讯息: 45
语言: Esperanto
Jxusteno (显示个人资料) 2019年11月21日下午3:09:51
Altebrilas (显示个人资料) 2019年11月21日下午5:54:36
La celoj de "mia" (fakte, ĝi unuafoje estis farita de aliaj personoj) propono:Tio aspektas kiel komika skeĉo:
1) Povi paroli pri la homo sen mencii rian sekson (nu, oni ja povas paroli pri homo sen mencii rian aĝon aŭ naciecon).
2) Povi paroli pri la homo, kies sekso estas nekonata
3) Povi paroli pri la neduumulo
4) Ne mallogi komencantojn per tio, ke la inaj vortoj estas farataj el la iĉaj vortoj (la kvara argumento tamen kredeble ne estas tiom grava...).
- Kiel paroli pri homo, kies sekso estas nekonata?
- Diru tutsimple : "homo, kies sekso estas nekonata" !
Vi mem uzis tiun frazon (mi forigis "la", ĉar ĝi ne utilas), pruvante ke tia parolado eblas. Kial vi bezonas ŝanĝi la lingvoj por fari ion, kion vi jam povas fari?
Paroli pri X estas unu afero.
Alia estas devigi homojn uzi strangajn formojn en ĉiu trian frazon, nur por montri al la publiko, ke X estas grava afero por la parolanto.
Jen alia same paradoksa demando: Se respekto de la Fundamento estas grava por mi - ĉar mi pensas, ke ĝi gravas por la sukceso de nia lingvo - kiel do mi devas esprimiĝi?
Jxusteno (显示个人资料) 2019年11月21日下午6:47:44
robinvdv (显示个人资料) 2019年11月21日下午9:05:37
Altebrilas:Diru tutsimple : "homo, kies sekso estas nekonata" !Kiel mi parolu pri sahodo (= frato, fratino aŭ neduumulo en tia rilato), eŝo (= edzo, edzino aŭ neduumulo en tia rilato) aŭ parento (= patro, patrino aŭ neduumulo en tia rilato) de neduuma sekso laŭ vi? La vortoj frato, fratino, edzo, edzino, patro kaj patrino ne taŭgas, ĉar ili indikas genron. Kiel vi dirus "Mi iris al la kinejo kun mia eŝo kaj mia sahodo." en Esperanto?
"Mi iris al la kinejo kun du homoj, kies genroj estas neduumaj." estus tro nepreciza. Mi ŝatus precizigi mian rilaton al ili.
Altebrilas (显示个人资料) 2019年11月22日下午3:27:51
nornen (显示个人资料) 2019年11月22日下午4:50:01
Altebrilas:Gefrato aŭ geedzo taŭgas, ĉar "ge-" estas fundamenta, kaj ne ekzistas dek-sepa regulo, kiu diras, ke tia kunmetaĵo estas malpermesita.Sendube tio taŭgas, tamen ni konsultu la signifon de ge':
Zamenhof:ge' les deux sexes réunis; ex. patr' père ― ge'patr'o'j les parents (père et mère) | of both sexes; e. g. patr' father ― ge'patr'o'j parents | beiderlei Geschlechtes; z. B. patr' Vater ― ge'patr'o'j Eltern; mastr' Wirth ― ge'mastr'o'j Wirth und Wirthin | обоего пола, напр. patr' отецъ ― ge'patr'o'j родители; mastr' хозяинъ ― ge'mastr'o'j хозяинъ съ хозяйкой | obojej płci, np. patr' ojciec ― ge'patr'o'j rodzice; mastr' gospodarz ― ge'mastr'o'j gospodarstwo (gospodarz i gospodyni).Konsekvence "gefrato" estas tute regula vorto signifanta "frato de ambaŭ seksoj"; same "geedzo" estas "edzo de ambaŭ seksoj". Temas pri ambaŭseksuloj.
nornen (显示个人资料) 2019年11月22日下午5:38:07
robinvdv:Se gravas substreki la neduumecon:Altebrilas:Diru tutsimple : "homo, kies sekso estas nekonata" !Kiel mi parolu pri sahodo (= frato, fratino aŭ neduumulo en tia rilato), eŝo (= edzo, edzino aŭ neduumulo en tia rilato) aŭ parento (= patro, patrino aŭ neduumulo en tia rilato) de neduuma sekso laŭ vi? La vortoj frato, fratino, edzo, edzino, patro kaj patrino ne taŭgas, ĉar ili indikas genron. Kiel vi dirus "Mi iris al la kinejo kun mia eŝo kaj mia sahodo." en Esperanto?
"Mi iris al la kinejo kun du homoj, kies genroj estas neduumaj." estus tro nepreciza. Mi ŝatus precizigi mian rilaton al ili.
Mi iris al la kinejo kun mia fratulo, kiu estas triuma, kaj mia edzulo (edziĝinto), kiu estas kvaruma.
robinvdv (显示个人资料) 2019年11月22日下午5:47:02
Zam_franca (显示个人资料) 2019年11月22日下午6:09:51
robinvdv:Kiel vi faras en via denaska lingvo? Mia ne kapablas fari tion. Esperanto ankaŭ, sed ĝi havas pli da ruzaĵoj :Zam_franca:Via reformo ja malfaciligus Esperanton. Vi proponas sensencajn vortojn.Tiu ideo efektive plifaciligas kaj riĉigas Esperanton, ĉar sen tiaj vortoj tute ne eblas paroli genroneŭtrale.
Kiel oni parolu pri neduuma eŝo? Kiel oni demandu al iu ion pri riaj parentoj? Se oni uzus la vorton "gepatroj", oni aŭtomate faras la aĉan supozon, ke temas pri du personoj de malsamaj genroj, sed ne nepre estas tiel en nia nuna mondo.
Neduuma edzo sufiĉas. Estas kiel ina edzo. Ina edzo estas korekta, eĉ se ni pli ofte uzas la vorton edzino. Neduumedzo verŝajne korekta estas ankaŭ.
Tiel neduum-patroj, ktp... Mi proponas konstrui vortojn kun neduum- anstataŭ vir-
Sed notu bone, ke mi konsideras, ke :
Tiuj homoj estas maloftegaj.
Tiaj vortoj (eŝo, ktp) ja estas malfacilaj.
Zam_franca (显示个人资料) 2019年11月22日下午6:24:50
Jxusteno:La vortoj "sahodo" kaj "ĉaĉo" havas hindan devenon. "Eŝo" havas turkan devenon.Certe. Sed rigardu, mi ne memoris la ne-seksneŭtralajn vortojn, kiujn ili anstataŭigi, kaj nun mi ne tute memoras konas plu siajn signifojn!
Pri neeŭropaj vortoj : multe da kulturaj vortoj ankoraŭ ne estas tradukitaj. Ekzemplo : preciza nomo de iu amazonia instrumento. Ĝi ne venas el la hispana aŭ el la portugala.