Al la enhavo

La Origino de Genroj en la Hindeŭropa Lingvaro

de nornen, 2019-oktobro-10

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

nornen (Montri la profilon) 2019-oktobro-10 16:37:22

Kial en la germana la suno estas virino kaj la luno estas viro?
Kial en la hispana la suno estas viro kaj la luno estas virino?
Kial en la rusa seĝo estas viro kaj lernejo estas virino?

Jen kelke da pensero pri tiu ĉi temo:

PDF-dosiero

Metsis (Montri la profilon) 2019-oktobro-14 07:16:43

Dankon, mi jam legis, sed devas pripensi aferon.

StefKo (Montri la profilon) 2019-novembro-09 18:42:10

Ne “virino” aŭ “viro” sed “genro ina” kaj “genro vira” .
Genro povas esti natura kiam rilatas el estaĵo viva kaj genro gramatika. Deveno de la genro natura estas evidenta. Genron naturan homoj povis etendigi al aĵoj malvivaj ĉar ilia eldiroj diventadis tiam pli precizaj aŭ en praaj tempoj homoj atribuis al aĵoj vivecajn ecojn. Povas esti ke ambaŭ procezoj estis kunrulaj.

Metsis (Montri la profilon) 2019-novembro-14 08:53:02

Ne ĉiuj lingvoj havas koncepton de la gramatika genro, do mi demandas min, ĉu la ekekzisto de ili estas rezulto de iu trajto de la hindoeŭropaj lingvoj mem aŭ ĉu la medio de praparolantoj de tiuj lingvoj iel kaŭzis tion aŭ… La skribaĵo de Nornen montras unu eblecon.

sergejm (Montri la profilon) 2019-novembro-14 15:39:43

Genroj estas en multaj lingvoj. Sed ofte da ili estas ne tri, sed pli multe.

StefKo (Montri la profilon) 2019-novembro-20 20:13:12

sergejm:Genroj estas en multaj lingvoj. Sed ofte da ili estas ne tri, sed pli multe.
Kial "ofte da ili"? Mi ne komprenas tiun lingvaĵon. Ne sufiĉas: "Sed ofte ili estas ne tri sed pli multaj"?
Ĉu vi volis diri: "Sed ofte estas ne tri, sed pli multe da ili", do tia hiperbato?

sergejm (Montri la profilon) 2019-novembro-21 01:11:46

Trovu "da ili" en tekstaro.com
Vi povas trovi:
Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto:
li tamen uzis da ili multe pli multe
Malnova Testamento:
da ili ĉiuj estis kvin
troviĝis da ili cent kvindek tri mil sescent
Quo Vadis:
mi havos da ili duoblan nombron
Estas da ili tia amaso
La Ondo de Esperanto:
dum la tuta jardeko 1991-2000 da ili estis 650
sed da ili estas 11
(da ili estas jam 40)
(da ili nun estas milionoj en Usono)
Le Monde diplomatique en Esperanto:
Li havas da ili tre malmultajn
Da ili estas sep
postulas da ili apenaŭ naŭcent
Ni memoru da ili tri

StefKo (Montri la profilon) 2019-novembro-21 13:09:01

sergejm:Trovu "da ili" en tekstaro.com
Vi povas trovi:
Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto:
li tamen uzis da ili multe pli multe
Malnova Testamento:
da ili ĉiuj estis kvin
(...)
Dankon, sergejm, por tiuj multaj ekzemploj! Unu sufiĉus!
Mi estas malmulte leginta. Fakte vortaro.net, kiun mi ofte pririgardas, mencias :
"
da
(...)
3 Konsekvence, la subst., kiu venas post da ne devas esti determinata de:
(...)
2 ĉiuj k tuta (Kp nur kelkaj el ĉiuj voĉdonantoj k kelke da voĉdonantoj);
(...)
"
La mencio ne estas tamen unusignifa ĉar ĝi temas pri substantivo. Mi devis konjekti ke, se ĝi temas pri substantivo, ĝi ankaŭ povas temi pri prepozicio ili.
Mi konfesas ke mi pli atendus la pronomon el.
Se io ŝajnas evidenta, oni ne serĉas gin. Feliĉe ekzistas la forumo!

sergejm (Montri la profilon) 2019-novembro-21 16:17:09

Nu, verŝajne en la pola oni uzas ekvivalenton de "el"
Ruse mia frazo estas:
Роды есть во многих языках. Но часто их не три, а больше.
Mi diris ĉi tion pri afrikaj kaj polineziaj lingvoj.
Ekzemple, povas apartaj genroj por birdoj, surteraj animaloj kaj fiŝoj.
Aŭ por longaj kaj rondaj aĵoj.
Kaj tute mirinda estas lingvo (piĝino de angla kaj polineziaj lingvo), kie "brata" (fuŝita angla "brother") signifas "frato", se ĝin diras viro kaj "fratino" se ĝin diras virino; "susa" ( <= "sister") signifas "fratino", se ĝin diras viro kaj "frato" se ĝin diras virino.

StefKo (Montri la profilon) 2019-novembro-22 09:10:50

sergejm:Nu, verŝajne en la pola oni uzas ekvivalenton de "el"
Ruse mia frazo estas:
Роды есть во многих языках. Но часто их не три, а больше.
Mi diris ĉi tion pri afrikaj kaj polineziaj lingvoj.
Ekzemple, povas apartaj genroj por birdoj, surteraj animaloj kaj fiŝoj.
Aŭ por longaj kaj rondaj aĵoj.
Kaj tute mirinda estas lingvo (piĝino de angla kaj polineziaj lingvo), kie "brata" (fuŝita angla "brother") signifas "frato", se ĝin diras viro kaj "fratino" se ĝin diras virino; "susa" ( <= "sister") signifas "fratino", se ĝin diras viro kaj "frato" se ĝin diras virino.
Kurioza sed por mi tro ekzotika kaj distanca por tre interesi pri tio.

En la pola estas 5 genroj (malgraŭ iuj lernolibroj skribas pri 3):

genro viropersona,
genro vira viveca nepersona
genro vira neviveca
genro virina
genro neŭtra

Reen al la supro