Ankoraŭ unu revelacio...
IgorSokoloff-ისა და 29 სექტემბერი, 2019-ის მიერ
შეტყობინებები: 30
ენა: Esperanto
Zam_franca (მომხმარებლის პროფილი) 9 დეკემბერი, 2019 22:37:03
Vivon mi serĉas en morto,
Meze de malsano sanon,
En karcer' liberan manon,
Forkuron preter la forto
Kaj en perfido lojalon.
Sed la sorto, tro banala,
Pro decido plej fatala
Kun ĉiel' interkonsentis,
Ke la ebl' estu sen eblo
Ĉar al neeblo mi tentis.
«(Trad: Luis Hernández, kun la helpo de F. Vilá ĉe la versoj. Reviziita de la tiutempaj akademianoj F. Szilágyi kaj Saldanha Carreira. Valencia, 1955)», videbla ĉe http://web.archive.org/web/20050512082704/http://p...
LaAnaso (მომხმარებლის პროფილი) 11 დეკემბერი, 2019 22:08:59
Zam_franca:Mi ne signifas Ruslandon en la lasta frazo.LaAnaso:Ruslando...Saluton.
Ne invadas Ukrainion, bitte. Kaj Eŭropo.
Uso...
Ne invadas Mezoriento, bitte. Vi sendas rifuĝintonj al Eŭropo.
Ne faras falsa atako. Kial sendas tiom homojn al milito?
Kion signifas "bitte"? Via unua frazo estis korekta, vi tre bone uzis akuzativon. Sed vi devis daŭri poste.
Mi pensas, ke pli bone estus (estas nur mia opinio) : „Kial vi sendas tiom da homoj al milito?”
Aŭ
„Kial Ruslando sendas [...]?”
Kaj kial ne estas "homoj" en akuzativo?
sergejm (მომხმარებლის პროფილი) 12 დეკემბერი, 2019 04:11:59
LaAnaso:Mi ne signifas Ruslandon en la lasta frazo.1. Necesas havi substantivon en ĉiu frazo, krom tiaj kiel "Pluvas", "Saluton!".
Kaj kial ne estas "homoj" en akuzativo?
2. "Tiom" oni uzas kun "da", post "da" oni neniam uzas akuzativon.
Aŭ eblas aldoni adjektivon: „Kial vi sendas tiom multajn homojn al milito?”
IgorSokoloff (მომხმარებლის პროფილი) 12 დეკემბერი, 2019 19:09:40
Reago atendita...
Triopo da fervoraj ĉi-forumaj babiluloj prezentis ŝablonan rezonadon, tute konvenan al supraĵ-mensaj okcidentaj filistroj, volonte kredantaj je primitivaj "fejkaĵoj" de pseŭdo-liberaj "mejnstrimaj" komunikiloj kaj demagogiaj paroloj de okcidentaj funkciuloj, aŭ al hipokrituloj, kiuj klare konscias la maljustecon kaj malnoblecon de anti-rusiaj sankcioj, sed preferas resti flanke de la "okcidenta civilizacio".
Fakte la funkciuloj de WADA ne havas realajn pruvojn de la "rusia ŝtata doping-programo", ili prezentas nur siajn supozojn, "nud-vortajn" asertojn de la perfidulo Rodĉenkov kaj la kvazaŭ enketan, tute senfaktan filmeton de la germana pseŭdo-ĵurnalisto Zepelt. Ĉiuj sufiĉe saĝaj homoj komprenas, ke la sankcioj kontraŭ rusiaj sportistoj koncernas ne la sporton, sed la politikon.
Sufiĉe informitaj homoj scias, ke la plej intensaj "dopinguloj" estas ĝuste usonaj atletoj, al kiuj WADA oficiale permesas enpreni "dopingojn", tieldire "laŭ preskriboj de kuracistoj". Kaj verŝajne neniu iluziiĝas pri la reala san-stato de la norvegaj biatlonistoj-astmuloj kaj iliaj t.n. "kontraŭ-astmaj rimedoj".
Interalie, la "meldonij/meldronat" laŭ sia esenco ne estas "dopingo", ĝi estas porkora rimedo, analogo de la usona "karnitino", kiun legale enprenas okcidentaj sportistoj. Onisupoze, la inkludon de la "meldonij" en la doping-liston lobiis la usonaj medikament-produktantoj por elpuŝi konkurentojn el la farmac-merkato. Tial do Ŝarapova ne estas reala "dopingulo", kaj kamarado Zam povas plu adori ŝin.
Zam_franca (მომხმარებლის პროფილი) 12 დეკემბერი, 2019 19:56:14
Nu, mi legas plian "alian veron" en la svisa ĵurnalo La Tempo (tie).
Ĉu tiu hipotezo pri la afero, kiu pli malpli diras, ke la rusia registaro ŝanĝigis la verajn ciferojn, antaŭ doni ilin al la Komitato de Revizio de la Konformeco, kiu ĝi mem vole 'atakis' la rusian registaron pro la ŝanĝigo (kaj ne la atletojn), ankaŭ estas malveraĵo?
Ĉu la vero de Putin', via gvido kontraŭ la mensogema okcidento, ĉiam estas la bona?
IgorSokoloff (მომხმარებლის პროფილი) 12 დეკემბერი, 2019 20:45:10
Zam_franca (მომხმარებლის პროფილი) 12 დეკემბერი, 2019 20:53:27
Zam_franca (მომხმარებლის პროფილი) 12 დეკემბერი, 2019 20:55:22
Meze de malsano sanon,
En karcer' liberan manon,
Forkuron preter la forto
Kaj en perfido lojalon.
Sed la sorto, tro banala,
Pro decido plej fatala
Kun ĉiel' interkonsentis,
Ke la ebl' estu sen eblo
Ĉar al neeblo vi tentis.
KatjaMcFlores (მომხმარებლის პროფილი) 16 დეკემბერი, 2019 21:05:31
En sia stulta fervoro ili nun indignas pri tio, ke en la Bolŝoj-teatro, en la baleto "Bayadera", la rolojn de la afrikaj knabinoj ludas blankhaŭtaj dancistinoj kun ŝminke nigrigitaj vizaĝoj. Ĉi-indignuloj asertas, ke tia enscenigo estas manifestaĵo de rasismo.
Zam_franca (მომხმარებლის პროფილი) 16 დეკემბერი, 2019 21:43:55
KatjaMcFlores:Okcidentaj liberastoj-tolerastoj pli kaj pli idiotiĝas.Laŭ mi, pli bone ŝajnas... Dungi geafrikanojn aŭ homojn kiuj havas afrikajn devenojn.
En sia stulta fervoro ili nun indignas pri tio, ke en la Bolŝoj-teatro, en la baleto "Bayadera", la rolojn de la afrikaj knabinoj ludas blankhaŭtaj dancistinoj kun ŝminke nigrigitaj vizaĝoj. Ĉi-indignuloj asertas, ke tia enscenigo estas manifestaĵo de rasismo.
Uzi maskojn aŭ iujn ŝminkaĵojn estas senutila.
Ajn fabelo, almenaŭ sia mesaĝo, estas universala. Iu tre bone povus aktori Romeon per basketbalaj vestaĵoj, ora kolĉeno, en intriginterplekto kiu okazus en Ĉikago.