Al la enhavo

Infanaĵoj ĉesu

de Zam_franca, 2019-novembro-30

Mesaĝoj: 27

Lingvo: Esperanto

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-novembro-30 18:22:40

Miasupoze la problemo estas en tio, ke ĉi-tieuloj ial opinias la sufikson -um- netaŭga por seksneŭtriga funkcio, kvankam la sendifinsignifeco de la sufikso -um- kaj la fakto, ke la aliaj afiksoj ne taŭgas por la seksneŭtriga sufikso klare pravigas tian uzon de la -um-.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-novembro-30 18:25:22

Zam_franca:
Jxusteno:
novatago:
Jxusteno:Oni povas uzi la sufikson -um- kiel seksneŭtrigilon.
Actually, with such a root the right meaning of -um is "spend time with/by". So I really don't want to know what is exactly what you would mean by infanumaĵo. In the other hand, infano is already neutral, so once more, your answer is a nonsense.
Eble vin ne indignos tio, ke mi skribas Esperante... La vorto infano ja estas seksneŭtra. La vortoj infanumi, infanumo, infanuma, infanume, infanaĵo k. t. p. danke la sendifinitsignifecon de la sufikso -um- povas havi diversajn signifojn, sed en ĉi tiu okazo tiu ĉi sufikso ne estu seksneŭtrigilo, ĉar tia uzo rompas la principon de sufiĉo kaj neceso, t. e. tiel same neakcepteble kiel diri "brosilo".
Nu, mi donas al vi bonan ŝancon por esti komprenata se vi uzas "-um" kiel seksneŭtrigilo. Kion do signifus "Patrumo"?? Ekzemple en la dialogo (do kun kunteksto) jena : «
- Jen mia kara bebeto.
- Ho, kia amindeco!
- Ĉu ne?
- Mi deziras, kiam mi patrumiĝos, ke bebo mia estu same...
»
Ĉu la signifo de "patrumiĝi" estas klara ĉi-kaze ???? Miakomprene, signifus ion kiel "Kiam mi iĝos ion speco da patro". Iel ja ne klaras.
La signifo de la vorto patrumo povas esti alia ol patro aŭ patrino aŭ neduumulo en tia rilato. Estas ja necese, ke la kunparolanto komprenu la signifon de la vorto.

sergejm (Montri la profilon) 2019-novembro-30 18:30:00

Ni opinias ke Esperanto bezonas nenian seksneŭtrigilon, nek -um-, nek iun alian.
Mi malkovras al vi sekreton: neduumuloj ekzistas nur en fantazio.
Ĉiu reala persono estas aŭ viro, aŭ virino.
Iajnan seksneŭtrigilon bezonas nur fantaziuloj, kiuj pensas, ke ekzistas ia tria sekso.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-novembro-30 18:34:51

La mesaĝo estas kaŝita.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-30 20:01:38

Jxusteno:
Malsaghegulo:
Mi opinias, ke Jhusteno ne pravas, char la sufisko -um- ne povas plenumi seksneutrigan funkcion. Mi ankau opinias, ke oni ne povas ne scii sekson de homo, kaj kompreneble neduumuloj ne ekzistas. En la lecionoj de scienco mia instruisto diris nenion pri tio, ke ekzistas interseksuloj. Nun la fakton, ke tiaj homoj ekzistas, mia cerbo simple ne kapablas agnoski.
Malsaghegulo, la sufikso -um- estas sendifinitsignifa kaj uzeblas tiam, kiam la aliaj afiksoj ne taŭgas. En Esperanto ne ekzistas aparta seksneŭtriga afikso, tial oni povas uzi la sufikson -um- kiel seksneŭtrigilon.
De kie venas tiu "malsaĝegulo"? Mi lin ne vidis en tiu fadeno.
Kaj ĝuste :
sufikso -um- estas sendifinitsignifa
Tial oni ne povas uzi ĝin por paroli genro-neŭtrale, ĉar ĝi ja ne taŭgas kaj ne estas klara (certe mi ripetas jam diritan aferon). Vi komprenas "-um" tiamaniere, mi alimaniere, unuvorte (kaj ripetante) ĝi ne estas klara.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-novembro-30 20:20:18

