Al la enhavo

Fermita

Nekredeblaĵo

de Zam_franca, 2020-januaro-14

Mesaĝoj: 345

Lingvo: Esperanto

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-novembro-03 10:17:52

Mi ne scias, Nornen, ĉu vi estas tute sincera, sed via asocio absolute maltrafas.
1. Fakte, mi pasigas malmulte da tempo en Interreto, kaj nur etan parton de tiu "malmulta" tempo mi pasigas en Lernu-forumo.
Krom tio, mi ne elspezas multe da forto en "web", ĉar legado de divers-lingvaj tekstoj kaj skribado de mesaĝoj estas sufiĉe facila tasko por mia menso kaj por miaj fingroj.
Kaj se vi ekvidis iun fervoron miaflanke, mi rimarkigu, ke tiu imagata fervoro ne kompareblas kun reala fervoro, kiun demonstras ĉi-forume kelkaj kamaradoj en sensencaj diskutoj pri diversaj bagateloj kaj en vana reklamado de siaj naciaj lingvoj kaj elementoj de sia nacia kulturo, kiuj, malgraŭ ilia iluzio, apenaŭ elvokas realan intereson.
2. Se vi estas sufiĉe atenta, tovariš Nornen, vi certe rimarkis, ke mi neniel glorigas Rusion. Fakte, mi malglorigas t.n. "okcidentan civilizacion", kaj ĉe tio mi nenion elpensas, sed nur prezentas ligilojn al artikoloj de okcidentaj komunikiloj, kies pli-malpli objektivaj kaj honestaj aŭtoroj rivelas hipokritecon kaj mensogemon de la "warriors of the Western democracy".
3. Kaj koncerne al iuj rubaĵoj mi povas certigi vin, ke tiuj miahejme ne akumuliĝas, sed estas regule elportitaj.
----------
Verdire, Nornen, vi iom elrevigis min per via mizera miaadresa provoketo, kiu, miaopinie, ne konvenas al reprezentanto de gvatemalaj indiĝenoj, kiuj dum la usone vasala diktaturo estis amase represiitaj pro ilia solidareco kun marksistaj partizanoj.
Tamen pasis jam multe da tempo, kaj tute eblas, ke nun ankaŭ inter indianoj troveblas adeptoj de la genocidanta "okcidenta civilizacio", kredantaj je anti-rusiaj fabeloj.

nornen (Montri la profilon) 2020-novembro-03 15:26:08

Bonan tagon, was Igor.
Mi ne scias, Nornen, ĉu vi estas tute sincera, sed via asocio absolute maltrafas.
Nek scias mi. Ĉu oni eĉ povas esti tute sincera? Se mia asocio maltrafis, do tiel estas; asocioj ofte ne trafas.
Kaj se vi ekvidis iun fervoron miaflanke, mi rimarkigu, ke tiu imagata fervoro ne kompareblas kun reala fervoro
Mi tute ne intencis uzi la esprimon “fervoro” kun ia malbona signifo. Mi nur povas skribi, kion mi perceptas, aux viavorte: imagas.
Se vi estas sufiĉe atenta...
Fakte al mi, tiuj distingoj inter okcidenta kaj orienta civilizacio, tute ne gravas. El la tropika vidpunkto, ĉio ĉi estas bagateloj kaj bataletoj unuamondaj, kiujn naskas la troa plenumado de la piramido de bezonoj.
Kaj koncerne al iuj rubaĵoj mi povas certigi vin, ke tiuj miahejme ne akumuliĝas, sed estas regule elportitaj.
Tion auxskulti min ĝojigas. Pura hejmo estas grava kaj bela afero sendepende de onia nacio, kulturo, bonstato aux politika konvinko.
Verdire, Nornen, vi iom elrevigis min per via mizera miaadresa provoketo, kiu, miaopinie, ne konvenas al reprezentanto de gvatemalaj indiĝenoj, kiuj dum la usone vasala diktaturo estis amase represiitaj pro ilia solidareco kun marksistaj partizanoj.
Tamen pasis jam multe da tempo, kaj tute eblas, ke nun ankaŭ inter indianoj troveblas adeptoj de la genocidanta "okcidenta civilizacio", kredantaj je anti-rusiaj fabeloj.
Mi ne intencis provoki. Bonvole memoru, ke ĉiam estas du: elsendulo kaj ricevulo. Se vi ricevis mian mensaĝon kiel provokon kaj kiel mizeran, mi malĝojas, ĉar tia ne estis mia intenco. Tamen la decido kaj interpreto estas via.
Bonvole ne vidu min kiel reprezentanton de iu popolo. Mi nur povas reprezenti tiun estaĵon ĉi tie konata kiel “nornen”. Ĉio, kion mi skribas, estas nur miaj personaj penseroj, ideoj kaj konjektoj.
La vasala diktaturo ne “estis”, ĝi estas. Nenio ŝanĝiĝis. Kaj tio neniel rilatas al solidareco kun marksistaj partizanoj. La okcidentbloko kaj la orientbloko batalis ĉi tie militon de reprezentantoj, kiel ankaux en multe da aliaj lokoj. Unu bloko financadis (financadas) kelke da militantoj, alia bloko aliajn.
La plejparto de la gvatemalaj militantoj eĉ ne sciis, kion signifas “kapitalismo”, “liberalismo”, “marksismo” aux “socialismo”.
Ĉi tie neniu zorgas pri anti-rusiaj fabeloj; ni havas pli bazajn problemojn.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-novembro-03 17:06:02

