İçerik Görüntüleme

Traduko de la angla "egogender".

başlangıç Jxusteno, 3 Aralık 2019

Mesajlar: 10

Dil: Esperanto

Jxusteno (Profili görüntüle) 3 Aralık 2019 15:54:55

Ĉu "mi(o)genrulo" taŭgas?

Nala_Cat15 (Profili görüntüle) 3 Aralık 2019 19:40:55

verŝajne "Ĉiagenrulo" . Sed Informu al mi kio estas "egogender". Ĉu estas genro kiu sole la homo mem povas defini por si mem, tiel krei ambiguon por aliaj homoj kiuj ne scias la genron?

Nala_Cat15 (Profili görüntüle) 3 Aralık 2019 19:43:41

Ankaŭ, "Mio" ne estas vorto en E-o (por kiom mi scias) Tial ne estus "o" inter "mi" kaj "genrulo"

Jxusteno (Profili görüntüle) 3 Aralık 2019 20:20:19

Mesaj gizlendi.

Jxusteno (Profili görüntüle) 3 Aralık 2019 20:22:02

"Mio" - memo, egoo.

Jxusteno (Profili görüntüle) 3 Aralık 2019 20:25:16

mi(o)genro - genro, sole bazita sur la mio.

sergejm (Profili görüntüle) 3 Aralık 2019 21:33:14

Mia samseksulo aŭ samseksano.
Komparu: samklasano, samurbano ktp.

Jxusteno (Profili görüntüle) 3 Aralık 2019 21:38:24

sergejm:Mia samseksulo aŭ samseksano.
Komparu: samklasano, samurbano ktp.
Ne... Tio ĉi estas tute alia afero...
Miogenro estas genro. Miogenrulo estas persono, kies genro estas miogenro. Sed, samseksemo estas speco de seksa orientiĝo. Samseksemulo estas homo, kies seksa orientiĝo estas samseksemo. Ankaŭ ekzistas genraj orientiĝoj...
Nu, genro, seksa orientiĝo kaj genra orientiĝo estas tri diversaj aferoj.

sergejm (Profili görüntüle) 3 Aralık 2019 21:52:01

Ne samseksemulo, sed samseksulo, sen -em-
Nu, aŭ samgenrulo, se vi preferas radikon genr-

Jxusteno (Profili görüntüle) 3 Aralık 2019 22:02:44

sergejm:Ne samseksemulo, sed samseksulo, sen -em-
Nu, aŭ samgenrulo, se vi preferas radikon genr-
Miogenro estas speco de la genroj, sed ne sekso... La biologia sekso kaj la genro estas du diversaj aferoj... "Samseksulo" kaj "samgenrulo" ja respektive signifas "persono de la sama sekso" kaj "persono de la sama genro", kial la homoj, ne estantaj miogenruloj, tiel nomu miogenrulon?
Laŭ mi, eĉ miogenrulo ne nomu alian miogenrulon "samgenrulo", ĉar la miogenro, malsimile al multaj aliaj genroj, estas tre ligita kun la mio. Mio de ĉiu persono ja estas unika... Ŝajnas al mi, ke miogenro kaj nomgenro tre malmulte diferencas unu de la alia.

Başa geri dön