Al la enhavo

Internacia Metalo

de Francesca_Elanor, 2008-julio-23

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

Francesca_Elanor (Montri la profilon) 2008-julio-23 17:41:24

Saluton!
Mi estas juna itala esperantistino kaj mi volas informigi vin pri nova metalroka kd kun esperantaj kantoj, baldaŭ trovebla en IJK kaj nun en interreto.

------------
INTERNACIA METALO - Metalroko en la lingvo internacia

"INTERNACIA METALO" estas la unua duobla-kd dediĉata al Esperanto de du italaj metalrokaj grupoj: ANIMAE VECTOR kaj ATREIDES. 12 kanzonoj. Pli ol 60 minutoj de originala muziko. 4 eo-specialaj versioj de samnombraj kantoj.

"INTERNACIA METALO" kunigas la eo-versiojn de kd “Akerono” (ANIMNAE VECTOR) kaj “Venĝo” (ATREIDES), kiuj enhavas integrajn versiojn de lastaj verkoj de tiuj du bandoj: "Acheronte" (ANIMAE VECTOR, demontra-kd, 2007) kaj "Vendetta" (ATREIDES, demontra-kd, 2008), krom 4 novajn kanzonojn specife tradukitajn kaj registratajn okaze de IJK 2008 (la renkontiĝo de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo):

ANIMAE VECTOR (Mondovì – CN – ITA)
Ĝi sonas kiel: fajro kiu renkontas akvon, io meze inter lumo kaj tenebro.
-Nigraj Kandeloj Dancas
-Sur Brumoj de Mia Vivo
http://www.myspace.com/animaevector

ATREIDES (Mondovì – CN – ITA)
Ĝi sonas kiel: kuglo de artilerio peza, fike peza, 100% peza.
-Ŝanĝo Alvenos
-L' Antaŭtago
[url=http://www.myspace.com/atreidesmetal ]http://www.myspace.com/atreidesmetal [/url]
__________

Ĝis!
sal.gif

sev (Montri la profilon) 2008-julio-25 11:33:12

Dankon pro tiu informo !
Vinilkosmo ankaŭ parolas pri tiu grupo tie :
ipernity vinilkosmo : "Nia ĉi semajna elekto 4 !"

eran1999 (Montri la profilon) 2014-septembro-13 10:17:21

Saluton,
Mi aŭdis la "Animae Vector"a kanto nomiĝis "Sur La Brumoj De Mia Vivo" kaj mi tre ŝatas ĝin! Gi estas Perfekta! Sed mi ne povis trovi pli iliaj kantoj. Ĉu vi scias kie mi povas trovi aliajn iliajn kantojn?
Ĉu vi povas sendu al mi ilian dikografion? Aŭ parto de ĝi?

pardonu min, mi petas. Mia Esperanto estas ne bona...

lagtendisto (Montri la profilon) 2014-septembro-13 14:17:45

eran1999:Ĉu vi scias kie mi povas trovi aliajn iliajn kantojn?
Verŝajne ĉe Vinilkosmo. Sed ne ekspektu multajn pecojn de tiu muzikstilo en esperanto.

Reen al la supro