Đi đến phần nội dung

Mi refarbis la flavajn seĝojn blankaj

viết bởi Kriketo, Ngày 07 tháng 10 năm 2019

Tin nhắn: 15

Nội dung: Esperanto

Kriketo (Xem thông tin cá nhân) 20:22:52 Ngày 07 tháng 10 năm 2019

Ni analizu la frazon Mi refarbis la flavajn seĝojn blankaj (PMEG). Kiel klarigi ke blankaj ne estas n-vorto (akuzativo)? Mi akceptas la regulon, sed ne komprenas ĝian kialon.

nornen (Xem thông tin cá nhân) 20:30:10 Ngày 07 tháng 10 năm 2019

Gxi ne havas n-finajxon por esti perverba priskribo. La cxeesto kaj foresto de n-finajxo distingas rektan priskribon (de rekta objekto) de perverba priskribo (de rekta objekto).

Komparu:
Mi pentris la vandojn flavajan. = Ich habe die gelben Wände gestrichen.
Mi pentris la vandojn flavaj. = Ich habe die Wände gelb gestrichen.

Metsis (Xem thông tin cá nhân) 11:30:52 Ngày 09 tháng 10 năm 2019

Kriketo

Temas pri tio, ke la espa malhavas propran montrilon por la gramatika kazo translativo. La kazo indikas staton aŭ kvaliton kiel rezulto de antaŭa ago aŭ ŝanĝigo. Do en via ekzemplo la seĝojn estis antaŭ la refarbado flavaj kaj post ĝi blankaj.

Mi jam skribis kelkfoje pri ĉi tiu manko ĉi tie en Lernu. Sume la problemo estas, ke estas pluraj manieroj en la espa montri ĉi tiun rezulton. Rigardu ĉi tiun fadenon.

StefKo (Xem thông tin cá nhân) 18:07:27 Ngày 09 tháng 10 năm 2019

Kial ne:

Mi farbis la muron je flavo. La ministro nomumis la kolonelon Novak je generalo.
Mi farbis la muron flave.
Mi farbis la muron per flavo.

En la pola mi skribus:

Mi farbis la muron je flave.
Mi farbis la muron je flava koloro.
Mi farbis la muron per flavo.

sergejm (Xem thông tin cá nhân) 18:19:45 Ngày 09 tháng 10 năm 2019

Mi dubas ke en la pola ekzistas ekvivalento de Esperanta "je".
Ruse ĉi tio estas:
Я покрасил стену в жёлтый цвет = Mi farbis la muron en flavan koloron
Я покрасил стену жёлтым (цветом) = Mi farbis la muron flave/per flava koloro

StefKo (Xem thông tin cá nhân) 21:24:57 Ngày 09 tháng 10 năm 2019

sergejm:Mi dubas ke en la pola ekzistas ekvivalento de Esperanta "je".
Ruse ĉi tio estas:
Я покрасил стену в жёлтый цвет = Mi farbis la muron en flavan koloron
Я покрасил стену жёлтым (цветом) = Mi farbis la muron flave/per flava koloro
Jes, parte. Pola NA - se ĝi ne signifas lokon aŭ direkton. Tiam similas esperantan JE. Ĝia senco dependas de antaŭa verbo kaj kazo de sekva vorto, ekz. Na oko 20 km, Chory na serce, Długi na metr, Na co mi to? Zależy mi na niej, Polegam na nim, Na bakier. Ĉu la rusa на ĉiam signifas lokon aŭ direkton?

Vinisus (Xem thông tin cá nhân) 23:40:29 Ngày 09 tháng 10 năm 2019

Kriketo:Ni analizu la frazon Mi refarbis la flavajn seĝojn blankaj (PMEG). Kiel klarigi ke blankaj ne estas n-vorto (akuzativo)? Mi akceptas la regulon, sed ne komprenas ĝian kialon.
Blankaj estas predikativo de la objekto, antaŭ la seĝoj estis flavaj nun ili estas blankaj. "Refarbis" Oni povas diri: Mi farbis la seĝojn flavajn kaj blankajn, aŭ flavajn blankajn. Refarbi per alia koloro estas la kialo, kiun kelkfoje oni ne komprenas.

