Kwa maudhui

Estas vortoj kiuj pensigas...

ya StefKo, 24 Septemba 2019

Ujumbe: 97

Lugha: Esperanto

IgorSokoloff (Wasifu wa mtumiaji) 15 Desemba 2021 12:16:16 alasiri

La vortoj el subaŭskultita interparolo de pola eks-ministro Radosław Sikorski:
„Polsko-amerykański sojusz to jest nic niewart. Jest wręcz szkodliwy, bo stwarza Polsce fałszywe poczucie bezpieczeństwa (...). Bullshit kompletny. Skonfliktujemy się z Niemcami, z Rosją, i będziemy uważali, że wszystko jest super, bo zrobiliśmy laskę Amerykanom. Frajerzy. Kompletni frajerzy. Problem w Polsce jest taki, że mamy bardzo płytką dumę i niską samoocenę. Taka murzyńskość...

StefKo (Wasifu wa mtumiaji) 15 Desemba 2021 1:51:45 alasiri

IgorSokoloff:La vortoj el subaŭskultita interparolo de pola eks-ministro Radosław Sikorski:
„Polsko-amerykański sojusz to jest nic niewart. Jest wręcz szkodliwy, bo stwarza Polsce fałszywe poczucie bezpieczeństwa (...). Bullshit kompletny. Skonfliktujemy się z Niemcami, z Rosją, i będziemy uważali, że wszystko jest super, bo zrobiliśmy laskę Amerykanom. Frajerzy. Kompletni frajerzy. Problem w Polsce jest taki, że mamy bardzo płytką dumę i niską samoocenę. Taka murzyńskość...
Mi konas tiujn ĉi vortojn. Nune regantaj politikistoj ekiris eĉ pli pluen ol tiamaj.

StefKo (Wasifu wa mtumiaji) 17 Desemba 2021 10:29:05 asubuhi

Kredi? Ne kredi? Decidu vi mem! (parto 17a)

Katolikaj respondoj (1)
--------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
Ĉu spiritoj ekzistas? Katolika respondo

Ĉu spiritoj ekzistas? Se jes, kiel katolikoj pensu pri ili? Katolika kontraŭabortisto d-ro Peter Kreeft, profesoro pri filozofio ĉe la Universitato de Boston, certe respondas "jes" al la unua demando kaj bonege klarigas la duan demandon.

"Eĉ sen nia invito, mortintoj foje montriĝas al vivantaj," argumentas d-ro Kreeft. "Estas abundo da pruvoj por la agado de 'spiritoj' en ĉiuj kulturoj”. La plej grava afero, kiun katolikoj devus scii pri ili, estas ke ili ne provu konekti kaj komuniki kun ili. Ĉiu partopreno en okulta aŭ spiritisma rito estas peka. "Ni perdas grundon sub niaj piedoj", klarigas d-ro Kreeft, aldonante, ke ekzistas "danĝero esti trompitaj de malbonaj spiritoj". Tial, en kontakto kun spirita realo, ni devu teni sin je la Dio, je Lia revelacio kaj je la Eklezio.

Sed kiel la ekzisto de la spiritoj kongruas kun nia kredo? D-ro Kreeft parolas pri tri specoj de la spiritoj, kaj ĉiu el ili apartenas al unu el la lokoj, kien ni iras post la morto:

La spiritoj el la infero

"Ili estas malicaj kaj trompaj spiritoj," klarigas d-ro Kreeft, "kaj ĉar ili povas trompi vin, estas malfacile konstati, ke ili estas malicaj. Ili plej ofte respondas dum spiritaj seancoj, ĝuste ili venas el la infero. Eĉ la ŝanco de tia evento devu fortimigi vin de ajna tento de la nekromancio."

La spiritoj el la purgatorio

Ili estas "la plej fama speco de la spiritoj: ĉagrenaj kaj delikataj", diras D-ro Kreef. “Ili ŝajnas elfini nefinitajn surterajn aferojn kaj suferi purigajn turmentojn ĝis ili liberiĝos de surteraj aferoj. Ŝajnas, ke ĉi tiuj eble estas la spiritoj, kiuj apenaŭ atingis la purgatorion kaj kiuj ankoraŭ bezonas multajn dolorajn lecionojn pri sia surtera vivo."

