Į turinį

Kial oni kontraŭlogike emas preskaŭ ĉiam aldoni la artikolon "la" antaŭ adjektivoj uzataj kiel nomoj de lingvoj.

Jxusteno, 2019 m. gruodis 18 d.

Žinutės: 5

Kalba: Esperanto

Jxusteno (Rodyti profilį) 2019 m. gruodis 18 d. 18:54:40

Ja estas tute logike diri "la suno", "la luno" k. t. p., ĉar plejmulto da nefrenezaj homoj-neinfanetoj scias, ke (almenaŭ ĉe nia planedo) estas unu suno kaj unu luno, sed mi dubas ĉu estas logike ekzemple diri "la hungara" al iu Usona infano, kiu ne scias ke ekzistas tia lingvo.

nornen (Rodyti profilį) 2019 m. gruodis 18 d. 19:22:38

La hungara = la hungara lingvo

Jxusteno (Rodyti profilį) 2019 m. gruodis 18 d. 19:41:20

nornen:La hungara = la hungara lingvo
Jes, sed la signifo de "la" estas "tiu konata de vi", ĉu ne? Ĉu viaopinie estas logike diri "la (=tiu konata de vi) hungara lingvo" al homo, kiu ne scias, ke ekzistas tia lingvo?

nornen (Rodyti profilį) 2019 m. gruodis 18 d. 19:47:30

Mi parolas majaan lingvon. = Mi parolas unu lingvon el la majaa lingvaro, sed mi ne prezicigas kiun.
Mi parloas la kekĉian (lingvon). = Mi parols tiun difinitan lingvon.

Kiel vi argumentis: estas nur unu suno kaj nur unu luno, kaj tial ni parolas pri la suno kaj la luno.
Estas nur unu hungara lingvo kaj nur unu kekĉia lingvo, tial samlogike: la hungara (lingvo) kaj la kekĉia (lingvo).

Ne gravas tio pri "tiu konata de vi".
Mi legis la lastan libron de Terry Pratchett.
Tio ne signifas, ke la lasta libro de TP estas konata de vi.
Mi estas en la oficejo. Sengrave ĉu la oficejo estas konata de vi.

Jxusteno (Rodyti profilį) 2019 m. gruodis 18 d. 19:49:58

nornen:Mi parolas majaan lingvon. = Mi parolas unu lingvon el la majaa lingvaro, sed mi ne prezicigas kiun.
Mi parloas la kekĉian (lingvon). = Mi parols tiun difinitan lingvon.

Kiel vi argumentis: estas nur unu suno kaj nur unu luno, kaj tial ni parolas pri la suno kaj la luno.
Estas nur unu hungara lingvo kaj nur unu kekĉia lingvo, tial samlogike: la hungara (lingvo) kaj la kekĉia (lingvo).

Ne gravas tio pri "tiu konata de vi".
Mi legis la lastan libron de Terry Pratchett.
Tio ne signifas, ke la lasta libro de TP estas konata de vi.
Mi estas en la oficejo. Sengrave ĉu la oficejo estas konata de vi.
Via rezonado ŝajnas al mi tute ĝusta. Dankon pro l' klarigo.

Atgal į pradžią