讯息: 17
语言: Esperanto
Jxusteno (显示个人资料) 2019年12月5日下午6:31:46
Metsis (显示个人资料) 2019年12月6日下午3:41:25
ombresaco (显示个人资料) 2019年12月7日下午1:52:01
Alesenes (显示个人资料) 2019年12月7日下午4:11:06
Mi deklari al vi ke ĉi tiu estas mia unua esperanta-mesaĝo en interreto!
Ĝis
Jxusteno (显示个人资料) 2019年12月7日下午7:07:23
ombresaco:Ĉu homoj estas aktivaj tie? Mi ne bone komprenas kial la enhavo de tiu retejo estas nevidebla sen ensaluto. Sed nur grandegan formularon por ensaluti kaj averton pri leĝoj vere ne instigas eniro... Almenaŭ por mi.La kondiĉoj de uzado estas skribitaj je sufiĉe facila lingvaĵo kaj relative mallonge, kvankam iomete ne tute ĝuste laŭ la gramatiko... Ĉu vi timas, ke la retejo minacas vian sekurecon?
ombresaco (显示个人资料) 2019年12月8日下午1:20:12
Jxusteno:Dankon pro respondi. Ne, ne temas pri timo, sed prin tedigo. Kion mi povas trovi tie? Kiom da homoj? Neniun respondon, nur "ensalutu!". La forumo de lernun postulas ensaluton por skribi, sed ne por legi, liberafolio ne postulas ensaluton eĉ por komenti. Mi simple jam ensalutis ĉe troaj retejoj, kaj nun mi estas pli selektiva por decidi ensaluti. Eble estas nur mi, aŭ ankaŭ pli da homoj. Ne gravas, mi simple komentis ke tiu agmaniero ne vere instigas ensaluti, kaj por mi, eĉ male. Sed tio estas tute persona opinio.ombresaco:Ĉu homoj estas aktivaj tie? Mi ne bone komprenas kial la enhavo de tiu retejo estas nevidebla sen ensaluto. Sed nur grandegan formularon por ensaluti kaj averton pri leĝoj vere ne instigas eniro... Almenaŭ por mi.La kondiĉoj de uzado estas skribitaj je sufiĉe facila lingvaĵo kaj relative mallonge, kvankam iomete ne tute ĝuste laŭ la gramatiko... Ĉu vi timas, ke la retejo minacas vian sekurecon?
Se vi ne estus malferminta tiun ĉi fadenon mi eĉ ne vortumus mian penson ĉi tie tiurilate.
genberg (显示个人资料) 2019年12月9日上午9:56:59
Pri la aktivado, nu, ne estas tre. Sed nek malaktiva. Nubo havas pluraj uzantoj kiuj uzas ĝin ofte. Kiam mi kreis la retejon mi esperis ke esperantistoj ĝuos havi sian propran socian retejon, sed mi klare eraris iom pri tio. Eble Nubo fariĝos pli aktiva estontece. Almenaŭ ne kostas multe, do sukceso ne gravas al mi. Malgraŭ ĉio, mi ankoraŭ esperas ke Nubo havos sian konvenan lokon en Esperantujo.
ombresaco (显示个人资料) 2019年12月9日上午11:57:29
genberg:Mi estas la retejestro de Nubo. Oni povas ensaluti per gastokonto. Estas skribita en la ensalutpaĝo.Plezuron legi vin, genberg. Se vi akceptas konsilojn: mi pensas ke pli da homoj aliĝos al nubo.re se la legado estus ebla sen neceso de ensaluto. Mi perfekte komprenas ke necesas ensaluto por skribi, sed almenaŭ legado devus esti libera, mi pensas.
Pri la aktivado, nu, ne estas tre. Sed nek malaktiva. Nubo havas pluraj uzantoj kiuj uzas ĝin ofte. Kiam mi kreis la retejon mi esperis ke esperantistoj ĝuos havi sian propran socian retejon, sed mi klare eraris iom pri tio. Eble Nubo fariĝos pli aktiva estontece. Almenaŭ ne kostas multe, do sukceso ne gravas al mi. Malgraŭ ĉio, mi ankoraŭ esperas ke Nubo havos sian konvenan lokon en Esperantujo.
Mi estas unu el la esperantistoj kiuj pensas ke indas propran retejon, sed parto de mia ŝato estus montri al neesperantistoj ke Esperanto vivas, viglas kaj aktivas. Privata insulo videbla nur de esperantistoj ne vere helpas tiun celon, sed aliflanke, aliaj homoj sentas sin pli komfortaj en tia privata etoso. Bonas diverseco.
genberg (显示个人资料) 2019年12月9日下午12:27:31
Se oni volas provi, oni povas krei konton kaj se vi ne ŝatas ĝin vi povas forigi la konton. Nubo ne estas kiel Fejsbuko (en kiu oni ne vere povas forigi konton) kaj ne konservas kaj vendas uzantan informon. Nubo estas nur ŝatokupa kaj nekomerca projekto
MiMalamasLaAnglan (显示个人资料) 2019年12月11日下午4:26:36