Ku rupapuro rw'ibirimwo

Yugawe

La vira sufikso -iĉ-.

ca, kivuye

Ubutumwa 66

ururimi: Esperanto

Zam_franca (Kwerekana umwidondoro) 27 Munyonyo 2019 16:08:49

Jxusteno:
Zam_franca:Nu, finfine "firewoman" ekzistas : vidu la difinon laŭ la Collins English Dictionary (Anglalingva Vortaro).
Do, kiel en la angla oni nomu fajrestingiston, kiu estas nek iĉo, nek ino?
(mi ne bone legis vian demandon, do tie jen mia respondo al kiel en Esperanto:) Ho mi ne pensis pri tio, ĉar kiom da fajrobrigadistoj estas ankaŭ neduumuloj? Ne multe ja. Vi diris, ke isto estas neŭtrala sufikso. Sed se oni deziras indiki la seksan orienton de la ulo, sufiĉas diri 'neduum(ul)a fajrobrigadisto', aŭ se vi kuraĝas diri tian longegan vorton, 'ne-du-um-fajr.o-brigad-ist.o'.
(jen mia respondo al la bona demando :) Pere de perifrazo. Fisherman who's is non-binary. Esperanto estas lingvo same la angla, la navaha aŭ la turka. Ni ja ne ŝanĝu lingvon por diri ion, kion ni jam kapablas esprimi! Ni ne ŝanĝu tutgramatikan sistemon pro tio! Estas lingvoj kiuj celas esti perfekta. Neniuj lingvoj, kiujn mi citis, celas tian aferon.

Jxusteno (Kwerekana umwidondoro) 27 Munyonyo 2019 17:42:40

Ĉu la hispana pereas pro tio, ke oni ekuzis la seksneŭtralajn elle (ri), amigue (amiko), abuele (avuo), hije (anako), chique (kido, mi ne scias kiel oni plej bone skribu ĉi tiun vorton, eble chike ankaŭ povas taŭgi)?

Jxusteno (Kwerekana umwidondoro) 27 Munyonyo 2019 17:46:56

Ĉu iu diras, ke la hispana ne plu estas hispana aŭ ke ĝia gramatiko tute ŝanĝiĝis?

nornen (Kwerekana umwidondoro) 27 Munyonyo 2019 17:47:56

En la hispana, "oni" ne ekuzis tiajn vortojn. Povas esti, ke ja estas malmultaj personoj, kiuj ekuzis tiajn vortojn, tamen nomi ilin "oni" estus troigo.
Mi ĉiutage parolas la hispanan kaj mi neniam trovis iun, kiu parolis pri "mis buenes amigues están enojades conmigue". Mi ja vidis memeojn pri tio.

Jxusteno (Kwerekana umwidondoro) 27 Munyonyo 2019 17:48:06

Krome, ĉu la sveda suferas pro tio, ke ekzistas la nova (jam oficiala) pronomo hen?

Jxusteno (Kwerekana umwidondoro) 27 Munyonyo 2019 17:57:17

nornen:En la hispana, "oni" ne ekuzis tiajn vortojn. Povas esti, ke ja estas malmultaj personoj, kiuj ekuzis tiajn vortojn, tamen nomi ilin "oni" estus troigo.
Mi ĉiutage parolas la hispanan kaj mi neniam trovis iun, kiu parolis pri "mis buenes amigues están enojades conmigue". Mi ja vidis memeojn pri tio.
La pronomo oni estas nedifinita, t. e. ĝi neniel klarigas, kiu estas la aganto. Eĉ se unu persono tiel diras, oni povas diri oni. Se vi estas en la aĝo de pli ol 25 jaroj kaj estas neniel ligita kun GLAT, ne estas mirinde, ke vi neniam aŭdis tian uzon... Ĉiuokaze, la diversaj personoj havas diversan ĉirkaŭumon, do aserti, ke iuj vortoj tute ne estas uzataj ĉar vi persone neniam aŭdis tian uzon, estas ne tre prudente...

sergejm (Kwerekana umwidondoro) 27 Munyonyo 2019 18:00:15

Ĉu hen estas nova? Jam delonge en sveda lingvo vira kaj virinw genroj unuiĝis.

Jxusteno (Kwerekana umwidondoro) 27 Munyonyo 2019 18:02:47

En la sveda ekzistas iĉa pronomo han, ina pronomo hon kaj nova (rimarku: jam oficiala) pronomo hen. La pronomon hen oni povas uzi, kiam temas pri persono, kies sekso/genro ne estas konata kaj kiam temas pri neduumulo.

nornen (Kwerekana umwidondoro) 27 Munyonyo 2019 18:39:06

Jxusteno:Se vi estas en la aĝo de pli ol 25 jaroj kaj estas neniel ligita kun GLAT, ne estas mirinde, ke vi neniam aŭdis tian uzon
Jes, mi estas pli aĝa ol 25 (Gen X, inb4 "ok, boomer"). Ne, ja estas GLATuloj inter mia familianaro, amikaro kaj kunlaborantaro. Ankaŭ ili ne parolas tiel.
Ĉiuokaze, la diversaj personoj havas diversan ĉirkaŭumon, do aserti, ke iuj vortoj tute ne estas uzataj ĉar vi persone neniam aŭdis tian uzon, estas ne tre prudente...
Aserti? Mi skribis "Povas esti, ke ja estas" kaj "Mi ja vidis"... Kie mia vortigo estis tiel malklara, ke ĝi pensigas vin, ke mi asertis ion?

nornen (Kwerekana umwidondoro) 27 Munyonyo 2019 18:47:01

Jxusteno:Ĉu iu diras, ke la hispana ne plu estas hispana aŭ ke ĝia gramatiko tute ŝanĝiĝis?
La hispana daŭre estas la hispana kun ĉiuj siaj variantoj. Se fakte "amigue" ktp enirus la gramatikon, tio ja estus grava ŝanĝo, ĉar tio implikus ŝanĝojn en la deklinacioj, en la konjugacioj kaj verŝajne en la sintakso. Antaŭ ol iu diros, kion mi asertas: Mi ne diras, ke tia ŝanĝo estus bona aŭ malbona, necesa aŭ malnecesa. Mi diras, ke tia ŝanĝo estus grava.

Ĝis nun, mi opinias, ke ĉiu parolu kiel li volas en persona interparolado. Tamen se ekzemple en mia firmao, dungito ekskribus aŭ ekparolus al klientoj tiel (amigues, etc), mi ja ne permesus tion, ĉar ne estus bone, nek por la firmao, nek por mi, nek por la dungito, ke niaj klientoj ekpensus, ke ni ne scias la hispanan.

Ĵusteno, mi ne scias kion vi laboras. Sed al mi estus interese scii, kio estas -en via laborfako- la efekto de la uzado de ne-oficiala gramatiko aŭ ne-oficiala vortaro en oficialaj skribaĵoj.

Subira ku ntango