La spiritoj el la ĉielo

Fine, „estas helaj, feliĉaj spiritoj de forpasintaj amikoj, familio, precipe geedzoj, kiuj aperas neinvititaj, ne de nia propra, sed de la volo de la Dio, kun mesaĝo de espero kaj amo. Ili ŝajnas veni el la ĉielo. Male al la spiritoj de la purgatorio, kiuj revenas pro ili mem, la spiritoj de la ĉielo revenas por ni, diri al ni, ke ĉio estas en ordo."
Fonto: https://misyjne.pl (laŭ: ChurchPop)
Pola traduko: ab
Esperantigo: StefKo

StefKo (Wasifu wa mtumiaji) 19 Desemba 2021 6:41:45 alasiri

Kredi? Ne kredi? Decidu vi mem! (parto 18a)

Katolikaj respondoj (2)
-----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
Ne kredu al ĉiu spirito

Ni, katolikoj, konscias ke la animoj de la mortintoj povas aperi nur kun la konsento de la Dio, kiel estis en la kazo, ekzemple, de st. Padre Pio, kiam la animoj el purgatorio rekte petis de li preĝon. En aliaj kazoj, sen permeso de la Dio, tio estas, bedaŭrinde, satano mem, ŝajnigante esti la animoj de la mortintoj.

Multaj homoj hodiaŭ cedas al la pereiga propagando de la Novepoka Movado (New Age), kies unu el konsistigaj partoj estas spiritismo, foje ankaŭ nomata kanalado (channeling).

La spiritismo estas konsiderata de kristanoj, ne senkaŭze, kiel satana trompo, ĉar multaj faktoj ŝajnas klare indiki tion.

Ĉar ĉiu entrepreno, laŭ la vortoj de la Jesuo, estas identigebla per siaj fruktoj, en la kazo de spiritismo, la fruktoj estas sendube malbonaj.

Jen kelkaj ekzemploj:

– Danĝeraj konsekvencoj por la mensa sano – okazas, neofte, ke la tiel nomataj mediumoj kaj la partoprenantoj de spiritismaj kunsidoj mem fariĝas pacientoj de psikiatriaj hospitaloj.

Subfosado de la Ordo de la Dio – La spiritoj disvastigas blasfeman teorion pri la kvazaŭa neekzisto de la infero. Tiu ĉi teorio klare kontraŭdiras la instruojn de la Sanktaj Skriboj, entenatajn en ĝi la vortojn de Jesuo mem, aŭ eĉ la aperojn de Sankta Maria aprobitajn de la Eklezio (ekz. en Fatima aŭ Lurdo).

Disvastigo de la teorio de reenkarniĝo fare de spiritoj – ĝi estas kontraŭa al la instruoj de la Biblio; interalie ĝi subfosas la dogmon de la resurekto kaj, perversmaniere, kontraŭdiras la Dian vorton pri eterna puno (infero).

– Oftaj kazoj de la mediumo kiun ekposedis malbona spirito.

Rimarkindas ĉi tie, ke la fama adoranto de satano, antaŭulo de la moderna satanismo kaj samtempe membro de la framasona loĝio, Aleister Crowley ankaŭ pasie partoprenis spiritismajn kunsidojn.

Ni estu fidelaj al la vortoj de St. Johano: “Amataj, ne kredu al ĉiu spirito, sed esploru la spiritojn, ĉu ili estas de la Dio, ĉar multaj falsaj profetoj aperis en la mondo” (1 Johano 4: 1). Ankaŭ la Malnova Testamento nin avertas: “Inter vi estu neniu, kiu (...) demandos spiritojn kaj fantomojn, turniĝos al mortintoj. Ĉar abomena estas al la Sinjoro, ĉiu kiu faras tion” (Readmono 18, 10-12). “Vi ne demandos elvokantajn spiritojn aŭ antaŭdiristojn. Vi ne serĉos iliajn konsilojn, por ke vi ne malpuriĝu de ili. Mi estas la Sinjoro, via Dio” (Lev 19:31).

