본문으로

Ĉu Esperanto do estas ekologia?

글쓴이: Zam_franca, 2019년 10월 30일

글: 6

언어: Esperanto

Zam_franca (프로필 보기) 2019년 10월 30일 오후 1:33:51

https://www.franceculture.fr/emissions/la-transiti...

La esperante "IGSK" (Interregistara Grupo de Spertaj pri Klimatŝanĝo) [miatraduke] nur publikigadas ĝian raporton angle. Nur hodiaŭ, unu monato post la publikigo, traduko francen (ĉu estas korekta frazo?) aperas, farita per homoj kiuj ne estis pagitaj.

Ĉu do Esperanto, laŭ vi, estante lingvo kiu facile lerneblas, estas ekologia lingvo?

Mi jam skribis fadenon pri tiu demando.

Altebrilas (프로필 보기) 2019년 10월 30일 오후 3:23:06

Mi ne scias, kio estas ekologia lingvo, sed la iniciaĵo pri kunlabora traduko ŝajnas al mi interesa. Mi ne jam bone vidas kiun kvanton da laboro tio postulas, por traduki tiun raporton esperanten. Mi nek scias, ĉu iu jam sin proponis por organizi tiun laboron.

En la artikolo de France-Culture, iu frazo amuzis min: ni pripens(ad)as pri la maniero komuniki kun la publiko. Ĉu eŭfemismo por cenzuro?

sendiulo (프로필 보기) 2019년 10월 30일 오후 3:23:54

Laŭ mi, jes, ĉar ekologio tuŝas tutan mondon kaj Esperanto estas mondlingvo esence.

Schattenflug (프로필 보기) 2019년 10월 30일 오후 10:18:02

Mi konsentas al sendiulo. Kai sendube estas iomete stranga afero, ke la IGSK komence nur publikigadas ĝian raporton angle. Sed sendube la publiko angleparolanto esta iomete pli grandnombra ol la publiko de la esperantistoj. Kai la Klimatŝanĝo estas afero tre grava kai urĝa. Malgraŭe mi ŝatas la ideo ke la scientistoj kunlaboras esperantoparlanta. Post tio ili povas. laŭ mi, volonte publikigadas la rezultatoj en ĉiuj lingvoj - sed en Esperanto ankaŭ, mi petas.

Zam_franca (프로필 보기) 2019년 10월 31일 오전 9:00:13

Schattenflug:Mi konsentas al sendiulo. Kai sendube estas iomete stranga afero, ke la IGSK komence nur publikigadas ĝian raporton angle. Sed sendube la publiko angleparolanto esta iomete pli grandnombra ol la publiko de la esperantistoj. Kai la Klimatŝanĝo estas afero tre grava kai urĝa. Malgraŭe mi ŝatas la ideo ke la scientistoj kunlaboras esperantoparlanta. Post tio ili povas. laŭ mi, volonte publikigadas la rezultatoj en ĉiuj lingvoj - sed en Esperanto ankaŭ, mi petas.
Atentu! : "Mi ŝatas la ideon"
"Kaj"

Mi ne pensas, ke ili devus adopti Esperanton tujtuj. Mi opinias, ke ili devus fari "Manifeston de la scientistoj por komuna lingvo", sed ankoraŭ labori angle, tamen traduki la antaŭajn raportojn en la 6 UN-aj lingvoj kaj en Esperanto, kaj unu jaro post ilia "Manifesto", eklabori Esperante. Tiamaniere, tiuj kiuj eklernis Esperanton (se neniu registaro ekinstruis Esperanton) povos legi la raporton, eĉ se ili estos ankoraŭ novbakitaj. Kaj ni scias, ke eĉ ekzemple japanlingvanoj povas atingi bonan nivelon en Esperanto post unu jaro da laboro. Ne sufiĉos por legi raportojn, sed por kompreni la pli gravajn aferojn ene tioj. Post du jaroj da lernado, mi pensas, ke ĉiu povas kompreni raportojn.

Schattenflug (프로필 보기) 2019년 10월 31일 오후 3:34:39

@ Zam_franca
Mi konsentas. Estus bona metodo. Kaj ĉar mi lernas Esperanton depost duona jaro, mi pensas ke unu jaro estus sufiĉa tempo por legi sciencajn raportojn en Esperanto. Estas impona kiel post duona jaro oni povas legi textojn kvankam estas iomete pli malfacile skribi okulumo.gif

다시 위로