Til innholdet

Lukket

La vira sufikso -iĉ-.

fra Jxusteno,2019 11 22

Meldinger: 66

Språk: Esperanto

Jxusteno (Å vise profilen) 2019 11 26 15:36:16

robinvdv:
Turfalko:iĉ estas aĉ!
Ne ĉiu iĉ' estas aĉa. #NeĈiujIĉoj
Ĉu iesopinie "in estas an"?

Zam_franca (Å vise profilen) 2019 11 26 16:21:04

Jxusteno:
novatago:
Jxusteno:Tamen oni ja povas uzi la neoficialan viran sufikson
Neoficiala ne, kontraŭfundamenta kaj neEsperanta. Tiu sufikso, male al aliaj oficiale enkondukitaj, ŝanĝas la gramatikon kaj tial ĝi ne estas akceptebla*. Eĉ se oni uzas ĝin laŭfundamente, ĝi kreas problemojn ĉar: ĝi kreas senbezonan escepton pro ne tute speguli la uzadon de -in, do ĝi malfaciligas la lernadon (en lingvo, kiu nepre restu facile lernebla) kaj pro la kontraŭ fundamenta uzado, ĝi kreas konfuzon, rilate al kiel kompreni estaĵajn radikojn. Mallongigite: ĝi kreas plurajn problemojn por solvi neproblemon. Jen via logiko.

Esperanto ne bezonas tiun sufikson, nek vian helpon, nek reformistojn, nek trolojn.

*Atentu, Esperanto ne ŝanĝiĝis pasintece, oni nur aldonis senproblemajn radikojn kaj afiksojn.

Ĝis, Novatago (blogo / 7 + 1)
En Esperanto jam nun ekzistas seksneŭtralaj vortoj (ekzemple, la adverbaj participoj, kies lasta sufikso estas -ant-/-at-/-int-/-it-/-ont-/-ot-, la vortoj ano, estro, ido, isto, ulo, amiko, feo, gasto, homo, kato, kelnero, mastro, majstro, membro, monarĥo, najbaro, nobelo, orfo, parenco, pasaĝero, persono, viktimo) kaj evidente iĉaj vortoj (ekzemple, avo, bubo, fianĉo, filo, frato, fraŭlo, knabo, kuzo, nepo, nevo, onklo, patro, sinjoro, vidvo, viro). Al vortoj el ambaŭ kategorioj oni povas aldoni la sufikson -in-, precizigante la inan sekson/genron. Sed almenaŭ ankoraŭ ne ekzistas oficiala sufikso por precizigi la iĉan sekson/genron ĉe la seksneŭtralaj vortoj. Tre bone por tiu ĉi celo povas servi la neoficiala sufikso -iĉ-.
Por uzi ĉi tiun sufikson nek mi, nek espereble aliaj esperantistoj intencas peti permeson de la uzanto, kiu nomiĝas "novatago".
"Ĝis"? Ĝis kio? Ĉu ĝis la sekvonta insulto?
Ne, bvl atendi la PIV-an permeson aŭ la tutakademian permeson.
Ĝis la sekvonta respondo. Respondi al reformistoj ne estas insulto, estas farendaĵo.

Esperanto ne estas perfekta, sed sia sistemo ja bone funkcias. Ni komprenas unu la aliajn. Plie, tutgramatika ŝanĝo ne eblas en lingvo (Esperanto ja estas lingvo, ne estas projekto aŭ konstruata lingveto).

Jxusteno (Å vise profilen) 2019 11 26 16:33:45

Ĉu iu nomas onin "reformisto", se oni uzas la singularan "They" aŭ la neologisman "nibling" en la angla? Ĉu iu batalas kontraŭ la angla seksneŭtrala esprimo "fire fighter" (anstataŭ la iĉeca "fireman")? Ĉu iu batalas kontraŭ la sveda "hen"?

Jxusteno (Å vise profilen) 2019 11 26 16:35:12

Se oni volas, ke la Akademio per voĉdonado oficialigu la sufikson -iĉ-, oni uzu la sufikson -iĉ-. Tre simple. La Akademio principe oficialigas nenion neuzatan...

