝin ekzamenus.”
160. Ĉu la spirito tuj ektrovas la personojn, kiujn li konadis sur la Tero, kaj kiuj mortis pli frue?
“Jes, laŭ la estimo reciproka; ofte ili venas lin akcepti ĉe lia eniro en la mondon de la spiritoj, kaj lin helpas demeti la materiajn vindojn; li ankaŭ renkontas denove multajn konatojn, kiujn li jam de longe ne vidis dum sia restado sur la Tero; li vidas tiujn, kiuj erarvagadas, kaj iras vizite al la fratoj ankoraŭ enkarniĝintaj.”
----------------------------------------
PS. Ĉu iu legas ĉi tiun tekston? Mi ne volus enskribi ĝin vane.

StefKo (Mostrar perfil) 13 de diciembre de 2021 10:21:20

Kredi? Ne kredi? Decidu vi mem! (parto 16a)

LA MONDO DE LA SPIRITOJ (daŭrigo)
--------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

161. Ĉe la perforta kaj akcidenta morto, tiam, kiam la organoj ankoraŭ ne estas malfortiĝintaj pro la aĝo aŭ pro malsanoj, ĉu la disiĝo de la animo kaj la ĉeso de la vivo estas samtempaj?
“Ordinare tiel estas; sed, ĉe ĉiuj okazoj, la tempo inter la du okazoj estas tre mallonga.”
162. Ĉu post senkapigo, ekzemple, la homo konservas, dum kelkaj momentoj, la konscion pri si?
“Ofte li ĝin konservas kelkajn minutojn, ĝis la organa vivo tute estingiĝos. Sed ankaŭ, aliajn fojojn, lia maltrankvileco pri la morto igas lin perdi sian konscion antaŭ la momento de la ekzekuto.”
Temas ĉi tie pri la konscio, kiun la kondamnito povas havi pri si mem kiel homo kaj pere de siaj organoj, ne kiel spirito. Se li ne perdis la konscion antaŭ la ekzekuto, li tamen povas ĝin konservi dum malmultaj momentoj, kiuj nepre forpasas, kiam ĉesas la organa vivo de la cerbo; sed tio ne signifas, ke la perispirito estas tute liberigita el la korpo; kontraŭe, Ĉe ĉiuj okazoj de perforta morto, tio estas, kiam la morto ne estas sekvo de la iompostioma estingiĝo de la vivofortoj, la ligiloj kunigantaj la korpon kun la perispirito estas pli persistaj, kaj malpli rapida la kompleta liberiĝo.

