Tin nhắn: 45
Nội dung: Esperanto
Zam_franca (Xem thông tin cá nhân) 18:28:23 Ngày 22 tháng 11 năm 2019
robinvdv:La sufikso -ul- ne igas vorton seksneŭtrala, "virulo" ne estas simple "homo", same kiel "patrulo" aŭ "patrinulo" ne estas simple "parento". Aldone oni jam uzas la vorton "fratulo" kiel titolon por viraj membroj de certaj religiaj grupoj.Jes. Sed mi iris kinejen (ajna frazo) kun du neduumaj amikoj... Ĉu ne korektas? Kaj bvl vidi, kion mi proponis malsube.
Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 22:36:26 Ngày 22 tháng 11 năm 2019
robinvdv (Xem thông tin cá nhân) 01:03:13 Ngày 23 tháng 11 năm 2019
Zam_franca:Tiu frazo estas ĝusta, ĉar "amiko" ja estas genroneŭtrala vorto, sed "patro", "frato", ktp ne estas tiaj.robinvdv:La sufikso -ul- ne igas vorton seksneŭtrala, "virulo" ne estas simple "homo", same kiel "patrulo" aŭ "patrinulo" ne estas simple "parento". Aldone oni jam uzas la vorton "fratulo" kiel titolon por viraj membroj de certaj religiaj grupoj.Jes. Sed mi iris kinejen (ajna frazo) kun du neduumaj amikoj... Ĉu ne korektas? Kaj bvl vidi, kion mi proponis malsube.
Altebrilas:Kio signifas "duuma", "triuma", "kvaruma", ktp? Rememorigi difinojn estus utila."neduuma" signifas laŭ Reta Vortaro "ne ekskluzive vira aŭ ina; havanta aŭ apartenanta al seksa identeco kiu estas ekster la seksa duumo". Neduumulo estas persono, kiu estas nek ekskluzive vira, nek ekskluzive vira.
Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 11:34:32 Ngày 23 tháng 11 năm 2019
Se mi bone komprenas, neduumulo estas gejo, lesbo, homo kies denaska sekso ne estas bone distingebla, hermafrodito aŭ homo, kiu ŝanĝigis sian sekson per ĥirurgio kaj hormonoj. Ĉu ekzistas aliaj kazoj?
Duumulo estas do iu, kiu aspektas klare vira aŭ virina (almenaŭ senveste), sentas sin tia kaj kondutas tiele.
Al kiu kategorio apartenas homo kiu ne volas aŭ ne povas havi seksajn rilatojn, pro senintereso, fizika aŭ socia maleblo aŭ ajna psika problemo?
robinvdv (Xem thông tin cá nhân) 13:05:17 Ngày 23 tháng 11 năm 2019
Altebrilas:Mi opinias, ke por eviti diskriminaciojn, oni devas klare paroli pri tiuj aferoj, sen uzi malprecizajn esprimojn, nek precizajn vortojn sed kies difino estas malfacile trovebla. Alikaze oni pensas, ke temas pri io hontinda, kion oni ne povas klare elvoki.Vi konfuzas du malsamajn aferojn: genro kaj seksa orientiĝo.
Se mi bone komprenas, neduumulo estas gejo, lesbo, homo kies denaska sekso ne estas bone distingebla, hermafrodito aŭ homo, kiu ŝanĝigis sian sekson per ĥirurgio kaj hormonoj. Ĉu ekzistas aliaj kazoj?
Duumulo estas do iu, kiu aspektas klare vira aŭ virina (almenaŭ senveste), sentas sin tia kaj kondutas tiele.
Al kiu kategorio apartenas homo kiu ne volas aŭ ne povas havi seksajn rilatojn, pro senintereso, fizika aŭ socia maleblo aŭ ajna psika problemo?
Ekzemploj de genroj estas vira, ina, neduuma. Ekzemploj de seksaj orientiĝoj estas samseksema, aliseksema, ambaŭseksema, senseksema. La difinoj de tiuj vortoj estas facile troveblaj, ili estas registritaj en Reta Vortaro kaj estas artikoloj pri ili en diversaj lingvoj ĉe Vikipedio.
Neduumeco ne estas io videbla. Ekzemplo de neduumulo estas Sam Smith. Ri estas fama brita kantisto, kiu lastatempe esprimis, ke ri volas esti priparolata per genroneŭtralaj pronomoj.
Senseksemo (aŭ neniuseksemo) estas seksa orientiĝo, kiu konsistas el tuta aŭ plejparta manko de ajna seksuma deziro.
