글: 9
언어: Esperanto
Ergazomai (프로필 보기) 2008년 7월 27일 오후 5:49:02
Mi estas instruanta ĝin al mia paĉjo. Li estas sufiĉe lerta. Li ĝis nun alvenis al la verboj. Ĝis Aŭgusto ni povos paroli Esperante, kaj iri al nacia kongreso en Grosseto!
diogotux (프로필 보기) 2008년 7월 27일 오후 10:02:30
IREN (프로필 보기) 2008년 7월 28일 오후 12:40:21
diogotux (프로필 보기) 2008년 7월 28일 오후 5:24:58
Terurĉjo:Kion vi faris, estimata?Mi al ŝi diris pri maljusteco de la angla lingvo tia, kia ĝi estas instruata en niaj lernejoj: kiel internacia lingvo.
Kontraste al tio mi montris al ŝi ke Esperanto estas justa, ĉar neniu popolo havos nature pli altan nivelon ol iu alia popolo.
Post tio mi diris ke Esperanto estas pli facila, kaj mi fakte legis en interreto ke iuj uloj posedis bone Esperanto post du jaroj da studo (nu, mi uzas paĝaron Lernu jam du jarojn ), aŭ eĉ du monatoj (sed pri tio mi iom dubas).
Ŝi plej ŝatis facilecon de Esperanto, kaj promesis strebi pri lernado de Esperanto, lastmonate ŝi diris al mi ke ŝi legas Claude Piron-an libron "Dankon amiko", kaj ŝi estas uzanto de lernu-paĝaro.
Mi jam debatis kun ŝi pri religioj, ni ofte debatas pri ion. Je religioj ni malsamopinias, sed pri egaleco de Esperanto, kaj ĝia valoro antaŭ la angla, ni samopinias.
diogotux (프로필 보기) 2008년 7월 28일 오후 5:35:28
IREN:ĉar li estas 83 jara, li ne interesiĝas pri ĝi.Mi ne koprenis la ligon. Mi konas maljunulojn kiuj tre ŝatas Esperanton, kaj eĉ estas pli aktivaj en movado ol junuloj.
Sed neniu el tiuj (maljunuloj) estas pli ol okdek jaroj aĝaj, do mi gratulas vin kaj vian patron kaj esperas ke li iam interesiĝos pri Esperanto kaj skribos libron pri ĝi.
Brakumojn!
valeskasousa (프로필 보기) 2008년 7월 28일 오후 6:54:05
werechick (프로필 보기) 2008년 8월 13일 오전 1:54:31
Mia amiko (nur amiko, ne estas koramiko), tamen, parolas tre pli bone. Nature, mi povas paroli pli bone ol mia amiko, sed li estas bona komencanto.
Mi volus, unu tago, instrui pli parencojn pri Esperanto. Esperas mi ke miaj gefiloj estos bonegaj etaj geesperantistoj.
Mi nur bezonas trovi por mi mem esperantistan edzinon.
diogotux (프로필 보기) 2008년 8월 13일 오후 4:30:00
Lia profilo
diogotux (프로필 보기) 2008년 8월 13일 오후 4:32:39
werechick:Mi nur bezonas trovi por mi mem esperantistan edzinon.Parolu pri Esperanto al belaj virinoj kaj eble vi havos pliajn opciojn