Skip to the content

Malofta kritiko de Esperanto

by guyjohnston, July 20, 2008

Messages: 10

Language: Esperanto

guyjohnston (User's profile) July 20, 2008, 5:04:14 PM

Saluton, en freŝa angla-lingva kanada radi-programo (http://www.cbc.ca/thecurrent/2008/200807/20080715....), estas parto pri Esperanto, en kiu estas intervjuo kun kontraŭulo de Esperanto, usona profesoro de la angla lingvo kaj lingvo-scienco (la dua, post tiu kun Humphrey Tonkin). Li uzas interesan kaj maloftan argumenton: Esperanto ne taŭgas kaj ne vere helpas mondan pacon, kaj eĉ ne helpus se multegaj homoj uzus ĝin, ĉar laŭ li, havi komunan lingvon tute ne helpas eviti konfiktojn. Li donas ekzemplojn de Irlando kaj Nordirlando, Nordkoreujo kaj Sudkoreujo, kaj la usonaj revolucio kaj enlanda milito. Kion vi opinias pri tio?

Laŭ mi, li malpravas, ĉar kompreneble komuna lingvo ne povas tute eviti konfiktojn, sed ĝi multe helpas. Estas ĉiam multaj kialoj por konflikti, ekzemple religiaj kaj politikaj, eĉ se oni interkompreniĝas facile. Ŝajnas ke sam-lingvaj landoj ofte havas relative bonaj interrilatoj. Ekzemple estas tiel por la angla-lingvaj landoj. Speciale, Britujo ĝenerale havas pli amikecan rilaton kun Usono ol multaj aliaj eŭropaj landoj, kaj oni ĝenerale konstatas ke estas pro sam-lingveco. Pro la malmulto, kiun mi scias, ŝajnas ke estas simile pri hispan-lingvaj landoj. Ankaŭ en sia propra lando, oni ofte malsam-opinias kaj kverelas, sed estas relative facile diskut-solvi tiujn problemojn, dum ne eblas kun homoj kun kiuj oni ne kapablas komuniki.

La radi-stacia ret-paĝo havas ligilon al la retejo de tiu homo, kie estas kelkaj liaj artikoloj. Mi legis unu ĉe http://www.english.uiuc.edu/-people-/faculty/debar..., kie li strange eĉ diras ke havi komunan lingvon plimultigas konfiktojn kaj dividojn. Pro liaj artikoloj, ŝajnas ke li estas tre forta subtenanto de la angla lingvo kaj kontraŭanto de usona uzado de aliaj lingvoj, do ver-ŝajne estas faktoro pro kiu li kontraŭas Esperanton. En la intervjuo li ankaŭ uzas la tre oftan argumenton ke Esperanto ne vere estas neŭtrala pro esti tro simila al eŭropaj lingvoj, pri kiu mi komencis diskuton ĉe http://eo.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=2....

RiotNrrd (User's profile) July 20, 2008, 6:28:58 PM

Mi kredas ke havi komunan lingvon ne faras ĉiujn homojn subite pacajn. Sed ĝi forigas iom da froto. Ĉiuj homoj interbatalas, ĉu ili parolas samlingve aŭ ne. Sed la bataloj eble estas pligrandaj se la batalantoj ne povas facile interparoli.

La kritikanto en la radiosendo diris ke Esperanto ne estas neŭtrala ĉar la plejparto de la vortoj venas de eŭropaj lingvoj. Jes, estas vere ke multe da la radikoj estas eŭropaj. Sed, la esperanta gramatiko (kiun li forgesis mencii) ne estas simila al eŭropaj lingvoj. La kritikanto estas lingvisto, kaj mi opinias ke li devus scii tion (ke la vortoj estas nur parto de la lingvo, sed ne ĉiuj de ĝi) - sed li ne menciis ĝin.

diogotux (User's profile) July 20, 2008, 6:37:25 PM

RiotNrrd:Mi kredas ke havi komunan lingvon ne faras ĉiujn homojn subite pacajn.
Mi konsentas, kaj iras plu: Laŭ mi, iu ajn lingvo (eĉ Esperanto) neniel rilatas al paco. Ekzistas kulturo en Esperanto pri paco, sed mi povas diri ke mi estas esperantisto, ĉar mi uzas la lingvon, kaj ne konsenti kun tiu kulturo.

