Ĉu la sufiksoj -ad- kaj -ant- foje havas la saman signifon kaj povas anstataŭigi unu la alian?
од Jxusteno, 19. децембар 2019.
Поруке: 11
Језик: Esperanto
Metsis (Погледати профил) 21. децембар 2019. 08.25.32
Jxusteno:Jes, la verba -adi/-adas/-adis/-ados/-adus havas daŭran signifon kaj la substantiva -ado ofte esperimas agon. La adjektiva -ada kunekzistas ofte kun substantivoj, kaj ĉi tial havas agan signifon. Mi ne memoras, ke mi eĉ vidus adverban formon, "legade", "farade" ktp.
La sufikso -ad- kredeble nun estas uzata nur tiam, kiam ĝi ne estas forlasebla (ekzemple, akvado, bekado, brosado, kronado) kaj ofte en la vortoj esprimantaj agon (ekzemple, "uzado"; oni povas ankaŭ diri "uzo"). Mi pensas, ke oni povas uzi ĝin ankaŭ por eviti miskomprenojn; ekzemple, "aviadilo kaj helikoptero estas flugadiloj".
Jxusteno:Temas pri kiel oni komprenas pasivon. Miakomprene ekzistas minimume du manieroj:
Pri "mono bezonatas" mi povas diri ke, se oni uzas tiun esprimon, oni ne diru "monon bezonatas", ĉar "mono" estas objekto de "bezoni", sed ne de "bezonati"; en tiu ĉi frazo "mono" estas subjekto de "bezonati". "Bezonati" ja signifas "esti bezonata".
- pasivo senpersonigas la agon
Se la aktivo priskribas, kion iu aganto faras al iu objekto, la pasivo emfazas la agon.
- pasivo priskribas ŝanĝon de la stato de la objekto
Se la aktivo priskribas, kio okazas al iu objekto, la pasivo priskribas ŝanĝon de la stato de la objekto.