Tuta listo da germanlingv-devenaj vortoj
ya Zam_franca, 10 Desemba 2019
Ujumbe: 7
Lugha: Esperanto
Zam_franca (Wasifu wa mtumiaji) 10 Desemba 2019 7:57:49 alasiri
Metsis (Wasifu wa mtumiaji) 11 Desemba 2019 7:35:11 asubuhi
sergejm (Wasifu wa mtumiaji) 11 Desemba 2019 4:20:19 alasiri
Zam_franca (Wasifu wa mtumiaji) 11 Desemba 2019 5:42:19 alasiri
sergejm:Estas la temo pri etimologia vortaro - vidu tie(vi forgesis skribi la ligilon)
Dankon, sed mi mem kreis tian fadenon, kaj iu, eble vi, donis al mi iun etimologian retan vortaron. Sed ĝi ja ne estas tutecema, ĝi enhavas la plej utilajn vortojn nur.
Dankon pro la du respondoj.
Mi ja parolas pri german-devenaj vortoj, ne pri ĝerman-devenaĵoj.
Mi pensis, ke eble iu esperantista germanlingva asocio jam faris tian liston.
sergejm (Wasifu wa mtumiaji) 11 Desemba 2019 5:57:58 alasiri
Tie german-devenaj vortoj (ne ĝerman- !) estas markita Ger.
Sed se apud Ger. vi vidas ekz. Fra. ĝi verŝajne estas latindevena.
Ankaŭ vi povas trovi aliajn etimologiajn vortarojn
Jxusteno (Wasifu wa mtumiaji) 11 Desemba 2019 6:29:31 alasiri
baldaŭ
bedaŭri
bero
butero
danki
edzo
fajfi
fiŝo
flugi
fraŭlo
ge-
halti
hundo
-ig-
ja
klaĉi
morgaŭ
melki
nur
ofte
ŝajni
ŝlosi
ŝranko
tago
tuko
vorto
zorgi - eble tio ĉi estas ne plena listo, sed kredeble tio ĉi estas preskaŭ ĉiuj relative ofte uzataj germandevenaj vortoj.
Bonvolu rimarki, ke iuj ĉi-supraj vortoj povas esti ankaŭ en aliaj lingvoj (komparu kun la anglaj berry, butter, thank, fish, fly, halt, often, word).
Zam_franca (Wasifu wa mtumiaji) 11 Desemba 2019 7:31:12 alasiri
Ĝuste parolis mi pri tiu etimologia vortaro.