İçerik Görüntüleme

Pri sabro

başlangıç Zam_franca, 17 Aralık 2019

Mesajlar: 3

Dil: Esperanto

Zam_franca (Profili görüntüle) 17 Aralık 2019 19:44:29

Unuatempe mi pensis, ke "sabro" venis el la franca sabre (kaj el la angla saber).
Sed mi hazarde eksciis per Guglo-traduko, ke en la japana, "sabro" estus サーベル (s¯aberu).
Ĉu tiu traduko estas kutima aĉeco de Guglo, aŭ ĉu la japana influis pri tiu vorto la anglan kaj la francan (ktp) lingvojn (aŭ ĉu la hinodeŭropaj lingvoj influis la japanan...)?

nornen (Profili görüntüle) 17 Aralık 2019 19:59:02

La japanoj pruntis tiun vorton el la nederlanda "sabel".
La origino de sabel, saber, sabro, Säbel, saaberu, ktp ŝajnas esti la hungara szablya, kiu estis miksaĵo el kipĉaka "selebe" kun la hungara "szab" = tranĉi.

Zam_franca (Profili görüntüle) 17 Aralık 2019 20:15:05

Okej, dankon.
Jen estenda vorto en "internacia lingvo"!

Başa geri dön