(...)
Se temas pri la instruado de la Katolika Eklezio pri Spiritismo, indas referenci kelkajn ties dokumentojn. La Dua Vatikana Koncilio, en sia konstitucio Lumen Gentium, kontraŭstaras ĉiajn formojn de elvokado de la spiritoj (...)

Aparte rimarkindas la Dekreto de la Kongregacio de la Sankta Oficejo de la 30-a de aprilo 1898 kaj la 24-a de aprilo 1917, kiu diras interalie: „Se iuj spiritoj respondas al diversaj demandoj, ili povas esti nur malbonaj spiritoj, kiuj akceptas kontakti kun homoj, nur por malutili al ili kaj instigi ilin al malbono, kaj tial la Eklezio tute malpermesis partopreni en spiritismaj seancoj.”

Unusignifa kondamno de la spiritismo enhavas la nuna Katekismo de la Katolika Eklezio (...)

Nuntempe la malnova spiritismo ricevis iom pli modernan nomon: "kanalado". Malgraŭ ĉi tiu pure supraĵa ŝanĝo, ĝiaj intencoj kaj efikoj, bedaŭrinde, restas la samaj. Ili povas, principe, esti mallonge priskribitaj kiel granda trompo de homo.

Oni nur domaĝas homojn, kiuj pro instigo de antaŭdiristoj, okultistoj kaj plej ordinaraj trompistoj, kaptiĝas en ĉi tiu malhonesta aŭ eĉ diabla praktiko. Ili konvinkiĝas ke ili havas aferojn kun mortintoj, sed fakte ili kontaktas kun demonoj. Tial Dio tiel strikte malpermesas elvokon de la spiritoj kaj ĉiajn kontaktojn kun la ekstermondo.

Satano estas fakulo pri trompo. Jesuo eĉ nomis lin la patro de mensogoj (Joh 8:44). Ankaŭ la Sanktaj Skriboj mencias falsajn profetojn kaj la falsajn miraklojn, kiujn ili faras: ĉar leviĝos falsaj mesioj kaj falsaj profetoj kaj grandajn signojn kaj miraklojn ili agos por erarigi, se eble, ankaŭ la elektitojn (Mt 24,24). Aliloke ni legas: (...) iuj defalos de la fido, turnante sin al la trompaj spiritoj kaj al instruoj de demonoj (1 Tim 4: 1).

Oni scias delonge, ke sur la teorio de la spiritismo paŝtiĝis kaj plue paŝtiĝas multaj trompistoj, kiuj gajnas multe da mono pro la naiveco de homoj. Inter la senmaskigintoj de tiuj trompistoj ni povas vidi la faman rusan scienciston Dmitri J. Mondelejew, la iluziiston Houdini kaj la novtempa James Randi.

Fine, mi volas citi la vortojn de la fama ekzorcisto, fr. Raul Salvucci, inkluditajn en lia libro “La Manlibro de ekzorcisto”. Li tie konstatas: „Ni, kiuj estas en ĉi tiu kampo laŭ ordono de la Eklezio, ne dubas: estas satano, kiu ĉiam kaj ĉiuforme kaŝas sin malantaŭ la figuroj de alvokitaj animoj, por povi kontaktiĝi kun homoj kaj tiel trompi ilin. (...) Estas neeble, ke niaj fratoj, kiuj mortis en la paco de la Dio, povu aperiĝi dum spiritaj seancoj. Tiam, aŭ la malbonaj spiritoj, aŭ la animoj de tiuj, kiuj mortis en malfavoro antaŭ Dio, aperas, nun en la manoj de malbonaj spiritoj kaj uzataj de ili."

Tiu ĉi teksto estu averto, ia memoraĵo por ĉiuj, al kiuj iuj amaskomunikiloj provas mensogi.
Krzysztof Chrząstek
Esperantigo: StefKo
El: https://www.katolicki.net/index.php/czytelnia/625-...

