Zamenhofo kaj la sveda
de Zam_franca, 2019-decembro-29
Mesaĝoj: 7
Lingvo: Esperanto
Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-29 11:05:59
Sed "ju pli... des pli" venas el la sveda, ĉu ne?
Ĉu li elektis tion ĉar la germanlingva vorteto "je... desto" jam ekzistis en Esperanto?
Kiel li iom ekkonis la svedan?
Metsis (Montri la profilon) 2019-decembro-29 11:27:16
- "je", ĉar ĝi jam havis alian uzon
- "desto", ĉar ĝi ne estas substantivo, do "desto" → "des".
Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-29 13:08:58
Metsis:Kaj la sveda kaj la germana estas ĝermanaj lingvoj, ĉi tial la sveda "ju…desto" kaj la germana "je…desto" similas. Sed ankaŭ miakone Z ne posedis la svedan. Mi pensas, ke Z ne volis uzi la vortonBone, dankon. Do laŭ vi eblus, ke Zamenhof' ne tute konis la svedan, kaj elektis tiujn svedajn vortojn preskaŭ hazarde, ĉu?
- "je", ĉar ĝi jam havis alian uzon
- "desto", ĉar ĝi ne estas substantivo, do "desto" → "des".
Metsis (Montri la profilon) 2019-decembro-29 15:57:29
Zam_franca:La sveda esprimo estas "ju…desto" kaj la germana "je…desto". Jes, mi pensas, ke Z hazarde elektis "ju…des" pro eviti superŝarĝi la vorton "je" kaj havi vorton "desto", kiu ne estas substantivo, kvankam havas la sufikson o.
Bone, dankon. Do laŭ vi eblus, ke Zamenhof' ne tute konis la svedan, kaj elektis tiujn svedajn vortojn preskaŭ hazarde, ĉu?
Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-29 22:31:44
Metsis:Dankon.Zam_franca:La sveda esprimo estas "ju…desto" kaj la germana "je…desto". Jes, mi pensas, ke Z hazarde elektis "ju…des" pro eviti superŝarĝi la vorton "je" kaj havi vorton "desto", kiu ne estas substantivo, kvankam havas la sufikson o.
Bone, dankon. Do laŭ vi eblus, ke Zamenhof' ne tute konis la svedan, kaj elektis tiujn svedajn vortojn preskaŭ hazarde, ĉu?
Nu, la sved-lingvanoj ĝuu tiun hazardon.
Zamenhofo ja havis bonan fortunon, kiam li iniciatis la lingvon.
Li ankaŭ faris nombran sistemon kiu estas la sama kiel la ĉinlingva sistemo!
StefKo (Montri la profilon) 2019-decembro-30 12:14:54
Zam_franca:... sama kiel la ĉinlingva...
(...) sistemon kiu estas la sama ol la ĉinlingva sistemo!
OL ekzistas kun ALIA, tiel: ...sistemo kiu estas ALIA OL la ĉinlingva sistemo
Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-30 21:42:00
StefKo:Dankegon.Zam_franca:... sama kiel la ĉinlingva...
(...) sistemon kiu estas la sama ol la ĉinlingva sistemo!
OL ekzistas kun ALIA, tiel: ...sistemo kiu estas ALIA OL la ĉinlingva sistemo