Til indholdet

La plej fama franco

af Zam_franca, 8. dec. 2019

Meddelelser: 5

Sprog: Esperanto

Zam_franca (Vise profilen) 8. dec. 2019 17.43.39

Laŭ la historiisto Maks Galo, Napoleono estas la plej konata franco en la tutmondo. Ĉu veras? Kiu estas tiu plej-konatulo vialande?
(eble estas neniu)

Jxusteno (Vise profilen) 12. dec. 2019 17.08.19

Ĉu Napoleono efektive estis franco, sed ne italo?

sergejm (Vise profilen) 12. dec. 2019 17.11.22

Napoleono estis korsikano.

Jxusteno (Vise profilen) 12. dec. 2019 17.13.17

sergejm:Napoleono estis korsikano.
Kaj kredeble poste fariĝis Francujano. Temas ja pri etna, sed ne nacia aparteno, nek civitaneco.

Zam_franca (Vise profilen) 12. dec. 2019 17.26.59

sergejm:Napoleono estis korsikano.
🤣🤣
Li ja elektis Francujon anstataŭ, ekzemple, sekvi sian antaŭan heroon, la korsikano Paoli kun Anglujo kontraŭ la Respubliko.

Tilbage til start