Więcej

"Naskinto" - seksneŭtrala vorto por "patr(in)o".

od Jxusteno, 12 stycznia 2020

Wpisy: 10

Język: Esperanto

Jxusteno (Pokaż profil) 12 stycznia 2020, 08:05:01

La vorto "naskinto" taŭgas por esti seksneŭtralaĵo por "patr(in)o" ĉar la verbo "naski" povas ankaŭ signifi "generi". Ekzemple, "La geedzoj naskis la infanon kiam ili estis tenataj en nazia koncentrejo; ĝojinde la nazioj mirakle ne rimarkis la naskontecon, aliokaze ili tuj forbruligus en gasejo la naskontojn; post kiam la infano naskiĝis, la naskintoj dankis la Eternulon, kaj la patro, ĵetinte sin vizaĝaltere, petegadis Lin, ke Li savu la naskiton, dum la akuŝintino mamnutradis la infanon" (t. e. la patro gravedigis la patrinon kaj la patrino akuŝis).

Jxusteno (Pokaż profil) 12 stycznia 2020, 12:37:45

Wiadomość została ukryta.

konesperantidoj (Pokaż profil) 8 czerwca 2023, 04:05:22

Mi akordas kun vi. Mi tre malfeliĉa ke kelkaj parolantoj povas formi "parent/"-on kaj ne uzu bazregulojn de Esperanto solvi problemojn.

amigueo (Pokaż profil) 9 czerwca 2023, 09:49:56

Vi proponas ke la plej baza signifo de NASKO estu proceso kiu komencigxas cxe koncevo kaj finigxas cxe akusxo. Cxu?

amigueo (Pokaż profil) 9 czerwca 2023, 10:51:45

1
https://reta-vortaro.de/revo/dlg/index-2h.html?q=N...

naskigxi = akusxigxi.
(naskuxigxi = akusxuxigxi).

Naski =/= akusxi
sed
finnaski = akusxi.

2
La inkluzivismo agas inverse, do ankaux icxo gravedas kaj akusxas. Cxiu komprenas diferencon inter ine gravedi kaj icxe gravedi, inter ine akusxi kaj icxe akusxi, sed tiuj komuniaj uzoj celas ke icxo kunhavu intensan magi/psik/hormon-an ligilon al naskato. Resume, cel egaligi rolojn de ino kaj icxo pri nasko kaj eduko. (Sxangxu lingvon por sxangxi socion/mondon).

3
Tiurilate, GRAVEDIGI estas brutale malfeminisma vorto (icxisma), cxar uxokisme korektuxa vorto estus KUNGRAVEDIGXI.
Mi ne diras tion por moki pri lingvuxokismo sed por plikoherigi gxin.

Tiaj "korektuxaj" uzoj estis kutimaj en Hispanio antaux pli ol 20 jaroj.

amigueo (Pokaż profil) 9 czerwca 2023, 12:02:50

Euxske, ili havas multen por uxokkorekti!:

izorratu
1 da-du [ zah ] quedarse/dejar preñada
2 da-du [ arrunt ] joder(se), fastidiar(se)
urdailetik zeharo izorratua nabil: ando muy fastidiado del estómago (fam)
3 da-du [ arrunt ] joder(se), estropear(se)

Resume,
malnova uzo: izorratu = gravedigi.
nova uzo: izorratu = gxeni aux malripari.

iksizoro102 (Pokaż profil) 17 grudnia 2023, 15:19:01

Mi pensas, ke "gepatro" estus bela seks-neŭtrala vorto. La sufikso "ge-" tre utilus ankaŭ por singularoj ("gejunulo" = seks-neŭtrala junulo; "gesinjoro" = titolo por seks-neŭtrala persono...).

Altebrilas (Pokaż profil) 17 grudnia 2023, 18:45:04

Mi konsentas. Iuj ne same opinias, sed mi pensas ke Esperanto ne bezonas esceptojn.

thyrolf (Pokaż profil) 19 grudnia 2023, 07:25:52

mi same konsentas.

Krome mi delonge meditas pri -ul- kiel maskla formo (do ne: belulino):

belulo belino gebelo

Altebrilas (Pokaż profil) 19 grudnia 2023, 09:24:15

Belhomo eblas, se oni volas samtempe ŝpari silabojn kaj respekti kutiman lingvon.

Sed literature, aspektas strange elvoki belecon kaj samtempe forigi informojn, kiuj helpas imagi kia ĝi estas.

Wróć do góry