Ŝajnas, señoro Nornen, ke malgraŭ via inklino al la majaaj kulturo kaj kredo, vi tamen sufiĉe bone majstris jezuitecan retorikon.
Sed provu almenaŭ por nelonge fariĝi tute sincera kaj respondu honeste al kelkaj kontrolaj demandoj por klarigi al mi vian naturon:
1. Ĉu vi kredas, ke Putin reale intencis sendi 10000 da soldatoj en Katalunion por helpi al katalunaj separatistoj?
2. Ĉu vi kredas, ke Rusio reale enmiksiĝis la usonan prezident-elekton kaj influis ties rezultaton?
3. Ĉu vi kredas, ke spionoj de Putin provis veneni Skripal'on kaj Navaljnij'n?
4. Ĉu vi solidaras kun la ideoj, esprimitaj en la kanto "El pueblo unido", kiun vi provis traduki en MS?
5. Ĉu vi havas respekton-estimon al Fidel Kastro, Ĉe Gevara, Ugo Ĉaves, Evo Morales?

nornen (Montri la profilon) 2020-novembro-03 17:19:18

IgorSokoloff:Ŝajnas, señoro Nornen, ke malgraŭ via inklino al la majaaj kulturo kaj kredo, vi tamen sufiĉe bone majstris jezuitecan retorikon.
Sed provu almenaŭ por nelonge fariĝi tute sincera kaj respondu honeste al kelkaj kontrolaj demandoj por klarigi al mi vian naturon:
1. Ĉu vi kredas, ke Putin reale intencis sendi 10000 da soldatoj en Katalunion por helpi al katalunaj separatistoj?
2. Ĉu vi kredas, ke Rusio reale enmiksiĝis la usonan prezident-elekton kaj influis ties rezultaton?
3. Ĉu vi kredas, ke spionoj de Putin provis veneni Skripal'on kaj Navaljnij'n?
4. Ĉu vi solidaras kun la ideoj, esprimitaj en la kanto "El pueblo unido", kiun vi provis traduki en MS?
5. Ĉu vi havas respekton-estimon al Fidel Kastro, Ĉe Gevara, Ugo Ĉaves, Evo Morales?
Bonan tagon, Don Igor.

Bone, eble plej sincere.

1. Mi ne kredas tion, ĉar mi ne opinias, ke li gajnus ion per tio.
2. Mi kredas, ke tio estas ebla. Memoru, ke mi loĝas en lando, kie aliaj landoj enmiksiĝas ĉiam en ĉiujn elektojn. Tamen mi ankaŭ opinias, ke ĉiu estas senkulpa, dum lia kulpo ne estas pruvita.
3. Mi kredas nenion pri tio. Mi bezonis serĉi tiujn nomojn sur google.
4. Jes.
5.
Fidel Castro: mi ne scias multe pri li. Sed Kuba havas unu el plej bonaj publikaj sanecsistemoj en Latinameriko, kaj tio ja estas respektenda.
Ernesto Guevara: mi havas miksitan percepton. Mi ja opinias, ke li havis bonajn intencojn, sed vojaĝi el lando en landon por instigi konfliktojn, eble ne estas tre estimende. Liberigo de popolo neniam alvenos el eksterlando.
Hugo Chávez kaj Evo Morales: Jes.
Multe pli ol al ili, mi havas respekton kaj estimon al Alfonso Portillo.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-novembro-05 16:20:20

Liberigo de popolo neniam alvenos el eksterlando
Ĉu?

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-novembro-05 21:55:59

Zam_franca:
Liberigo de popolo neniam alvenos el eksterlando
Ĉu?
Mi elvokas francan kaj eŭropan historion.

nornen (Montri la profilon) 2020-novembro-05 22:27:27

Zam_franca:
Zam_franca:Ĉu?
Mi elvokas francan kaj eŭropan historion.
Sendube Francujo kaj aliaj eŭropaj landoj sukcese liberigis multe da popoloj. La francoj liberigis la senegalan popolon, la belgoj liberigis la kongan popolon, la germanoj liberigis la namibian popolon; ni ne priparolu la anglojn kaj la hispanojn.

Tamen ĉio ĉi ne estis tro agrabla por la senegalanoj, konganoj kaj namibianoj...

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-novembro-06 14:13:19

nornen:
Zam_franca:Mi elvokas francan kaj eŭropan historion.
Sendube Francujo kaj aliaj eŭropaj landoj sukcese liberigis multe da popoloj. La francoj liberigis la senegalan popolon, la belgoj liberigis la kongan popolon, la germanoj liberigis la namibian popolon; ni ne priparolu la anglojn kaj la hispanojn.

Tamen ĉio ĉi ne estis tro agrabla por la senegalanoj, konganoj kaj namibianoj...
Ne, mi elvokas liberigon de Francujo kaj aliaj eŭropaj landoj far Usono.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-novembro-06 16:30:27

Kaj far aliaj landoj (Britujo, Kanado...) kaj alilandaj senŝtatuloj (hispanaj respublikanoj...).

praid (Montri la profilon) 2020-novembro-08 10:53:14

Товарищ IgorSokoloff, у меня есть к вам вопросы:
1. Почему вы расспрашиваете людей по поводу их политических взглядов?
2. Вы агент кремля?
Или, возможно, вы Товарищ Майор? Или, может быть, вы представитель сшанского ФБР?

Reen al la supro