Al la enhavo

La araba kaj Esperanto

de Zam_franca, 2019-novembro-16

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-16 11:41:59

La araba lingvo sufiĉe influis la francan lingvon. Ĉi lasta mem multe influis E-on. Do nepre estas vortoj en Esperanto, kiuj venas nerekte el la araba. Sed ĉu iu kiu parolas la modernan araban povas kompreni ĉi tiujn vortojn?

Interalie, mi rimarkis :
"bazaro", "alkoholo", "jupo", "siropo"

Ankaŭ sciencaj vortoj : "ĥemio", "algebro", ktp...

Estas ankoraŭ tipaj, kulturaj aŭ historiaj vortoj : "kalifo", "mumio", ktp...

Kaj religiaj vortoj : "islamo", "imamo", "moskeo", ktp...


Ĉu vi konas aliajn ekzemplojn? Ĉu estas speciala vortaro pri la du lingvoj?

sergejm (Montri la profilon) 2019-novembro-16 14:10:23

Ĥemio aŭ kemio.

Bestoj: kamelo

Manĝaĵoj: lukumo

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-16 15:45:07

Okej, mia esperantlingva poŝtelefona tajpilo enhavis, eble pro mi mem, la vorton "ĥimio". Dankon.

Mi scivolas, ĉu estas ge/arab/lingv/an/o/j ĉi tie.

vaaspuhr (Montri la profilon) 2019-novembro-24 10:38:50

Jen la persaj kaj la arabaj fremdvortoj
------- La araba : (Ne vere Esperanta krom kelkaj vortoj)
arako
emiro
fakiro
felaho
feluko
gazelo
haremo
haŝiŝo
hena
ĥamsino
kadio
kaido
kotono
minareto
muezino
muftio
nababo
ramadano
safrano
samumo
sumako
surao (povus esti el la sanskrito : Sutra)
ŝejĥo
ŝorbeto
talko
tarifo
toporo (? Ŝemida)
ulemo
----------- La persa (Ne vere Esperanta krom kelkaj vortoj)
babuŝo
bazaro
derviŝo
efrito
ĝangalo
hurio ?
jugo (komuna kun aliaj arjaj lingvoj)
kaftano
kamforo
kando (el la dravida?)
karavano
kaviaro
ke (preskaŭ komuna kun aliaj arjaj lingvoj)
mato
nafto
ne (ne fremdvorto?)
nirufaro
nova (komuna kun aliaj arjaj lingvoj)
paradizo
pilafo
pistako
sino ?
sipajo
spinaco
sukero
ŝakalo
ŝalo
ŝnuro (komuna kun la meza persa (=Pahlavi))
tafto
tamburo
tondro ?
tuso (komuna kun la meza persa)
veziro
varma (komuna kun aliaj arjaj lingvoj)

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-24 20:17:37

vaaspuhr:Jen la persa kaj la araba
------- La araba : (Ne vere Esperanta krom kelkaj vortoj)
arako
emiro
fakiro
felaho
feluko
gazelo
haremo
haŝiŝo
hena
ĥamsino
kadio
kaido
kotono
minareto
muezino
muftio
nabobo
ramadano
safrano
samumo
sumako
surao
ŝejĥo
ŝorbeto
talko
tarifo
toporo (? Ŝemida)
ulemo
----------- La persa (Ne vere Esperanta krom kelkaj vortoj)
babuŝo
bazaro
derviŝo
efrito
ĝangalo
hurio ?
jugo (komuna kun aliaj arjaj lingvoj)
kaftano
kamforo
kando (el la dravida?)
karavano
kaviaro
ke (preskaŭ komuna kun aliaj arjaj lingvoj)
mato
nafto
ne
nirufaro
nova (komuna kun aliaj arjaj lingvoj)
paradizo
pilafo
pistako
sino ?
sipajo
spinaco
sukero
ŝakalo
ŝalo
tafto
tamburo
tondro ?
veziro
varma (komuna kun aliaj arjaj lingvoj)
Senkulpigi min, sed mi vere ne komprenas. Se estas "ne vere Esperanta krom kelkaj vortoj", kion listigis vi? Ĉu la vortoj komunaj ankaŭ en okcidentaj hindeŭropaj lingvoj kiel la franca?

Tamen koran dankon pro via listo, estas interesa scii ke tiom da vortoj ke mi uzadas oftege venas el tiaj orientaj lingvoj.

vaaspuhr (Montri la profilon) 2019-novembro-24 20:25:07

Zam_franca:
Senkulpigi min, sed mi vere ne komprenas. Se estas "ne vere Esperanta krom kelkaj vortoj", kion listigis vi? Ĉu la vortoj komunaj ankaŭ en okcidentaj hindeŭropaj lingvoj kiel la franca?
Tamen koran dankon pro via listo, estas interesa scii ke tiom da vortoj ke mi uzadas oftege venas el tiaj orientaj lingvoj.
Mi ne konsideris la francan, nur en Esperanto. Laŭ mi Esperanto ne bezonas ĉiun maloftan fremdvorton. Do ili eble estus ne vere Esperanta.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-24 20:46:02

Okej, dankon! Mi persone ŝatas tiujn vortojn, eĉ se ili ne estas gravegaj, ili estas riĉaĵoj. Plie, plaĉas al mi scii, ke ge-arab-lingvanoj aŭ ge-persa-lingvanoj jam konas iomete da vortoj kiam ili eklernas Esperanton. Pruvas, ke Esperanto ne estas 100% eŭropa.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-24 20:55:42

Jen la PIV : ŝejk/o
1 ♜ Araba estro de tribo, vilaĝo ks.
2 Honora titolo de emiroj en la Arabia duoninsulo.

Do ne estas ŝejĥo, sed tamen ekzistas, mi supozas. Krom tio, la vorto nabobo ne ekzistas, sed nababo ekzistas ja.

Ĉiu la arabaj listitaj vortoj ekzistas ja en Esperanto laŭ la PIV.

Mi ne rigardis por la persaj vortoj!

Ankoraŭ dankon, estas interesa koni novajn vortojn en Esperanto (ekzemple mi ne konis la vorton samumo, kaj tre ŝatas ĝin).

vaaspuhr (Montri la profilon) 2019-novembro-24 20:56:38

sergejm:
Manĝaĵoj: lukumo
La araba : Rahatolholkum = facila laringo !!! aŭ facile eniĝa en la laringo!

vaaspuhr (Montri la profilon) 2019-novembro-24 21:05:04

Zam_franca:
Do ne estas ŝejĥo, sed tamen ekzistas, mi supozas. Krom tio, la vorto nabobo ne ekzistas, sed nababo ekzistas ja.
Jes, nababo estas ĝusta. Ŝejĥo povus esti praesperanta!. tiu estas ĝusta elparolo en la araba.Vi estas lerta ja!

Reen al la supro