Mi jam kritikis Esperanton, sed vidis neniun alian bonan alternativon por solvi internacia problemo (de librotradukado, kaj aliaj), do nun mi apogas Esperanton kaj esperas ke ĝi havos pli da libroj tradukitaj. sal.gif

guyjohnston (User's profile) July 20, 2008, 11:42:45 PM

RiotNrrd:La kritikanto en la radiosendo diris ke Esperanto ne estas neŭtrala ĉar la plejparto de la vortoj venas de eŭropaj lingvoj. Jes, estas vere ke multe da la radikoj estas eŭropaj. Sed, la esperanta gramatiko (kiun li forgesis mencii) ne estas simila al eŭropaj lingvoj. La kritikanto estas lingvisto, kaj mi opinias ke li devus scii tion (ke la vortoj estas nur parto de la lingvo, sed ne ĉiuj de ĝi) - sed li ne menciis ĝin.
Estas granda ŝanco ke li scias nenion pri la gramatiko. Li diris ke li konas la strukturon, sed simple menciis la proksimumajn proporciojn de la lingvo-fontojn, kio estas ofte citata informaĵo, kiun oni povas lerni per unuminuta lego de priesperanta artikolo. Kiel mi diris en la diskuto pri ĉi tio ĉe http://eo.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=2..., mi konstatas ke multaj homoj supozas ke ĉar la vortoj precipe venas de kelkaj eŭropaj lingvoj, ĉio de la lingvo venas de ili, kaj ĝi estas simple "piĝino" ilia.

jan aleksan (User's profile) July 21, 2008, 8:38:39 AM

iu diris "estas pli bona ne komprenis kiam oni parolaĉas al vi" okulumo.gif, signifante ke sama lingvo ne ĉiam kunportas paco.

Sed estas ekzemploj kie oni vere bezonas interkomunikadon, helpvoleme kun komuna lingvo. Ekzemple en Irako, estus pli bona sendi malpli da militistoj, sed kiu pli bone konas la araban. Ŝajne ke tie usonan kaj irakan ne vere interkomprenas ĝin

guyjohnston:
La radi-stacia ret-paĝo havas ligilon al la retejo de tiu homo, kie estas kelkaj liaj artikoloj. Mi legis unu ĉe http://www.english.uiuc.edu/-people-/faculty/debar..., kie li strange eĉ diras ke havi komunan lingvon plimultigas konfiktojn kaj dividojn.
ŝajne, tiu teksto estas ironika, sed interesa ridulo.gif

Meŝig (User's profile) July 21, 2008, 11:26:11 AM

Ĉu la ĝeneraliga uzo de esperanto stimulus la pacon? Oni povas longe babiladi pri tio. Sed ni supozu, ke havi komunan lingvon ne helpas la pacon.

Esperanto tamen konservas egajn avantaĝojn, kiel la redukto de la nekredeblaj kostoj de traduko, necesaj al la bona funkcio de multaj internaciaj organizadoj, la plibonigo de la komunikado en tiaj organizadoj, kaj la ŝparo de la tempo de lerno de la dominaj lingvoj en la skoloj (kaj ni povus citi multajn aliajn objektivajn kaj tutcertajn iojn).

Objektive, esperanto permesus tamen plibonigon de la aktuala lingva situacio.

mvk20 (User's profile) July 21, 2008, 7:56:55 PM

La vero estas ke la opinio de la profesoro Baron komplete mankas simplan logikon. Li priparolas kelkajn konfliktojn inter samlingvanoj, sed tio ne demonstras ke samlingvanoj pli ofte konflikti. En la historio, estas grandega numero de konfliktoj inter malsamlingvanoj. Kontraŭe, estas komplete eble ke paroli saman lingvon malpliigas la numeron de konfliktoj, sed ne povas elimini ĝin. En ĉi tiu kazo, lerni Esperanton ankoraŭ estus bone por la monda paco.

Se vi trovas erarojn en mia mesaĝo, bonvolu korekti ĝin por ke mi povas pliboniĝi.

jan aleksan (User's profile) July 22, 2008, 8:08:42 AM

Estas fakto ke samlingvaj homoj neniam batalis pro lingvo. En Irlando kaj usono, estis religiaj aŭ politikaj/ideologiaj celoj. Sed nesamlingvaj homoj iam batalis (vere aŭ politike) pro lingvo (ekz: Belgio...)

guyjohnston (User's profile) July 22, 2008, 7:13:08 PM

mvk20:Se vi trovas erarojn en mia mesaĝo, bonvolu korekti ĝin por ke mi povas povu pliboniĝi.
rideto.gif

diogotux (User's profile) July 27, 2008, 9:31:57 PM

mvk20:Se vi trovas erarojn en mia mesaĝo, bonvolu korekti ĝin por ke mi povas pliboniĝi.
La vero estas ke al la opinio de la profesoro Baron komplete mankas simplan logikon. Li priparolas kelkajn konfliktojn inter samlingvanoj, sed tio ne demonstras ke samlingvanoj pli ofte konfliktas. En la historio, estas grandega numero de konfliktoj inter malsamlingvanoj. Kontraŭe, estas komplete eble ke paroli saman lingvon malpliigas la numeron de konfliktoj, sed ne povas elimini ilin (la konfliktoj). En ĉi tiu okazo (kazo taŭgas nur por deklinacio), lerni Esperanton ankoraŭ estus bone por la monda paco.

Vi petis, do mi korektis laŭeble kion mi scias. Gratulon, via nivelo de Esperanto estas bona rideto.gif Sed mi ne scias ĉu la mia tamen estas haha!

Back to the top