Plej amike!

sergejm (Xem thông tin cá nhân) 00:35:58 Ngày 10 tháng 10 năm 2019

StefKo:Jes, parte. Pola NA - se ĝi ne signifas lokon aŭ direkton. Tiam similas esperantan JE. Ĝia senco dependas de antaŭa verbo kaj kazo de sekva vorto, ekz. Na oko 20 km, Chory na serce, Długi na metr, Na co mi to? Zależy mi na niej, Polegam na nim, Na bakier. Ĉu la rusa на ĉiam signifas lokon aŭ direkton?
Jes, rusa на ne ĉiam signifas lokon aŭ direkton, same в kaj aliaj.
Высотой в 2 метра - 2 metrojn alta - ne "per alteco en 2 metrojn"
На 2 метра шире - 2 metrojn pli larĝa.
В 2 часа - je dua horo
Первого сентября - unuan de septembro - Esperanto estas ne sinsekva.
100 километров в час - 100 km/h
На глаз - proksimume - ne "sur okulon"
За 2 часа - dum 2 horoj - ne "malantaŭ 2 horojn"
Do mi povas diri pri nenia rusa propozicio, ke ĝi estas simila al "je"

StefKo (Xem thông tin cá nhân) 07:48:16 Ngày 10 tháng 10 năm 2019

sergejm:
StefKo:Jes, parte. Pola NA - se ĝi ne signifas lokon aŭ direkton. Tiam similas esperantan JE. Ĝia senco dependas de antaŭa verbo kaj kazo de sekva vorto, ekz. Na oko 20 km, Chory na serce, Długi na metr, Na co mi to? Zależy mi na niej, Polegam na nim, Na bakier. Ĉu la rusa на ĉiam signifas lokon aŭ direkton?
Jes, rusa на ne ĉiam signifas lokon aŭ direkton, same в kaj aliaj.
Do mi povas diri pri nenia rusa propozicio, ke ĝi estas simila al "je"
Vi pravas, sed nur parte.
Laŭ vortaro.net: “JE. Prep., kies senco estas nedifinita k. kiun oni ĉiam povas uzi, kiam la senco ne montras klare, kia prep. konvenas”. Tia ĝuste estas NA kiu ne havas precizan sencon (kiam ne signifas lokon aŭ direkton).

Ekzemploj el vortaro.net:

lama je unu membro = kulawy NA jedną nogę, je tritaga vojaĝo = NA trzydniową podróż, malsaniĝi je lepro = zachorować NA trąd, la pozon duonkuŝan ŝi ŝanĝis je pozo sida = … NA pozycję siedzącą, ties karnon mi disŝiros je pecetoj = ... NA kawałki, je la tria matene = NA trzecią rano.

En multaj aliaj kazoj, kiel en la rusa, oni uzas aliajn prepozicioj (do, w, o) kun adekvata kazo, en signifo de la esperanta JE.
„Simila” ne signifas „la sama, identa”.

Metsis (Xem thông tin cá nhân) 08:44:04 Ngày 10 tháng 10 năm 2019

Nornen:
Gxi ne havas n-finajxon por esti perverba priskribo.
Ne, por esti perverba priskribo en la espa la vorto devas esti adverbo (aŭ eble uzi iun prepozicion). Plie ni jam antaŭe diskutis, kio estas la diferenco inter
  • Mi farbis la muron blanka.
  • Mi farbis la muron blanke.
Adjektivo "blanka" priskribas staton de la objekto ("la muro") post la ago (farbado). Kelkaj lingvoj uzas la gramatikan kazon translativo por ĉi tio. La espa uzas minimume tri diversaj manieroj por ĉi tio (nominativa adjektivo, kiel + akuzativo, ĝis + nominativo).

Adverbo "blanke" priskribas la agon (farbadon), kaj ne signifas, ke la rezulto egalas tiun de la translativo. Temas pri, kiel oni esprimas la instruktivan kazon.

Quay lại