StefKo (Wasifu wa mtumiaji) 28 Desemba 2021 5:41:29 alasiri

Kredi? Ne kredi? Decidu vi mem! (parto 19a)

(...)
Paradizo, infero kaj purgatorio

1011. Ĉu iu ĉirkaŭlimigita loko en la universo estas difinita por la suferoj kaj por la ĝuoj de la spiritoj, laŭ ties meritoj?
“Ni jam respondis ĉi tiun demandon. Suferoj kaj ĝuoj estas konformigitaj al la grado da perfektiĝo de la spiritoj; ĉiu elĉerpas el si mem la principon de sia propra feliĉo aŭ malfeliĉo; kaj, ĉar la spiritoj troviĝas ĉie, tial neniu fermita aŭ ĉirkaŭlimigita loko estas difinita por la unua, prefere ol por la dua el tiuj statoj. Koncerne la enkarniĝintajn spiritojn, tiuj estas pli aŭ malpli feliĉaj, laŭ la hierarkia nivelo de la mondoj, kiujn ili loĝas.”
— Ĉu do infero kaj paradizo ne ekzistas tiaj, kiaj la homoj ilin prezentas al si?
“Nenio krom figuroj: ekzistas ĉie feliĉaj kaj malfeliĉaj spiritoj. Tamen, kiel ni ankaŭ diris, la samrangaj spiritoj kolektiĝas pro simpatio; sed, se ili estas perfektaj, ili povas kunveni tie ajn, kie ili volas.”
La absolute fiksa situacio de l’ lokoj por punoj kaj rekompencoj ekzistas nur en la homa imago; ĝi originas el la inklino, kiun la homoj havas, materiigi kaj ĉirkaŭlimigi la aferojn, kies senmezuran esencon ili ne povas kapti.

1012. Kion ni komprenu kiel purgatorion?
“Fizikajn kaj moralajn dolorojn: ĝi estas la tempo por kompenso de eraroj. Preskaŭ ĉiam ĝuste sur la Tero vi kreas vian propran pekpuriĝejon kaj Dio devigas vin pagi viajn kulpojn.”
Kion la homo nomas purgatorio, tio estas ankaŭ figuro, kiun oni devas kompreni, ne kiel ian difinitan lokon, sed kiel la staton de l’ neperfektaj spiritoj, pagantaj siajn erarojn ĝis sia kompleta elpuriĝo, kiu ilin enkondukos en la rangon de l’ feliĉegaj spiritoj. Ĉar tiu plipuriĝado fariĝas en la sinsekvaj enkarniĝoj, tial la pekpuriĝado konsistas en la provoj de la enkorpa vivo.

(...)
1014. Kion oni komprenu kiel “turmentatan animon”?
“Ĝi estas erarvaganta kaj suferanta animo, necerta pri sia estonteco, kaj al kiu vi povas havigi konsolon, kiun ĝi petas, venante al vi.” (664)
.

1015. Laŭ kiu senco oni komprenu la vorton ĉielo?
“Cu vi kredas, ke ĝi estas iu loko, kiaj la Elizeaj kampoj de la antikvuloj, kie ĉiuj spiritoj estas konfuze premamasigitaj, sen alia zorgo krom ĝuadi pasivan feliĉon por la tuta eterna tempo? Ne; ĝi estas la universa spaco; ĝi estas la planedoj, la steloj kaj ĉiuj superaj mondoj, kie la spiritoj plene ĝuas siajn kapablojn, ne spertante la ĉagrenojn de l’ materia vivo, nek la afliktojn esence proprajn al la malsupereco.”
-----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
La konsiloj de la spirito de Sankta Aŭgusteno:
“Jam dum tre longa tempo, la homoj sin interbuĉadis kaj reciproke anatemadis en la nomo de iu paca kaj kompatema Dio, kaj Dio estas ofendita de tia sakrilegio. Spiritismo estas la ligilo, kiu ilin iam kunigos, ĉar ĝi montros al ili, kie estas la vero kaj kie la eraro; sed ankoraŭ dum longa tempo ekzistos skribistoj kaj fariseoj, kiuj ĝin neos, same kiel ili neis la Kriston. Ĉu vi volas do ekscii, kiaj spiritoj havas influon sur la plurajn sektojn, kiuj dividas inter si la mondon? Juĝu ilin laŭ iliaj faroj kaj principoj. La bonaj spiritoj neniam instigis al malbono; ili neniam konsilis aŭ pravigis murdon aŭ perforton; ili iam ajn ekscitis nek la reciprokajn malamojn de partioj, nek la soifon al riĉeco kaj honoroj, nek la avidecon je la teraj havaĵoj; nur la homoj bonaj, humanaj kaj bonvolaj por ĉiuj estas iliaj preferatoj, kaj ankaŭ la preferatoj de Jesuo, ĉar tiuj iras la vojon, kiun li montris, por veni al li.”