Zam_franca (Å vise profilen) 2019 11 27 06:25:29

Jxusteno:Ĉu iu nomas onin "reformisto", se oni uzas la singularan "They" aŭ la neologisman "nibling" en la angla? Ĉu iu batalas kontraŭ la angla seksneŭtrala esprimo "fire fighter" (anstataŭ la iĉeca "fireman")? Ĉu iu batalas kontraŭ la sveda "hen"?
Mi ne parolas la anglan denaske, sed "firewoman" ekzistas, ĉu ne? Se jes, la problemo estus "firemen" kaj ne "fireman".
Esperanto estas fragilega. Memoru, ke Esperanto estas kvazaŭ miraklo. Ĝi ne povas ebligi sin ekŝanĝi tiel sen akademia oficialigo. Sen unueco de la lingvo, Esperanto estus minacata. Vi estas ja reformistaĉo ĉar vi volas ŝanĝi la esperantan tutgramatikon, pere de via iĉismo aŭ via jiismo aŭ mi ne scias kion. Ne estas nur unu vorto, unu konstrumaniero (ekz. 'neduum-') kiu taŭgus ja, via reformaĉo estas ŝanĝego de la maniero diri la genron kaj de la afiksa sistemo.

sergejm (Å vise profilen) 2019 11 27 07:38:15

"fire fighter" estas nur nova vorto en la angla - kutima aĵo por la lingvo.
Sed neniu proponas aldoni en la anglan svedan "hen" - oni plu uzas "he or she", kiel mi scias.

robinvdv (Å vise profilen) 2019 11 27 10:16:43

sergejm:"fire fighter" estas nur nova vorto en la angla - kutima aĵo por la lingvo.
Sed neniu proponas aldoni en la anglan svedan "hen" - oni plu uzas "he or she", kiel mi scias.
Ne necesas "hen" en la angla, la angla jam havas la genroneŭtralan ununombran "they" dum jarcentoj.

sergejm (Å vise profilen) 2019 11 27 10:40:13

kiam gramatikistoj klopodis preskribi seksneŭtralan uzadon de he ("li") anstataŭ they
tiaj gramatikistoj ofte insistas nenaturajn ŝanĝojn en la lingvo.

Zam_franca (Å vise profilen) 2019 11 27 12:35:46

Nu, finfine "firewoman" ekzistas : vidu la difinon laŭ la Collins English Dictionary (Anglalingva Vortaro).

Jxusteno (Å vise profilen) 2019 11 27 14:59:55

Zam_franca:Nu, finfine "firewoman" ekzistas : vidu la difinon laŭ la Collins English Dictionary (Anglalingva Vortaro).
Do, kiel en la angla oni nomu fajrestingiston, kiu estas nek iĉo, nek ino? Certe la vorto "fire fighter", "police officer" taŭgas por seksneŭtrale paroli pri homo. Mi scias, ke ekzistas ankaŭ la vorto "fisher" (anstataŭ "fisherman"), sed ĝi kredeble (ankoraŭ) ne estas vaste uzata. En la angla estas ankaŭ singulara "They", kiu tradukiĝas kiel ri. En Esperanto ne ekzistas problemo de la profesio-nomoj, ĉar la vortoj isto estas seksneŭtrala. Do, la vortoj artisto, balaisto, dancisto, estingisto, fiŝisto, gardisto, ĝardenisto, instruisto, juristo, kantisto, kuiristo, kuracisto, laboristo, maristo, melkisto, naĝisto, paŝtisto, plonĝisto, sciencisto, servisto, vartisto, verkisto, verŝisto, veturisto k. t. p. estas seksneŭtralaj.
La neologisma angla vorto "nibling" estas seksneŭtrala alternativo por la vortoj "nephew" (nevo) kaj "niece" (nevino). En la sveda ekzistas jam oficiala vorto "hen" (ri). En la hispana por paroli pri homo seksneŭtrale iuj anstataŭigas la iĉan o kaj la inan a per e (Ekzemple, "amigo", "amiga" → "amigue").

Tibake til toppen