Tertutup
La vira sufikso -iĉ-.
dari Jxusteno, 22 November 2019
Pesan: 66
Bahasa: Esperanto
Jxusteno (Tunjukkan profil) 22 November 2019 15.04.39
Zam_franca (Tunjukkan profil) 22 November 2019 17.57.14
Kredeble ĝi baldaŭ estos oficialigita fare de la Akademio de Esperanto.* Bv diri miakrede
Laŭ mi, estas problemo tio, ke oni ĝin foje malĝuste uzas, rompante la principon de sufiĉo kaj neceso (ekzemple, diri "edziĉo" estas malĝuste, ĉar la vorto "edzo" per si mem estas iĉa). Tamen tiun ĉi sufikson oni povas uzi ĉe la seksneŭtralaj vortoj, kiam tio necesas por pli da klareco. Ekzemple, kiam oni diras "ano", "estro", "ido", "isto", "ulo", "amiko", "kato", "najbaro", "orfo" k. t. p. la sekso ne estas precizigataNe, la sekso/genro ja estas precizigata. Vi ne komprenis la tutlingvon zamenhofan, aŭ vi simple ne ŝatas la esperantan gramatikon, kaj pensu vi tiel, estu vi libera.
Se la sekso estas dirinda, oni povas aldoni "-in" aŭ se estas direnda "vir-" : ĉevalidon havis la ĉevalino kaj la virĉevalo. En ĉi tiu ekzemplo, la sekso de la ĉevalido ne gravas, do mi ne skribis ĝin. La seksojn de ĝiaj gepatroj mi skribis, ĉar ŝajnis al mi pli direnda ol ĝia propra.
Jen interesaj skribaĵoj, el... lernu.net :
Tia ĉi uzo de li estas iafoje rigardata kiel seksa diskriminacio, sed estas fakte nur gramatika afero. Oni uzas li ne ĉar oni ignoras virinojn, sed ĉar li estas dusignifa: vira kaj sekse neŭtra. Tio ja povas iafoje kaŭzi malklaraĵojn. Tiam oni ne hezitu esprimi sin pli klare per ekz. ŝi aŭ li, tiu, tiu persono k.s..
VIR estas uzata prefiksece por montri viran sekson. Komparu kun la sufikso IN. Oni tiel povas uzi VIR nur ĉe io, kio povas havi sekson, kaj nur ĉe vortoj, kiuj ne estas viraj jam per si mem.Ĉu tiujn tekstojn pri gramatiko jam legis vi? Mi forte dubegas ja!
VIR estas prefiksece uzata precipe ĉe bestaj vortoj: virĉevalo, virkato, virbovo, virhundido, virbesto.
Ankaŭ ĉe homaj vortoj oni povas uzi VIR prefiksece: virhomo, virprezidanto, virsekretario. Sed ĉe homaj vortoj oni normale preferas uzi VIR kiel adjektivon: vira homo, vira prezidanto, vira sekretario.
Tre ofte oni tamen forlasas VIR, kvankam temas pri virbesto aŭ virhomo.
Kial vi ne defendas E-on miapense :
- vi agadas por diskonigi reformon kaj ne por diskonigi Esperanton
- vi ne ŝatas ĝian gramatikon, ĝiajn malbonaĵojn
- vi ne zorgas pri pensi ĉu indas aŭ ne reformi centjaran lingvon, kiu posedas literaturon, kulturon, kaj tiel plu, kaj kies la gramatiko, same ties de la angla aŭ de la franca, ne ŝanĝiĝis kiel vi ambiciadas dum pli ol 130 jaroj!
Jxusteno (Tunjukkan profil) 22 November 2019 20.06.52
Jxusteno (Tunjukkan profil) 22 November 2019 20.07.32
Jxusteno (Tunjukkan profil) 22 November 2019 20.10.02
Zam_franca (Tunjukkan profil) 22 November 2019 20.24.30
Jxusteno:Sed tamen efektiva problemo de la Esperanto-movado estas ne iuj bagatelaj gramatikaj detalaj, sed malĝentiluloj.Ho, mi estas "malĝentilulo"... Mi nur defendas mian lingvon, kiu povus estiĝi via ankaŭ.
Konsideru, mi petas, Esperanton same vi konsideras vian denaskan lingvon : Esperanto estas lingvo. Vi volas reformi tutan lingvan sistemon, kiu eĉ se ĝi ne estas perfekta, funkcias bone.
Ĉesu rubumi en tiu forumo tiel, ĉesu krei multege da tutsamaj fadenoj, komprenu, ke Esperanto ne estas perfekta kaj batalu kontraŭ diskriminacio aliloke ol ĉi tie, ĉar vi neniun helpas tie, krom la reformistoj.
"end" venas rekte el "ind". "aĉ" venas el la latina kaj kelkfoje el la latinida lingvaro. "ism" estas unu el la plej internacia sufikso.
Jxusteno (Tunjukkan profil) 22 November 2019 20.54.35
Se la problemo estas nur en tio, ke la sufikso -iĉ- ne havas etimologion en la aliaj lingvoj, menciindas la tabelvortoj kaj la vorto "edzo"...
Jxusteno (Tunjukkan profil) 22 November 2019 20.57.30
http://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/an...
Jxusteno (Tunjukkan profil) 22 November 2019 21.01.09
Zam_franca (Tunjukkan profil) 22 November 2019 21.02.15
Jxusteno:Pli ĝuste kredeble estus diri, ke -end- venas el la lingvo "Ido"...Ĉu vi komprenas la grandegecon, la kolosecon de via reformo? Ne estas unu vorto aŭ du, estas reformo. Kaj ĝi havas nomon, "aĉ-ismo".
Se la problemo estas nur en tio, ke la sufikso -iĉ- ne havas etimologion en la aliaj lingvoj, menciindas la tabelvortoj kaj la vorto "edzo"...
Vi ne akceptas Esperanton miaopinie, ĉar vi ne akceptas ĝiajn malbonaĵojn.
* "iĉ-ismo".