Jxusteno (Xem thông tin cá nhân) 13:36:56 Ngày 23 tháng 11 năm 2019
Eble tia trouzado malaperus, se oni klare konscius, ke la vortoj "amiko", "homo", "ano", "estro", "ido", "isto", "ulo", "doktoro", "kato", "mastro", "najbaro", "pasaĝero", "persono", la vortoj, kies lasta sufikso estas -ant-/-at-/-int-/-it-/-ont-/-ot- kaj multaj aliaj vortoj estas sekse kaj genre neŭtralaj.
sergejm (Xem thông tin cá nhân) 15:24:36 Ngày 23 tháng 11 năm 2019
Serĉu ĝin en tekstaro.com
1 unu uzo antaŭ 2000, kaj 9 poste, kiam tiaj homoj, kiel vi ekzorgis pli "problemo" de seksa egaleco.
Jxusteno (Xem thông tin cá nhân) 15:45:14 Ngày 23 tháng 11 năm 2019
Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 15:52:19 Ngày 23 tháng 11 năm 2019
robinvdv:Sen pli detalaj klarigoj, mi timas, ke multaj esperantistoj ankaŭ konfuzos. Mi legis aliie, ke sekso estas biologia afero, kaj tn. genro estas socia afero (viroj surmetas pantalonojn, virinoj robojn, ktp), sed estas multe da kategorioj, subkategorioj kaj aroj de kategorioj kiujn oni ne bone scias, kiam oni ne vivas en tiuj medioj.Altebrilas:Mi opinias, ke por eviti diskriminaciojn, oni devas klare paroli pri tiuj aferoj, sen uzi malprecizajn esprimojn, nek precizajn vortojn sed kies difino estas malfacile trovebla. Alikaze oni pensas, ke temas pri io hontinda, kion oni ne povas klare elvoki.Vi konfuzas du malsamajn aferojn: genro kaj seksa orientiĝo.
Se mi bone komprenas, neduumulo estas gejo, lesbo, homo kies denaska sekso ne estas bone distingebla, hermafrodito aŭ homo, kiu ŝanĝigis sian sekson per ĥirurgio kaj hormonoj. Ĉu ekzistas aliaj kazoj?
Duumulo estas do iu, kiu aspektas klare vira aŭ virina (almenaŭ senveste), sentas sin tia kaj kondutas tiele.
Al kiu kategorio apartenas homo kiu ne volas aŭ ne povas havi seksajn rilatojn, pro senintereso, fizika aŭ socia maleblo aŭ ajna psika problemo?
Ekzemploj de genroj estas vira, ina, neduuma. Ekzemploj de seksaj orientiĝoj estas samseksema, aliseksema, ambaŭseksema, senseksema. La difinoj de tiuj vortoj estas facile troveblaj, ili estas registritaj en Reta Vortaro kaj estas artikoloj pri ili en diversaj lingvoj ĉe Vikipedio.
Neduumeco ne estas io videbla. Ekzemplo de neduumulo estas Sam Smith. Ri estas fama brita kantisto, kiu lastatempe esprimis, ke ri volas esti priparolata per genroneŭtralaj pronomoj.
Senseksemo (aŭ neniuseksemo) estas seksa orientiĝo, kiu konsistas el tuta aŭ plejparta manko de ajna seksuma deziro.
Peti, ke ĉiu homo estu traktata, kiel ĉiuj aliaj estas legitima postulo kaj la aliaj devas respekti tion, kondiĉe ke ili estu sufiĉe avertitaj por ne fari nevolajn ofendojn.
Postuli, ke aliaj homoj adoptu strangajn kaj komplikajn kutimojn aŭ parolmanierojn por ne esti akuzitaj je diskriminacio se ili eraras, estas por mi iom troiga. Mi ne ŝatas tn. politikan korektecon kiu, por mi, similas al ia ĉantaĝo.
Mi preferas akcepti ideojn kiujn mi bone komprenas, pri kiuj mi konsentas kaj kiujn mi pretas defendi antaŭ aliaj personoj, ol ŝajnkonsenti pri aferoj kiujn oni trudas per punoj aŭ kulpemigo.
Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 16:07:27 Ngày 23 tháng 11 năm 2019
sergejm:Ĉu oni trouzas "gehomoj"?Mi ja scias, ke "homo" estas neŭtrala vorto, sed uzus "gehomo" por substreki, ke tiu homo devas, povas aŭ rajtas esti ambaŭseksa.
Serĉu ĝin en tekstaro.com
1 unu uzo antaŭ 2000, kaj 9 poste, kiam tiaj homoj, kiel vi ekzorgis pli "problemo" de seksa egaleco.
ekz: Ni estis ses gehomoj en tiu vespermanĝo.
ses homoj = ses viroj, virinoj aŭ ambaŭ
gehomoj = ses homoj, kun proksimume la sama nombro da viroj k inoj.
Estas mia maniero uzi tiun prefikson. Aliaj povas havi alian stilon.