Se mi ĝuste komprenas vin, vi supozas, ke oni kredeble ne komprenos min , se mi uzos la vortojn patrumo, onklumo k. t. p., se mi unue ne klarigos al mia kunparolanto la sencon, kiun mi donas al ĉi tiuj vortoj per la sufikso -um-. Kompreneble, vi pravas (se mi ĝuste komprenis vin). Sed mi simple volas klarigi, ke almenaŭ teorie (!) la sufikso -um- povas esti seksneŭtrigilo, ĉar oni ja povas uzi ĝin tiam, kiam la aliaj afiksoj ne taŭgas. Ekzemple, la Fundamenta vorto laktumo kredeble ankaŭ povas esti miskomprenita de la kunparolanto, se li ne scias la signifon de ĉi tiu vorto.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-novembro-30 20:22:06

Aldone, tiela uzo de la -um- ja estas pli bona udeo ol enkonduko de novradikarsuperfluaĵaro, ĉu?

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-30 20:27:17

Jxusteno:Aldone, tiela uzo de la -um- ja estas pli bona udeo ol enkonduko de novradikarsuperfluaĵaro, ĉu?
Teorie, nu, mi ne scias, ĉu teorie homoj devus kompreni vin? Se jes, via ideo teorie (kaj neteorie) ne funkcias. Se ne, via ideo do teorie funkcius, sed estus plene neutila, imagu iun nekompreneblan vorton!
Kaj se tiu stranga ideo disvastiĝus, la sufikso "-um" perdus sian originan sencon.
Kaj, ĉu vi do kreis vi mem tiun "malsaĝulego"??

robinvdv (Montri la profilon) 2019-decembro-01 23:46:30

sergejm:Ni opinias ke Esperanto bezonas nenian seksneŭtrigilon, nek -um-, nek iun alian.
Mi malkovras al vi sekreton: neduumuloj ekzistas nur en fantazio.
Ĉiu reala persono estas aŭ viro, aŭ virino.
Iajnan seksneŭtrigilon bezonas nur fantaziuloj, kiuj pensas, ke ekzistas ia tria sekso.
Bedaŭrinde la administrantoj ĉi tie ne plu aktivas, alie mi jam denuncus tiun fimesaĝon. Tial mi ĝenerale preferas ne publike diskuti la temon, ĉar ofte venas kontraŭ-GLAT-aj konservativuloj.

Pluraj landoj jam leĝe agnoskis neduumulojn, sed verŝajne en Rusio tio ne baldaŭ okazos... Tie oni ankoraŭ mortigas samseksemulojn en koncentrejoj.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-02 17:59:04

robinvdv:
sergejm:Ni opinias ke Esperanto bezonas nenian seksneŭtrigilon, nek -um-, nek iun alian.
Mi malkovras al vi sekreton: neduumuloj ekzistas nur en fantazio.
Ĉiu reala persono estas aŭ viro, aŭ virino.
Iajnan seksneŭtrigilon bezonas nur fantaziuloj, kiuj pensas, ke ekzistas ia tria sekso.
Bedaŭrinde la administrantoj ĉi tie ne plu aktivas, alie mi jam denuncus tiun fimesaĝon. Tial mi ĝenerale preferas ne publike diskuti la temon, ĉar ofte venas kontraŭ-GLAT-aj konservativuloj.

Pluraj landoj jam leĝe agnoskis neduumulojn, sed verŝajne en Rusio tio ne baldaŭ okazos... Tie oni ankoraŭ mortigas samseksemulojn en koncentrejoj.
Mi tamen ne diros, kion Sergejm diris, sed science mi opinias, ke nur estas du seksoj. Sed la plej grava afero estas ene la animo ĝi mem, kaj tiukaze la scienco ne gravas.

Reen al la supro