StefKo (Wasifu wa mtumiaji) 7 Machi 2022 10:26:54 asubuhi

En kiu civilizacio vi vivas? - parto 1a

Pri teorioj de civilizacioj vi povas legi en la Interreto. Tamen, tie estas plejparte artikoloj pri specoj de civilizacioj eble ekzistantaj en la Universo. Kaj ĉu ni scias, kiaj tipoj de civilizacioj ekzistas ĉi tie, sur la Tero? Ĉu vi scias, en kia (aŭ apud kia) tipo de civilizacio vi vivas? Ĉu vi konas la leĝojn, kiuj regas iliajn rilatojn? Pri tio traktas la „Teorio de Civilizacioj” de Feliks Koneczny. Iuj informoj troveblas en Vikipedio (nur en kelkaj lingvoj kaj tre mallongaj). Mi provis traduki, por ekzemplo, el la pola versio parton de la teksto pri unu el ili, ties kies elementoj ekzistis en antaŭmilita Pollando.

Vi povas demandi: por kio mi bezonas ĉi scion? La respondo estas evidenta – ĉefe por kompreni alian homon: kial li pensas tiel, kial li kondutas tiel, do kial ni ne povas interkompreniĝi.

Povas esti, tio estas malnovaj stultaĵoj de iu polo, kies praavo devenis el Moravio kaj kies edzino estis ĉeĥino? Prijuĝu tion vi mem!

Civilizacio laŭ Koneczny estas „metodo de aranĝo de kolektiva vivo”. Estas multaj civilizacioj (ne ekzistas kaj ne povas ekzisti unu civilizacio).
Montriĝas ke kie ajn ekzistas asocio almenaŭ en la genta nivelo, ĝi estas organizita laŭ la triobla juro, t.e. familia juro, proprieta juro kaj hereda juro. Plua sociigo de la agregaĵo kondukas al la apero de ŝtato, komunumo, socio, kaj finfine nacio. La fundamento de ĉiu civilizacio estas la kvinnomo de ekzisto sur la Tero homo sapiens. "Ĝi estas homa quincunx (kvinelementa aranĝo), ampleksanta ĉiujn manifestiĝojn de estaĵo, ĉiujn eblecojn de homa vivo. Ne ekzistas fakto aŭ penso, kiu ne rilatas al iu el ĉi tiuj kvin kategorioj, ofte al du aŭ eĉ pli samtempe”. La menciita quincunx kovras kvin sferojn de homa ekzistado: vero (larĝe komprenita scienco), bono (etiko), bonfarto (ekonomia agado, ktp.), sano (korpa kaj spirita), belo (arto, ajna arta agado).

Plej multe da diferencoj li vidas en la kampo de la etiko. Inter diversaj etikoj li rimarkas formalajn similaĵojn, nome sep ĝeneralaĵojn – nociojn ekzistantaj en ĉiuj konataj etikoj: devo, altruismo, respondeco, justeco, konscienco, rilatoj al tempo kaj laboro. Al ĉi tiuj nocioj ĉiu etiko proponas sian propran diversan enhavon.

Koneczny atentigis, ke rilatoj inter civilizacioj estas regataj de certaj "leĝoj de civilizacioj", t.e. regulecoj regantaj la evolunivelon kaj atingojn de socio en difinita historia periodo, kun aparta emfazo de materia kulturo kaj teknologio, kiu estas indikilo de homa regado super la fortoj de la naturo kaj uzado de ties riĉaĵoj.

Laŭ Koneczny:

• Civilizaciaj miksaĵoj pereas ĉar mankas al ili kohereco.
• Neeblas civilizi sin dumaniere.
• Civilizacioj kontaktaj devas kontraŭbatali unu la alian.
• Kun egalaj rajtoj kaj sen batalo, la pli malalta venkas.
• Ĉiu civilizacio penas civilizi siajn najbarojn laŭ sia propra maniero.

