Meddelelser: 7
Sprog: Esperanto
Jxusteno (Vise profilen) 29. dec. 2019 16.38.06
akcento - akĉento;
aso - aĵo - aĉo - aĝo;
buso - buŝo - buĉo;
caro - ĉaro;
celo - ĉelo;
iĉo - iĝo;
kuzo - kuŝo;
salo - ŝalo;
si - ŝi - ci - ĉi - ĝi;
ec' - eĉ - edz';
kruco - kruĉo;
maŝo - maco - maĉo;
paso - paŝo - paco - paĝo;
pesi - pezi;
preso - prezo - preĝo;
sako - ŝako;
salti - ŝalti;
sati - ŝati;
semi - ĝemi;
sono - zono;
stelo - ŝtelo;
sumi - zumi;
viŝo - vico.
Do, kiel ĝuste elparoli ilin? Kredeble plejmulto da esperantistoj povas tute ĝuste elparoli la literojn "s" kaj "ŝ".
"Z" estas voĉa "s"; "ĵ" estas voĉa "ŝ".
"C" estas "ts"; "dz" (ekzemple en la vortoj "edzo" kaj "haladzo") estas voĉa "c"/"ts" sed en Esperanto por ĝi ne ekzistas aparta litero.
Oni povas diri ke "ĉ" estas "tŝ", kaj "ĝ" estas "dĵ". Do, por ĝuste elparoli ĉiujn sep literojn, estas sufiĉe unue povoscii elparoli la literojn "s" kaj "ŝ".
Metsis (Vise profilen) 1. jan. 2020 13.01.27
Zam_franca (Vise profilen) 1. jan. 2020 15.02.10
Se ies denaska lingvo ne havas certajn sonojn, kiuj estas en la espa, oni facile elparolas erare kaj skribas malkorekte. Mi jam multfoje skribis ĉi tie en Lernu pri tiuj susuraj sonoj (c, ĉ, ĝ, ĵ kaj ŝ). Mia denaska lingvo malhavas tiujn kaj konsekvence ili ĉiuj sonas kiel sama kaĉo al mi. Multfoje mi ne eĉ povas aŭdi diferencon inter ili kaj ĉi tial mi devas parkerigi multajn vortojn. Ĉi tio estas kontraŭ la ideo de "facila lingvo". Mi kredas, ke mi ne estas la sola kun tiu problemo.Ja estas problemo, do mi pensas, ke ekde tre juna aĝo, lernantoj de la tutmondo devus lernadi sonojn kiuj ne ekzistas en iliaj denaskaj lingvoj : tial al tiu celo ili devus lerneje ripetadi vortojn en la angla, la ĉina, la itala, kial ne en E-o, ktp.
La angla lingvo elparole devas esti hororaĵo por vi, ĉu ne ?
StefKo (Vise profilen) 1. jan. 2020 16.33.27
Metsis:Se ies denaska lingvo ne havas certajn sonojn, kiuj estas en la espa, oni facile elparolas erare kaj skribas malkorekte. Mi jam multfoje skribis ĉi tie en Lernu pri tiuj susuraj sonoj (c, ĉ, ĝ, ĵ kaj ŝ). Mia denaska lingvo malhavas tiujn kaj konsekvence ili ĉiuj sonas kiel sama kaĉo al mi. Multfoje mi ne eĉ povas aŭdi diferencon inter ili kaj ĉi tial mi devas parkerigi multajn vortojn. Ĉi tio estas kontraŭ la ideo de "facila lingvo". Mi kredas, ke mi ne estas la sola kun tiu problemo.Metsis, vi bone scias ke ekzistas lingvoj havantaj plie de tiaj sonoj, do tiu nombro de la esperantaj sonoj estas averaĝa. Via denaska lingvo estas aparte malriĉa je tiuj sonoj.
Ekzemple la Pola havas plie tiujn sonojn: ś, ć, dz, dź. Ĉi duliteraj estas unusonaj. En la Rusa ekzistas t.n. mola signo kiu moligas multajn konsonantojn.
sergejm (Vise profilen) 1. jan. 2020 16.42.20
Metsis (Vise profilen) 1. jan. 2020 21.12.54
StefKo:Jes, mi scias Mi longe pripensis ĉu eĉ respondi, ĉar mi volas eviti longan jes-ne-disputon pri ĉi tio. Mi kredas, ke unu kialo por tiaj sonoj estas ja, maltrankvilo de Z por eviti homonimojn. Anstataŭ klopodi trovi alternativajn vortojn Z elektis la "facilan" vojon kaj decidis uzi tiujn por li konatajn sonojn. El mia perspektivo tio estis bedaŭrinda decido.
Metsis, vi bone scias ke ekzistas lingvoj havantaj plie de tiaj sonoj, do tiu nombro de la esperantaj sonoj estas averaĝa. Via denaska lingvo estas aparte malriĉa je tiuj sonoj.
Ekzemple la Pola havas plie tiujn sonojn: ś, ć, dz, dź. Ĉi duliteraj estas unusonaj. En la Rusa ekzistas t.n. mola signo kiu moligas multajn konsonantojn.
Mi estas filmhobiulo kaj rigardis ekz. multajn pola- kaj rusalingvajn filmojn 🎦 kaj tial scias, ke ambaŭ lingvoj havas nekompreneble plie tiajn sonojn.
(Aldono: Aliflanke la finna havas ok vokalojn, kiujn oni povas kombini per 45 diversaj manieroj. Mi kredas, ke la pola estas aparte malriĉa je vokalaj kombinaĵoj )
Urho (Vise profilen) 8. jan. 2020 09.53.30
• Venäjän aakkoset → Venäjän ässät
• venäjän aakkoset = la rusa alfabeto
• venäjän ässät = la s-literoj de la rusa [lingvo], la s-sonaj literoj de la rusa [lingvo]