去目錄頁

Ni Deziras Esperanta Nomo

Frakseno, 2008年7月30日

讯息: 14

语言: Esperanto

Frakseno (显示个人资料) 2008年7月30日上午3:29:49

Mi kaj mia edzino pensas pri prenas por ni mem novan familian nomon: en Esperanto. shoko.gif

Tamen, mia komprenado estas ne sufiĉe bona. Mi demandas ĉiujn: helpu nin.
La nomo devus havi bonan sonon.
Distribuu viajn ideojn!

Ho, ni ŝatas "Soros," sed George jam prenis tion. malgajo.gif

Frankouche (显示个人资料) 2008年7月30日下午3:06:08

Ĉu vi povas vere ŝanĝi facile vian familian nomon en la administraĵo aŭ nur elekti uzadon nomon?

Novaro, belavivo, nubejo, delamaro, delamonto... rideto.gif

Frakseno (显示个人资料) 2008年7月30日下午3:42:39

Ni intencas ŝanĝi nian nomon laŭleĝe. En Usono, estas facila ŝanĝi nomon. Kostas monon, sed facilas.

RiotNrrd (显示个人资料) 2008年7月31日上午1:19:56

Frakseno:Kostas monon, sed facilas.
Ne. En Usono, la leĝo diras ke oni povas uzi iun ajn nomon kiun oni volas - pagi monon estas ne bezonata. Vi devas simple avizi la IRS kaj la Social Security Administration (la nomo de kiu la IRS konas vin devas egali la nomon de kiu la Social Security Administration konas vin).

Vi devus paroli kun leĝisto, sed mi kredas ke kiun mi diris estas vera.

orthohawk (显示个人资料) 2008年7月31日上午4:00:51

Frakseno:Mi kaj mia edzino pensas pri prenas por ni mem novan familian nomon: en Esperanto. shoko.gif

Tamen, mia komprenado estas ne sufiĉe bona. Mi demandas ĉiujn: helpu nin.
La nomo devus havi bonan sonon.
Distribuu viajn ideojn!

Ho, ni ŝatas "Soros," sed George jam prenis tion. malgajo.gif
Decidu kiu estas via plejamata floro/arbo/juvelo/mineralo/loko/ktp (io en la naturo) kaj uzu la a-vortan formon. Ekze. mia plejamata floro estas la siringo. Do, mia nova nomo estus "Siringa." Mia plejamata arbo estas la saliko (au iam la acero) do, Salika au Acera. KTP. Nur ideo rideto.gif

Frakseno (显示个人资料) 2008年7月31日上午4:45:16

RiotNrrd:Ne. En Usono, la leĝo diras ke oni povas uzi iun ajn nomon kiun oni volas - pagi monon estas ne bezonata. Vi devas simple avizi la IRS kaj la Social Security Administration (la nomo de kiu la IRS konas vin devas egali la nomon de kiu la Social Security Administration konas vin).

Vi devus paroli kun leĝisto, sed mi kredas ke kiun mi diris estas vera.
Mi pensas, ke vi parolas pri "common law," kiu diras tion.
Sed laŭleĝa ŝanĝo kostas monon.

Frakseno (显示个人资料) 2008年7月31日上午4:51:59

orthohawk:Decidu kiu estas via plejamata floro/arbo/juvelo/mineralo/loko/ktp (io en la naturo) kaj uzu la a-vortan formon. Ekze. mia plejamata floro estas la siringo. Do, mia nova nomo estus "Siringa." Mia plejamata arbo estas la saliko (au iam la acero) do, Salika au Acera. KTP. Nur ideo rideto.gif
Ĉi tio estas bona ideo! Ni pensos pli pri tio. Dankon!

Frakseno (显示个人资料) 2008年7月31日下午4:13:07

Sed ni ankaŭ deziras aliajn ideojn, do skribu!

kb7clx (显示个人资料) 2008年8月1日下午4:46:10

Ĉu vi pensis serĉi la signifojn de viaj hodiaŭfamiliaj nomoj por traduki esperante? Vi povus usi aŭ ŝian aŭ vian aŭ kombinaĵon ambaŭen.

prahomo (显示个人资料) 2008年8月4日上午8:13:53

Frakseno: estas facila ŝanĝi nomon.
gne ?

回到上端