Inter civilizacioj ne povas okazi sintezoj (ĉar kontraŭdiroj inter diversaj etikoj estas nekonkordeblaj). Provoj de sintezigo finiĝas per ekdominado de unu civilizacio super la alia (plejparte dominanta estas tiu, kiu altrudas pli malaltajn moralajn devojn), aŭ per ekesto de malciviliza miksaĵo, ne kapabla al evoluo kaj al daŭrado. Ekzemple en Pollando, laŭ Koneczny, krom dominanta la latina civilizacio estas influoj de civilizacioj bizanca, turana kaj juda. En unuopaj civilizacioj diferenciĝas rilato de unuopulo al socio, rego kaj Dio.

Koneczny distingis dekkelkajn historiajn civilizaciojn, el kiu sep ekzistas nuntempe:

• araba
• bizanca
• bramana
• ĉina
• latina
• turana
• juda

Li ne ekskludis, ke ekzistis kaj ekzistas nuntempe signife pli da civilizacioj, sed nur la sepo ampleksas grandajn sociojn kaj havas realan influon al la monda historio.

Atendu duan parton...

StefKo (Wasifu wa mtumiaji) 8 Machi 2022 8:38:13 asubuhi

En kiu civilizacio vi vivas? - parto 2a

Turana civilizacio (de “Turan-ebenaĵo”)

Formita en la antikveco en la areo de la Granda Stepo. Ĝi ne disvolvis konstantajn sociajn ligojn pli altajn ol la gentajn, sed tamen la loĝantaro kuniĝis por militaj celoj en hordojn, kiuj en okazo de sukceso povas preni enormajn dimensiojn, sed ne estas konstantaj kaj disiĝas kune kun la morto de la gvidanto aŭ lia malvenko. La plej grandajn hordojn formis la hunoj, turkoj kaj mongoloj (la aŭtoro distingis ankaŭ la ojguran, afganan kaj turkan kulturojn), ankaŭ rusoj kaj kozakoj (turan-slava moskva kaj kozaka kulturoj) apartenas al tiu ĉi civilizacio. Laŭ Koneczny, ĉiu politika agado ene de tiu civilizacio havas armean naturon. La regantoj ne estas ligitaj per moralo (tial Koneczny diris pri la individuismo de tiu ĉi civilizacio). Ĝi ne evoluigis iujn ajn sciencojn, sed rapide asimilis ĉiujn inventojn en la kampo de armeo kaj milito. Ĝi aprobas la egalecon de monogamio, poligamio kaj konkubineco. Ŝajne ene ekzistas religia indiferentismo, sed ofte religio estis utiligita kiel kaŭzo de militoj, sed ĝi neniam havis efikon al publika moralo aŭ sociaj rilatoj.

StefKo (Wasifu wa mtumiaji) 10 Machi 2022 8:14:11 asubuhi

Milito estas la stadio kie junuloj, kiuj ne konas kaj malamas unu la alian, mortigas unu la alian por maljunuloj, kiuj konas kaj malamas unu la alian sed ne kuraĝas mortigi sin
La aŭtoro – probable iu germana soldato.

Tiel estis antaŭe. Hodiaŭ maljunuloj iĝis pli ruzaj – ili kontraŭstarigas junulojn unuj la aliajn. Kaj ofte faras tion sukcese.

Tio estas, evidente, certa simpligo, duonvero, sed kiel multevalora! Kia estas la dua duono?

PS. En la traduko de la pola mi, probable, eraris. Mi, probable, devus aldoni la vorton "reciproke" post vorton "mortigi sin". Ĉu iu konas la vortojn en originala germana versio? En la pola la frazo estas dusenca: "mortigi sin" kaj "mortigi sin reciproke", pole: się zabić (tio ne signifas ke en la pola oni ne povas esprimi tion pli precize!).

StefKo (Wasifu wa mtumiaji) 15 Machi 2022 11:54:59 asubuhi

Mi havis sonĝon. En la sonĝo mi renkontiĝis kun J. Baghy!

