Till sidans innehåll

Stängd

Esperanto

av Jxusteno, 7 januari 2020

Meddelanden: 27

Språk: Esperanto

Jxusteno (Visa profilen) 7 januari 2020 23:03:58

Meddelandet är dolt.

nornen (Visa profilen) 8 januari 2020 06:05:25

Regno??? Vere?

StefKo (Visa profilen) 8 januari 2020 08:19:54

the United Nations of Europe (United Europe)

Metsis (Visa profilen) 8 januari 2020 08:39:00

Oni jam elparolas "EU" kaj "EUo" kiel unu vorto.

Altebrilas (Visa profilen) 8 januari 2020 10:59:33

Mi diras Eŭropunio, eŭropuniano. Norvego estas eŭropano, sed ne eŭropuniano. Por loĝanto de Martiniko, estas la malo.

sergejm (Visa profilen) 8 januari 2020 12:36:03

Usono nomiĝas Unuiĝintaj Ŝtatoj de (Norda) Ameriko, sed ĝi ne okupas la tutan Amerikon, nek eĉ la tutan Nordan Amerikon.
Do simile en Eŭropo

Zam_franca (Visa profilen) 8 januari 2020 13:11:44

StefKo:the United Nations of Europe (United Europe)
Prave.
Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo en Eo, laŭ mi.
sergejm:Usono nomiĝas Unuiĝintaj Ŝtatoj de (Norda) Ameriko, sed ĝi ne okupas la tutan Amerikon, nek eĉ la tutan Nordan Amerikon.
Do simile en Eŭropo
Tia nomo eblas, eĉ se estus ĉiam homo por diri Ameriko (America) anstataŭ Usono (USA).

Miakomprene, la pravigo estas, ke en Ameriko, estas ŝtatoj, kiuj unuiĝis (simpligante la historion). Ne ĉiuj el la amerikaj ŝtatoj, nur ŝtatoj. Tial ili rajtas nomiĝi tiamaniere.
Tamen la eŭropa projekto havas vere tutkontinentan celon. Certe hodiaŭ estas 99% certa, ke Svislando aŭ Turkujo kaj aliaj ne eniĝos en la EU-on. Sed male de Usono, EU provas an-igi landojn, kiel Nordan Makedonujon.

*Ho ne, mi forgesis! Usono estas pagonta Grenlandon!

landhomo (Visa profilen) 10 januari 2020 11:39:55

Eŭropa Unio povas post iuj jardekoj facile malintegriĝi, kiel diseriĝis siatempe la Soveta Unio. Do, la eksperimentoj fiaskas pro politikaj kialoj! Kial do rompi la kapojn por inventi neologismon al la eksperimento Eŭropunia aŭ Eŭr-unia (=unio de la eŭro-valutaj landoj)?

Zam_franca (Visa profilen) 10 januari 2020 16:57:17

landhomo:Eŭropa Unio povas post iuj jardekoj facile malintegriĝi, kiel diseriĝis siatempe la Soveta Unio. Do, la eksperimentoj fiaskas pro politikaj kialoj! Kial do rompi la kapojn por inventi neologismon al la eksperimento Eŭropunia aŭ Eŭr-unia (=unio de la eŭro-valutaj landoj)?
Ne, la restantaj landoj de la Unio estas tro kunligitaj ekonomie por plene disigi EU-on. Mi volas diri, ke krom per la okaziĝo de ekonomia krizego, pli detruema ol la okazinta de 2008, kiu murdus la eŭropan ekonomion kaj la kontinentan kapitalismon, aŭ ktom per la okaziĝo de eventaĉo kiel milito kiu 'anarkiismigus' Eŭropon, la tuta malestiĝo de la Unio ne okazos.

Fakte certe ne estas vere utila, sed estas teoria temo kiu tamen tradukindas en Esperanton.

vincas (Visa profilen) 12 januari 2020 13:58:50

Nu, al mi plaĉas la nomo - Eŭropa Unio.

Tillbaka till toppen