Späť na obsah

Instrui Esperanton al viaj parencoj

od Ergazomai, 27. júla 2008

Príspevky: 9

Jazyk: Esperanto

Ergazomai (Zobraziť profil) 27. júla 2008 17:49:02

Ĉu vi instruas (aŭ instruis) Esperanton al viaj parencoj?

Mi estas instruanta ĝin al mia paĉjo. Li estas sufiĉe lerta. Li ĝis nun alvenis al la verboj. Ĝis Aŭgusto ni povos paroli Esperante, kaj iri al nacia kongreso en Grosseto!

diogotux (Zobraziť profil) 27. júla 2008 22:02:30

mi incitis mian fratinon lerni esperanto. Ŝi pasintjare estis plialtnivela ol mi!

IREN (Zobraziť profil) 28. júla 2008 12:40:21

Kiam mi parolas al mia patro pri Esperanto, li diras ke multe vortoj similas la latinan lingvon sed ĉar li estas 83 jara, li ne interesiĝas pri ĝi.

diogotux (Zobraziť profil) 28. júla 2008 17:24:58

Terurĉjo:Kion vi faris, estimata?
Mi al ŝi diris pri maljusteco de la angla lingvo tia, kia ĝi estas instruata en niaj lernejoj: kiel internacia lingvo.

Kontraste al tio mi montris al ŝi ke Esperanto estas justa, ĉar neniu popolo havos nature pli altan nivelon ol iu alia popolo.

Post tio mi diris ke Esperanto estas pli facila, kaj mi fakte legis en interreto ke iuj uloj posedis bone Esperanto post du jaroj da studo (nu, mi uzas paĝaron Lernu jam du jarojn rideto.gif), aŭ eĉ du monatoj (sed pri tio mi iom dubas).

Ŝi plej ŝatis facilecon de Esperanto, kaj promesis strebi pri lernado de Esperanto, lastmonate ŝi diris al mi ke ŝi legas Claude Piron-an libron "Dankon amiko", kaj ŝi estas uzanto de lernu-paĝaro.

Mi jam debatis kun ŝi pri religioj, ni ofte debatas pri ion. Je religioj ni malsamopinias, sed pri egaleco de Esperanto, kaj ĝia valoro antaŭ la angla, ni samopinias. rideto.gif

diogotux (Zobraziť profil) 28. júla 2008 17:35:28

IREN:ĉar li estas 83 jara, li ne interesiĝas pri ĝi.
Mi ne koprenis la ligon. Mi konas maljunulojn kiuj tre ŝatas Esperanton, kaj eĉ estas pli aktivaj en movado ol junuloj.

Sed neniu el tiuj (maljunuloj) estas pli ol okdek jaroj aĝaj, do mi gratulas vin kaj vian patron kaj esperas ke li iam interesiĝos pri Esperanto kaj skribos libron pri ĝi. rido.gif

Brakumojn! sal.gif

valeskasousa (Zobraziť profil) 28. júla 2008 18:54:05

Mi instruas mian edzon, kaj li ne havas tre facileco al lerni. rido.gif

werechick (Zobraziť profil) 13. augusta 2008 1:54:31

Ĉar mi parolas esperante (feliĉe), mia frato povas diri kelkajn vortojn, sed li ne komprenas multe.

Mia amiko (nur amiko, ne estas koramiko), tamen, parolas tre pli bone. Nature, mi povas paroli pli bone ol mia amiko, sed li estas bona komencanto.

Mi volus, unu tago, instrui pli parencojn pri Esperanto. Esperas mi ke miaj gefiloj estos bonegaj etaj geesperantistoj. rideto.gif

Mi nur bezonas trovi por mi mem esperantistan edzinon. rido.gif

diogotux (Zobraziť profil) 13. augusta 2008 16:30:00

Mia frato estas iom memvola, mi daŭre incitis lin lerni Esperanton, kaj mi jam estis forlasonta, kiam lastan semajnon li decidis eklerni.
Lia profilo

diogotux (Zobraziť profil) 13. augusta 2008 16:32:39

werechick:Mi nur bezonas trovi por mi mem esperantistan edzinon. rido.gif
Parolu pri Esperanto al belaj virinoj kaj eble vi havos pliajn opciojn lango.gif

Nahor