Mi havis sonĝon. En la sonĝo alvenis Julio Baghy kaj demandis:

– Ĉu vi estas vera esperantisto?
– Jes… mi estas… sed komencanta... – mi komencis ekskuzi min.
– Do skribu tiun ĉi poeziaĵon en, kiel vi nomas tion, forumo.
– Kial ne, mi skribos, sed vi diru kiun, majstro...
– Tiun ĉi – li diris la tekston, poste malaperis.

Se mi bone memoras, la poeziaĵo estis tia:

Ĉe malnova samovaro
sidas ruso kaj najbaro
Dum la akvo zume bolas
la amikoj ekparolas:

“Havi landon en libero,
kaj invadi fremdan teron!?
Tio estas tutsencela!
Estas io pli kruela?”

La najbaro ne respondas,
liaj pensoj ĝeme ondas,
viŝas larmon retenitan:
“Havi landon, sed perditan…”

Ĉe malnova samovaro
sidas ruso kaj najbaro.
Dum la akvo bolas zume
ili ploras, ploras kune.

StefKo (Wasifu wa mtumiaji) 21 Machi 2022 10:08:17 asubuhi

Kirilo la 1-a, patriarko de Moskvo kaj tuta Rusio, pri la invado de Ukrainio - parto 1a

Kirilo la 1-a, patriarko de Moskvo kaj tuta Rusio, pri la invado de Ukrainio dum sia prediko pri Pardona Dimanĉo (la 6-an de la marto). La citaĵo estas unu longa fragmento.

Mi esperas ke mi bone tradukis la tekston. Se mi malbone faris tion, mi petas ruslingvanojn korekti min.

El: http://www.patriarchia.ru/db/text/5906442.html
Mi ŝatus diri ion pri ĉi tiu temo (milito en Ukrainio, nomita per la patriarko “militagoj en Donbaso” – StefKo)

De ok jaroj estas provoj detrui tion, kio ekzistas en Donbaso. Kaj en Donbaso estas malakcepto, fundamenta malakcepto de la, tiel nomataj, valoroj, kiujn proponas hodiaŭ tiuj, kiuj pretendas mondan regon. Hodiaŭ estas tia testo de lojaleco al tiu registaro, ia paspermeso al tiu "feliĉa" mondo, al la mondo de troa konsumo, al la mondo de videbla "libereco". Ĉu vi scias, kio estas la testo? La testo estas tre simpla kaj samtempe terura – tio estas gejparado. La postuloj de multaj por okazigi gejparadon estas testo de lojaleco al tiu tre potenca mondo; kaj ni scias, ke se homoj aŭ landoj malakceptas ĉi tiujn postulojn, tiam ili ne eniras en tiun mondon, ili fariĝas fremdaj al ĝi.

Sed ni scias, kio estas tiu peko, kiu estas promociita de tiel nomataj marŝoj de digno. Tio estas peko, kiu estas kondamnita de la Vorto de Dio – kaj en la Malnova kaj en la Nova Testamento. Krome, la Sinjoro, kondamnante pekon, ne kondamnas la pekulon. Li nur vokas lin al pento, sed ne por certigi, ke per la pekulo kaj lia konduto, la peko fariĝas vivnormo, variaĵo de homa konduto – respektata kaj akceptebla.

Se la homaro koncedas, ke peko ne estas rompo de la leĝo de Dio, se la homaro konsentas, ke peko estas unu el elektoj por la homa konduto, tiam la homa civilizacio finiĝos per tio, kaj gejparadoj kaj venigitoj por manifestacii – ke peko estas unu el variaĵoj de homa konduto. Jen tial, por eniri la klubon de tiuj landoj, nepre necesas okazigi gejparadon. Ne por fari politikan deklaron "ni estas kun vi", ne por subskribi ajnajn interkonsentojn, sed por okazigi gejparadon. Kaj ni scias kiel homoj rezistas tiujn postulojn kaj kiel la rezisto estas subpremata per forto. Signifas, temas pri tio, por perforte trudi la pekon kondamnitan de la leĝo de Dio, kaj tiel, perforte trudi la homojn al la neado de Dio kaj Lia vero.

Kurudi juu