ورود به محتوا

Ĉu Esperanto Estas MortANTA lingov?

از 02_sciuro, 4 ژانویهٔ 2020

پست‌ها: 24

زبان: Esperanto

LM59650 (نمایش مشخصات) 8 ژانویهٔ 2020،‏ 13:56:17

La nombro de lingvoj estas ĉirkaŭ 6000 (fakte, 3000 ĝis 7000).
Malpli da 300 havas pli ol unu milionoj parolantoj.
Multa da lingvoj estas pli minacataj ol E-o.

landhomo (نمایش مشخصات) 10 ژانویهٔ 2020،‏ 10:28:34

Jxusteno:
landhomo:
Chu vi parolas la bashkiran (au tataran)?
Saluton, Ĵusteno! Bedaŭrinde, mi ne parolas libere nek baŝkire, nek tatare, ĉar ne havis eblecon lerni ĉi-lingvojn dum infanaĝo. Mi memstare provis ekposedi la patrinan (la baŝkiran) lingvon, sed ne multe progresis. Simplajn, komunuzajn frazojn tamen mi povas elbuŝigi iom proksime al la natura baŝkira, sed , laŭ rimarko de multaj miaj samnacianoj-samgentanoj, mi tion faras tre ridinde. Komike estas, ke en la franca mi povas esprimi min pli libere, ol en la baŝkira...

Jxusteno (نمایش مشخصات) 10 ژانویهٔ 2020،‏ 10:38:28

پیام پنهان شد.

landhomo (نمایش مشخصات) 10 ژانویهٔ 2020،‏ 10:56:16

Jxusteno:Al mi shajnas ke la problemo estas ankau je la moderna lingvajho malpurigita de superfluaj novradikoj kaj saghumajhoj. Oni penu laueble uzi nur la radikojn estantajn en la UnuaLibra vortareto ...
[br] Se uzi nur tiujn mil kun iom radikojn de la Unua Libro, Esperanto ne progresus tiel riĉe, kiel ĝi statas hodiaŭ (ĝi nun pli riĉas, ekzemple, ol mia baŝkira). Krome ni ja konas la sorton de Bejsik Ingliŝ kaj Toki Pona: malgraŭ sia troa simpleco ĉi tiuj simplaj lingvoj restas projektoj sen evoluo, dum Esperanto konstante trovas siajn evoluigantojn jen en literaturo, jen en ĵurnalismo, jen en belaj kantoj ktp.

landhomo (نمایش مشخصات) 10 ژانویهٔ 2020،‏ 11:09:39

Jxusteno:Komprenite. Pardonon pro la korekto sed devas esti ne "mi ne parolas libere nek baŝkire, nek tatare", sed "mi parolas libere nek baŝkire, nek tatare" ĉar la vorto "nek" jam per si mem esprimas neadon.
Jen la ruslingva versio de la dekdua gramatika regulo de Esperanto:
12. При другомъ отрицательномъ словѣ отрицаніе ne опускается (Примѣръ: mi neniam vid|is я никогда не видалъ).
Dankon pro la korekto. Vi indikis ĝustan regulon, kiu ne konsentas kun mia rusisma pensmaniero. Cetere, tiu esperanta "nek..., nek ..." al mi ŝajnas per si mem nenion neas, ĝi devas nur plifortigi la antaŭan neadon, do pli ĝuste mi devus diri eble tiel: "mi ne parolas libere baŝkire, nek ruse."

02_sciuro (نمایش مشخصات) 10 ژانویهٔ 2020،‏ 18:32:19

> Plej gravas ke ne estu militego la monda (cetere, malgraŭ du okazintaj mondmilitoj, Esperanto plu vivas)!

Jes!

Dum la unua mondmilito foreksplodis la unuan kruron. Dum la dua mondmilito foreksplodis la duan kruon. Do Esperanto estas en la rulseĝo. Ne tute sana lingvo, ĉu ne?

https://ligilaro.info/

Jxusteno (نمایش مشخصات) 10 ژانویهٔ 2020،‏ 19:34:59

پیام پنهان شد.

flanke (نمایش مشخصات) 29 ژانویهٔ 2020،‏ 1:25:08

Ĉiuokaze,en Ĉinujo,Esperanto estas ĉiam diskoniĝanta.

Jxusteno (نمایش مشخصات) 5 فوریهٔ 2020،‏ 14:00:49

Didi, se vi plu okupos vin je malĉastaĵoj, estas tre verŝajne ke vi infektiĝos per kronviruso. Mi konsilas al vi penti kaj ĉastiĝi.

Zam_franca (نمایش مشخصات) 5 فوریهٔ 2020،‏ 15:55:24

Jxusteno:Didi, se vi plu okupos vin je malĉastaĵoj, estas tre verŝajne ke vi infektiĝos per kronviruso. Mi konsilas al vi penti kaj ĉastiĝi.
? Nur necesus ke iu malsana tusas al oni, kaj oni malsaniĝus koronaviruse.

بازگشت به بالا