Spirita konsterniteco

163. Ĉu la animo, forlasinte la korpon, havas tujan konscion pri si mem?
“Tujan konscion ne ĝuste; ĝi kelkan tempon restas en konsterniteco.”
164. Ĉu ĉiuj spiritoj sentas, samgrade kaj dum la sama tempo, la konsternitecon, kiu sekvas la disiĝon de la animo je la korpo?
“Ne; tio dependas de ilia ordo en la hierarkio. La spirito, kiu estas jam purigita, preskaŭ tuj konstatas sian staton, ĉar li jam liberiĝis el la jugo de 1’ materio dum sia vivo; kontraste kun tio, voluptama homo, kies konscienco ne estas pura, konservas dum multe pli da tempo la impreson pri la materio.” 165. Ĉu la konado de Spiritismo iel influas la pli aŭ malpli longan daŭradon de la konsterniteco? “Spiritismo ĝin forte influas, ĉar la spirito jam antaŭe komprenis sian situacion; sed la praktikado de bono kaj la bona konscienco tion multe pli forte influas.”
Ĉe la momento de la morto, ĉio estas komence konfuzo: la animo bezonas iom da tempo por sin orienti; ĝi estas kvazaŭ perpleksa, en la stato de iu homo, kiu vekiĝus de profunda dormado kaj penus al si klarigi sian situacion.
La klareco de la ideoj kaj la memoro pri la pasinteco revenas al ĝi laŭ tio, kiel malpliiĝas la influo de la materio, kiun ĝi ĵus forlasis, kaj kiel disbloviĝas la kvazaŭa nebulo malklariganta ĝiajn pensojn.
La periodo da konsterniteco, sekvanta la morton, estas tre varia: ĝi povas daŭri kelkajn horojn, monatojn, eĉ mult ajn ĵarojn. La spiritoj, por kiuj ĝi estas malplej longa, estas tiuj, jam en vivo ŝin identigintaj kun sia estonta stato, Ĉar ili tuj komprenas sian situacion.
Tiu konsterniteco prezentas apartajn cirkonstancojn, laŭ la karaktero de la individuoj kaj, precipe, laŭ la speco de morto.
Ĉe la perfortaj mortoj, per memmortigo, ekzekuto, akci dento, apopleksio, vundoj k.a., la spirito estas surprizita, forte ekmiras, kaj ne kredas la morton; tiun iluzion li tenas persiste; kvankam li vidas la korpon kaj scias, ke ĝi estas lia, li ne komprenas, kial li estas for de ĝi; li serĉas siajn karulojn, parolas al ili kaj ne komprenas, kial ili ne atentas lin. Tiu iluzio daŭras ĝis la kompleta disiĝo de la perispirito. Nur tiam, la spirito rekonas sin mem kaj ekscias, ke li jam ne apartenas al la rondo de 1’ surteraj vivantoj. Tiu feno meno estas facile klarigebla. Surprize trafite de la morto, la spirito estas konfuzita pro la abrupta ŝanĝo okazinta en li; por li, morto estas ankoraŭ sinonimo de eldetruo, de nuligo, kaj, ĉar li pensas, vidas kaj aŭdas, tial li kredas, ke li ne estas mortinta. Pligrandigas lian iluzion tio, ke li vidas sin kun ia korpo, kiu, laŭ la formo, estas simila al la antaŭa, sed kies eterecan strukturon li ankoraŭ ne havis tempon por studi; li opinias tiun korpon solida kaj kompakta, kiel la unua; kaj, kiam oni atentigas lin al tio, li miras, ke li ne povas sin palpi. Tiu fenomeno estas analoga al tiu, kiu oka zas kun la nespertaj somnambuloj, kiuj ne kredas, ke ili estas dormantaj. Por tiuj, la dormado estas sinonimo de funkcio-halto de la kapabloj; nu, ĉar ili vidas kaj pensas libere, tial ili kredas, ke ili ne dormas. Iuj spiritoj prezentas ĉi tiun aspekton, eĉ tiam, kiam la morto ne venis abrupte; sed tiu aparta okazo estas pli ofta ĉe tiuj, kiuj, kvankam malsanaj, ankoraŭ ne pensis je morto. Oni tiam vidas la kuriozan spektaklon, ke iu spirito ĉeestas siajn proprajn funebrajn ceremoniojn, kiel se tiuj ĉi koncernus alian personon, kaj pri tio li parolas kvazaŭ pri afero, kiu lin ne tuŝas, ĝis la momento, kiam li komprenas la veron.
La konsterniteco, sekvanta la morton, estas neniel peniga por virta homo: por ĉi tiu ĝi estas trankvila kaj tute simila al la impreso post normala vekiĝo. Sed por tiu, kies kon scienco ne estas pura, la konsterniteco estas plena de angoro kaj maltrankvileco, kiuj pliiĝas iaŭmezure kiel li sin rekonas.
Ĉe la okazoj de kolektiva morto, estas observate, ke ne ĉiuj, samtempe mortintaj, ĉiam tuj vidas unuj la aliajn. En sia konsterniteco, ĉiu iras iun direkton kaj atentas nur tiujn, kiuj aparte interesas al li.

nukapop92 (Mostrar perfil) 14 de diciembre de 2021 11:16:19

Some common synonyms of ponder are meditate, muse, and ruminate. While all these words mean "to consider or examine attentively or deliberately," ponder implies a careful weighing of a problem or, often, prolonged inconclusive thinking about a matter

StefKo (Mostrar perfil) 15 de diciembre de 2021 11:07:06

Kredi? Ne kredi? Decidu vi mem! (parto 16a)

Tiu ĉi fragmento de la “Libro…” certe interesos tiujn kiuj asertas ke ekzistas (aŭ ne ekzistas) ekstertera vivo.

LA MONDO DE LA SPIRITOJ (daŭrigo)
------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

