Al la enhavo

Mi havas kelkajn necertaĵojn

de _alecxjo_, 2019-oktobro-10

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-oktobro-12 21:51:22

Mi ne vidas ajnan akraĵon en viaj mesaĝo, mi nur demandis pri praktikaj konsekvencoj de nia eventuala malkonsento. Oni povas postuli, ke esperantistoj atentu gramatikajn regulojn, sed tio ne malebligas, ke ili daŭre forgesas fojfoje akuzativojn. Mi nur povas esperi, ke ili plibonigu siajn atentemon kaj gramatikon.

Pri la temo de reformoj, homoj rajtas paroli pri tio, kio plaĉas al ili. Mi ne ŝatas ian-ajn cenzuron, ĉar tio postulas, ke estu du kategorioj: cenzuristoj kaj cenzuritoj, kaj tia pensmaniero kontraŭas mian senton pri homa egaleco.

novatago (Montri la profilon) 2019-oktobro-12 22:56:33

Mi ĉiam pensis ke homoj rajtas ne ŝati Esperanton kaj esprimi tion kaj pri reformoj oni rajtas havi opiniojn kaj esprimi ilin, sed forumo por lernantoj ja ne estas taŭga loko ĉar tio kreas konfunzon, kaj, aparte, tio estas malpura ludo, oni profitas la lokon por mensogi kaj misinformi kaj oni jam damaĝis la lingvon kaj la komunumon. Tamen, nek mi nek iu alia havas devigon por dolĉe bonvenigi tiajn opiniojn, ekzemple, ĉi-kaze, en kiu estas klara nekohero. Li ne ŝatas la netuŝeblecon, tio estas akceptebla opinio, tamen li ne volas akcepti la netuŝeblecon, do li kohere decidu, sed li ne kritiku al tiuj, kiuj decidis kohere kaj logike ĉar la problemo ne estas nia, sed lia.

Kaj tio sen paroli pri tio ke la temo estas vere aĉe kaj fie insista trudo, speciale rilate al ĝia nula utileco. Pacienco havas limon. Do tial malagrablaj reagoj aperas. Mi ankaŭ silentu kiam mi volu silenti, ne kiam reformistoj volas, ke mi silentu.

Estas multaj forumoj pri artefaritaj lingvoj, kie oni povas opinii pri reformoj kaj io ajn, tiuj estas taŭgaj lokoj, por fari tion. Mi neniam iras tien por diri al forumanoj ne parolu pri ĉi tio. Mi ne interesiĝas pri tiaj aferoj. Oni rajtas ludi tiom, kiom oni volas. Tamen, se oni volas paroli Esperanton, akceptu ĝian netuŝeblecon eĉ se oni ne konsentas ĝin aŭ foriru aŭ kreu novan lingvon kun reformoj, sed ne nomu ĝin Esperanto. La afero estas tiel simpla, kaj ne inda por ĉi tia eterna diskuto.
Oni povas postuli, ke esperantistoj atentu gramatikajn regulojn, sed tio ne malebligas, ke ili daŭre forgesas fojfoje akuzativojn.
Mi ne diris "postuli", sed "racie postuli" ĝuste ĉar ĉiam estos personoj, kiuj forgesas akuzativon en Esperanto, ĝustan konjugacion en alia lingvo, aliaj misprononcas s, ŝ, z, h aŭ ĥ sonojn en ĉiu lingvo... Nu, ni postulu sed racie. Neniu estas perfekta.

Ĝis, Novatago.

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-oktobro-13 09:33:40

Estimata samideano, mi nur respondis al la ĉefa mesaĝo de la fadeno, kun la espero, ke ĝia aŭtoro revenos por legi la respondon. Li prezentas sin kiel nova esperantisto, kiu havas dubojn pri aspektoj de la lingvo - aŭ de la mensa bildo kiun li havas pri Esperanto - kaj timas, ke ĝi estu (por rpide paroli) iom sekteca.

Mi volas montri al li, ke en la movado estas diversaj opinioj, kiuj libere esprimiĝas, ke la problemoj kiujn li elvokas estis de longtempe pricerbumitaj de muntnombraj esperantistoj.

Netuŝebleco ne estas celo, sed rimedo por pluestigi unuecon de nia kara lingvo ĝis la t.n. Fina Venko. Kaj mi mem ne tuŝas kaj instigas ne tuŝi la fundamentajn regulojn. Sed mi sentas min tute libera, kaj eĉ morale devigata pripensi kaj debati pri kontraŭargumentoj, kiujn la lingvistoj povas fari rilate al la lingvo de Zamenhof.

...Ĉefe tiuj, kiuj povus lastminute kaj neatendite aperi, se oni proponus ĝian adopton en EU aŭ UNO.

_alecxjo_ (Montri la profilon) 2019-oktobro-17 00:40:16

Mi legis tutajn la komentojn kaj komprenas viajn diraĵojn. Mi dankas vin pro la retrosciigo. Mi ankaŭ ŝanĝas mian opinion pri Esperanto post mi legis la komentojn.

Mi nun komprenas tio ke vi diras pri la Fundamenta netuŝebleco, antaŭe mi misinterpretis la kernajn celojn de Esperanto.

Ankaŭ mi neniam celis damaĝi la komunumon kaj ĝiajn lernantojn, kaj mi komprenas la konsekvencojn.

Reen al la supro