关闭的
Ĉu la esperantistaro plejparte konsistas el inoj aŭ el iĉoj?
从 Jxusteno, 2019年11月11日
讯息: 16
语言: Esperanto
robinvdv (显示个人资料) 2019年11月14日下午11:46:09
Nigro kaj blanko estas maloj, ĉar nigro estas manko de koloro kaj blanko estas ĉiuj koloroj kune. Varmeco kaj malvarmeco estas maloj, ĉar varmeco estas abundo da energio kaj malvarmeco estas manko de energio. Pezeco kaj malpezeco estas maloj, ĉar pezeco estas abundo de materio kaj malpezeco estas manko de materio. Riĉeco kaj malriĉeco estas maloj, ĉar riĉeco estas abundo de mono kaj malriĉeco estas manko de mono.
Iĉo kaj ino ne estas tiaj maloj, ili estas du membroj de unu kategorio, kaj eĉ ne la solaj membroj de tiu kategorio. Ekzistas pli ol du genroj.
Zam_franca (显示个人资料) 2019年11月15日下午4:54:20
robinvdv:Mi ne pensas, ke la vortoj "iĉo" kaj "ino" estas maloj.Vialogike : ĥromosojn Y havas la viraro. Ĝi estas la sola, kiu ĝin havadas. Ĥromosojn Y ne tute havas la inaro. Ĝi estas la sola, kiu ne tute havadas ĝin. Do estas maloj.
Nigro kaj blanko estas maloj, ĉar nigro estas manko de koloro kaj blanko estas ĉiuj koloroj kune. Varmeco kaj malvarmeco estas maloj, ĉar varmeco estas abundo da energio kaj malvarmeco estas manko de energio. Pezeco kaj malpezeco estas maloj, ĉar pezeco estas abundo de materio kaj malpezeco estas manko de materio. Riĉeco kaj malriĉeco estas maloj, ĉar riĉeco estas abundo de mono kaj malriĉeco estas manko de mono.
Iĉo kaj ino ne estas tiaj maloj, ili estas du membroj de unu kategorio, kaj eĉ ne la solaj membroj de tiu kategorio. Ekzistas pli ol du genroj.
Biologie, gehomoj kiuj sentas sin nek inaj, nek viraj, estas ankoraŭ viraj au inaj.
sergejm (显示个人资料) 2019年11月15日下午6:53:53
Sed ĉe vira birdo - XX, ĉe birdino - XY
robinvdv (显示个人资料) 2019年11月16日下午1:42:21
Zam_franca:Vialogike : ĥromosojn Y havas la viraro. Ĝi estas la sola, kiu ĝin havadas. Ĥromosojn Y ne tute havas la inaro. Ĝi estas la sola, kiu ne tute havadas ĝin. Do estas maloj.Mielon produktas la abeloj. Ĝi estas la sola besto, kiu ĝin produktas. Mielon tute ne produktas la aliaj bestoj. Do ili estas maloj: homoj estas malabeloj.
Biologie, gehomoj kiuj sentas sin nek inaj, nek viraj, estas ankoraŭ viraj au inaj.
Ĉu tio estas sencohava argumento laŭ vi? Laŭ mi tiuj argumentoj tute ne estas sencohavaj.
Via argumento aldone baziĝas je la transfobia ideo, ke ĉiuj iĉoj havas la kromosomon Y kaj ĉiuj inoj havas du X-kromosomojn, sed tio ne estas vera... Kaj eĉ se tio estas vera, iĉoj kaj inoj daŭre ne estas maloj, ĉar X-kromosomo kaj Y-kromosomo ne estas maloj, same kiel brako kaj kruro, hundo kaj kato, kafo kaj teo, ne estas maloj.
Aldone ankaŭ ekzistas aliaj kombinaĵoj de kromosomoj ĉe homoj, kaj ĉe aliaj bestoj estas entute tute alia sistemo... Unu el miaj ŝatataj sciencaj YouTube-kanaloj lastatempe faris filmeton pri tio, ke ekzistas pli ol du seksoj ĉe homoj.
Zam_franca (显示个人资料) 2019年11月16日下午5:08:54
Mi pensas, ke malina estas sinonimo de vira. Kaj mi parolas pri gehomoj.
Fakte, mi ne memoras, kie mi trovis unuafoje la vorton "malina".
Nala_Cat15 (显示个人资料) 2019年11月21日上午5:05:20