Til innholdet

Ĉu Rusujo estas tute sendanĝera loko por samseksemuloj?

fra Jxusteno,2019 12 22

Meldinger: 29

Språk: Esperanto

KatjaMcFlores (Å vise profilen) 2019 12 28 15:41:57

Ho, kamarado Igor...
Kiel kruela vi estas...
Veršajne či tiu cinika parodio de cinikaj rikanuloj por cinikaj rideguloj estas kvazaŭ bato por delikata naturo de Źustenčik.
Eble ĝuste pro ĉi-parodio lia ŝokita menso eligis vican frenezan ideon, ĉi-foje pri ŝanĝo de land-nomoj.
----------
Por iom konsoli vin, Žustenĉik, jen por vi paro da kantoj de ankoraŭ unu sufiĉe populara rusia gej-kantisto:
https://youtu.be/dM7SGNDYoKU
https://youtu.be/duceebvxCFQ

Jxusteno (Å vise profilen) 2019 12 28 16:34:27

Eble vi povus kun flagoj kaj kriegoj protestadi kontraŭ la novaj landnomoj ĉe la tombo de la aŭtoro de ĉi tiu ideo, en la hebrea tombejo de Varsovio... Kvankam kredeble tio ĉi neniom helpos vin. Sed ne miru se oni metos vin en frenezulejon post via unuopa protestado.

Jxusteno (Å vise profilen) 2019 12 28 16:36:25

Vi tamen respondu: kion vi farus se via najbaro estus samseksemulo aŭ se via proksima amiko elŝrankiĝus?

Jxusteno (Å vise profilen) 2019 12 28 17:18:14

IgorSokoloff:Jen gej-parodio de sufiĉe popularaj rusiaj komediistoj. Fakte, ili ambaŭ havas edzinojn kaj infanojn, tamen suspekteblas ke ili havis samseksuman sperton.
Diri malveron pri iu = kalumnii iun.

IgorSokoloff (Å vise profilen) 2019 12 28 19:44:48

Ho jes, kamarado Katja...
Kiel videblas, skizofrenia de nia juna oponulo progresas.

Jxusteno (Å vise profilen) 2019 12 28 20:09:02

IgorSokoloff:Ho jes, kamarado Katja...
Kiel videblas, skizofrenia de nia juna oponulo progresas.
Kiel ni povas supozi, nia "kamarado" ĵus surmetis sian alian maskon. Cetere, se homo jen sentas sin iĉo, jen sentas sin ino, ri estas neduumulo, ĉu? Eble en ĉi tiu okazo oni havas la oportunecon uzi la neduuman sufikson -ip-:
malĝentilulipo.

Zam_franca (Å vise profilen) 2019 12 29 09:48:09

Jxusteno:
IgorSokoloff:Ho jes, kamarado Katja...
Kiel videblas, skizofrenia de nia juna oponulo progresas.
Kiel ni povas supozi, nia "kamarado" ĵus surmetis sian alian maskon. Cetere, se homo jen sentas sin iĉo, jen sentas sin ino, ri estas neduumulo, ĉu? Eble en ĉi tiu okazo oni havas la oportunecon uzi la neduuman sufikson -ip-:
malĝentilulipo.
Se via iama karakteristiko estas malĝentileco aŭ oponeco, la sufikso "-ul" sufiĉas.
Jen la anglalingva gramatiko-paĝo de lernu :
UL = "a person with some kind of characteristic". What precedes UL always shows what characterizes the person.
Kaj mi tre bone povus diri, en kvazaŭ Zamenhofa Esperanto, ke vi estas neduum-reformisto, se via genro dirindus.

Jxusteno (Å vise profilen) 2019 12 29 09:54:11

Zam_franca:
Kaj mi tre bone povus diri, en kvazaŭ Zamenhofa Esperanto, ke vi estas neduum-reformisto, se via orientiĝo dirindus.
Seksa orientiĝo estas allogateco fare de anoj de certa sekso sed ne aparteno al iu genro.

Zam_franca (Å vise profilen) 2019 12 29 10:08:04

Jxusteno:
Zam_franca:
Kaj mi tre bone povus diri, en kvazaŭ Zamenhofa Esperanto, ke vi estas neduum-reformisto, se via orientiĝo dirindus.
Seksa orientiĝo estas allogateco fare de anoj de certa sekso sed ne aparteno al iu genro.
Bone, mi korektigis mian frazon.

Tibake til toppen