去目錄頁

Kresko de Esperanto en la araba mondo

Zam_franca, 2020年1月5日

讯息: 30

语言: Esperanto

Zam_franca (显示个人资料) 2020年1月8日下午4:33:02

讯息已经隐藏了。

Metsis (显示个人资料) 2020年1月9日上午7:43:56

Jxusteno:
Eble mi ion miskomprenis, tial mi petas vian pardonon, sed, laŭ mia impreso, al vi la internacia ne tute plaĉas ĉar ĝi havas sonojn malfacilajn por vi, kaj en ĝi, krom la dekses gramatikaj reguloj, "ekzistas ankaŭ aliaj reguloj"…
Retre al la origina temo de araba mondo…

Lasu min prezenti ekzemplon pri edukado. Kiam oni analizas la PISA-studojn, oni rimarkas, ke en multaj landoj, kiuj situas en la pinton de la listo, oni aprezas instruistojn alte. Tiel ne estas en pluraj arabaj landoj, speciale en tiuj, kie estas nafto.

Instruisto, kies gepatroj estas amikoj de miaj gepatroj, instruis unu jaron en privata baza lernejo en Dubajurbo. Granda sintena problemo estis, ke la gepatroj de la lernejanoj rigardis, ke instruistoj estas iliaj servistoj, ĉar ili rekte pagas lernejopagon al la lernejo. Tio kaŭzis, ke ankaŭ la lernejanoj rigardis la instruistojn kiel servistoj, ne kiel instruistoj kun aŭtoritato.

Jxusteno (显示个人资料) 2020年1月9日上午7:57:41

讯息已经隐藏了。

Metsis (显示个人资料) 2020年1月9日下午2:06:16

Jxusteno:Sed kiel ĉi tio rilatas al Esperanto?
Vi pravas, ne rilatas al la temo alimaniere kiel diskuto pri kiel prononci ŝ kiel s-h ridulo.gif

Jxusteno:
Por ellerni Esperanton ne nepre necesas instruisto. Ja estas tre multe da ĉeinterretaj lerniloj.
Mi ne scias, ĉu ekzistas tre multaj retaj lerniloj de la espa ekz. per la araba. Kion mi klopodis montri, estis, ke eble ekzistas sintenaj kaj sociaj malhelpaĵoj, kiuj baras la disvastigon de la espa en la arabaj landoj.

Zam_franca (显示个人资料) 2020年1月9日下午2:29:10

Metsis:Retre al la origina temo de araba mondo…
http://vortaro.net/#retro-

Tiu vorto (retro kaj ne retr'o), laŭ la PIV, eblas esti kiel jam (miakomprene) : adverbo sed ne e-vorto.
Aŭ ĝi estas prefikso.
Ĉu klare mi skribis?

PIV:
Tiu pref. estas ankaŭ uzata memstare, kun adv-a valoro: iru retro, Satano!.

Vade retro, Satanum
!

Metsis (显示个人资料) 2020年1月9日下午4:36:20

Zam,

Vi pravas, mia eraro.

nornen (显示个人资料) 2020年1月9日下午4:42:03

Zam_franca:Vade retro, Satanum[/i]!
Vade retro, Satana!

La vokativo de Satanas estas Satana. ridulo.gif

CRVX SACRA SIT MIHI LVX
NON DRACO SIT MIHI DVX
VADE RETRO SATANA
NVMQVAM SVADE MIHI VANA
SVNT MALA QVAE LIBAS
IPSE VENENA BIBAS

(La sankta kruco estu por mi lumo / la drako ne estu por mi gvidanto / iru retro satano / neniam persvadu min per vanaĵoj / estas malbonaĵoj, kiujn vi ofertas / trinku vi mem venenojn)

Zam_franca (显示个人资料) 2020年1月9日下午4:50:55

nornen:
Zam_franca:Vade retro, Satanum[/i]!
Vade retro, Satana!

La vokativo de Satanas estas Satana. ridulo.gif

CRVX SACRA SIT MIHI LVX
NON DRACO SIT MIHI DVX
VADE RETRO SATANA
NVMQVAM SVADE MIHI VANA
SVNT MALA QVAE LIBAS
IPSE VENENA BIBAS
Dankon, mi kredis, ke estas Satanum. Mi neniam studis la latinan.

Provo da traduko de la teksto (aĉe):
Koro sankra sub(?) ? lumo
Ne ? sub(?) ? ĉefo
Iru retro Satano
? ? ? ?
? ? ? ?
? veneno trinkas

nornen (显示个人资料) 2020年1月9日下午4:59:46

Mi aldonis esperantigon.

Zam_franca (显示个人资料) 2020年1月9日下午5:23:40

nornen:Mi aldonis esperantigon.
Dankon!

回到上端