ĈAPITRO IV

PLURECO DE LA EKZISTADOJ

(…)
Enkarniĝo en la diversaj mondoj

172. Ĉu ĉiuj niaj enkorpaj ekzistadoj okazas sur la Tero?
“Ne ĉiuj; ili okazas en diversaj mondoj; tiu sur la Tero ne estas la unua nek la lasta; ĝi estas unu el la plej materiecaj kaj malproksimaj de la perfekteco.”
173. Ĉu la animo, en ĉiu nova enkorpa ekzistado, pasas de unu al alia mondo, aŭ ĉu ĝi povas havi plurajn ekzistadojn sur la sama globo?
“Gi povas revivi plurajn fojojn sur la sama globo, se ĝi ne estos sufiĉe antaŭeniĝinta por transpasi al iu supera globo.”
— Ĉu ni do povas reaperadi plurajn fojojn sur la Tero?
“Certe.”
— Ĉu ni povas reveni al la Tero post vivoj en aliaj mondoj?
“Sendube; vi eble jam vivis en aliaj mondoj, kiel ankaŭ sur la Tero.”
174. Ĉu revivi sur la Tero estas io necesa?
“Ne; sed, se vi ne progresos, vi povos iri en alian mondon ne pli bonan aŭ eĉ pli malbonan.”
175. Ĉu oni iel profitas el sia reveno sur la Teron?
“Oni ricevas nenian apartan profiton, escepte se oni venas por iu misio, per kiu oni progresas tie, kiel en alia ajn mondo.”
— Ĉu oni ne estus pli feliĉa restante spirito?
“Ne, tute ne; oni restus sur la sama ŝtupo, kaj ĉiuj deziras paŝi al Dio.”
176. Ĉu, post sia enkarniĝo en aliaj mondoj, la spiritoj povas enkarniĝi sur la Tero, kvankam ili ĉi tie neniam vivis antaŭe?
“Jes, tiel sur la Tero, kiel en aliaj mondoj. Ĉiujmondoj estas solidaraj: kio ne fariĝas en unu, tio fariĝas en alia.”
— Ĉu do estas homoj, la unuan fojon vivantaj sur la Tero?
“Estas multaj kaj diversgradaj.”
— Ĉu ni povus, per ia signo, scii, kiam iu spirito aperas sian unuan fojon sur la Tero?
“Tio estus neniel utila.”
177. Ĉu, por atingi la perfektecon kaj la superegan feliĉecon, kiu estas la celo de ĉiuj homoj, la spirito devas trapasi la vicon de ĉiuj mondoj de la universo?
“Ne, ĉar multaj mondoj troviĝas sur la sama progreso-nivelo, kaj do la spirito tie nenion lernus.”
— Kiel do oni klarigu la plurecon de ekzistadoj sur la sama globo?
'Ĉiufoje, kiam li estas tie, la spirito povas troviĝi en tre diferencaj situacioj, kiuj estos por li pliaj okazoj por lia plua spertiĝo.”
178. Ĉu la spiritoj povas vivi korpe en mondoj malsuperaj ol tiuj, kie ili jam vivis?
“Jes, tiam, kiam ili tien iras por iu progresomisio; ĉi-okaze, ili plezure ricevas la suferojn de tiu ekzistado, ĉar tiuj suferoj havigas al ili rimedon por ilia evoluado.”
— Ĉu tio ne povas okazi kiel puno? Ĉu ne okazas, ke ribelemaj spiritoj estas sendataj de Dio en malsuperajn mondojn?
“La spiritoj povas resti sur la sama nivelo, sed ili neniam returne paŝas; ilia puno estas, ke ili ne antaŭeniras kaj devas rekomenci la misuzitajn ekzistadojn en medio konvena al ilia naturo.”
— Kiuj estas tiuj, devantaj rekomenci saman ekzistadon?
“Tiuj, kiuj ne plenumis sian mision aŭ ne triumfis super siaj provoj.”
179. Ĉu ĉiuj estuloj, loĝantaj ĉiun el la mondoj, havas saman gradon da perfekteco?
“Ne; okazas tiel, kiel sur la Tero; unuj estas pli, aliaj malpli progresintaj.”
180. Ĉu, pasante de unu al alia mondo, la spirito konservas ia intelekton, kiun li posedis?
“Sendube; intelekto ne pereas, sed la spirito ne ĉiam disponas je samaj rimedoj por ĝin manifesti: tio dependas de lia supereco kaj de la korpo, kiun li ekprenos.” (Vidu Influo de ia organismo).
181. Ĉu la estuloj, loĝantaj la plurajn mondojn, havas korpojn similajn al la niaj?
“Sendube ili havas korpojn, ĉar estas nepre necese, ke la spirito estu vestita per ia materio por agi sur la materion, sed tia envolvaĵo estas pli aŭ malpli kruda, laŭ la pureco-grado atingita; tie estas la diferenco inter la mondoj, kiujn ni devas sinsekve loĝi: estas multe da loĝejoj en la domo de nia Patro, kaj, sekve, multe da ŝtupoj en la hierarkio de 1’ perfektiĝo. Kelkaj scias tion, kaj pri tio konscias sur la Tero; same al aliaj tute ne okazas.”
182. Ĉu ni povas ekzakte koni la fizikan kaj moralan staton de aliaj mondoj?
“Ni, spiritoj, povas respondi nur laŭ la ŝtupo, kie vi troviĝas; tio estas, ne konvenas, ke tiajn aferojn ni malkaŝu al ĉiuj, ĉar ne ĉiuj estas kapablaj ilin kompreni kaj tiu malkaŝo mŭltajn konfuzus.”

Volver arriba