Al contingut

Tancat

Nekredeblaĵo

de Zam_franca, 14 de gener de 2020

Missatges: 345

Llengua: Esperanto

SlavikDze (Mostra el perfil) 7 de novembre de 2022 13.13.55

@Dobri
Kompreneble, vi ne bezonas defendi vin... Se vi reale farus ion "kontraŭhoman" kaj estus kaptita, vin plejverŝajne defendus profesia advokato. Sed vi fakte demonstras nur banalan malraciemon, kaj al malraciuloj oni kutime estas indulgemaj. Interalie, la vorto "defendi" havas ne nur juĝan kaj militan signifojn, oni defendas ankaŭ disertaciojn antaŭ siaj sciencaj kolegoj.
Ŝajnas, ke vi intermiksas la vortojn "aserti" kaj "supozi". Mi esprimis ĝuste supozon, uzinte la vortojn "povas" kaj "ĉu". Sed vi, viavice, esprimis ĝuste aserton, deklarinte ke en Ĉeĥio oni kvazaŭ ne denuncas. Denuncemo estas globala fenomeno, kaj denunculoj haveblas ĉiulande.
Verŝajne, anstataŭ "vere dirite" vi intencis uzi "verdire", sed ankaŭ ĉi-vorto ne estas tute ĝusta en la konteksto. Probable ĉi-kaze pli taŭgas "supozeble" aŭ "miasupoze". Sed fakte mia supozo apenaŭ konsidereblas kiel ofendo, dum vi mem reale provis ofendi min kaj rusian prezidenton. Sed la defino "malraciema homo" mi jam sendis reen, ĉar al vi ĝi pli kovenas, kaj Putin apenaŭ emas atenti jelpadon de mizeraj filistroj — li fajfas eĉ pri realaj insultoj de alilandaj estruloj, des pli se iu el tiuj estas evidenta dimenculo.
Fakte, mi sufiĉe kritikemas al VVP, tiel do vi tute vane atribuas al mi "blindan kredemon". Tia blendeco plejverŝajne apartenas ĝuste al vi kaj aliaj naivuloj, kredantaj je primitivaj anti-rusiaj fejkaĵoj kaj falsaj liberastaj valoroj.
Kaj koncerne al via fina teatreca demando mi informu vin, ke sian cerbon kapablas uzi ĉiuj vivuloj, kiuj havas ĝin, inkluzive animalojn. Oni asertas, ke ĝin povas uzi eĉ zombiuloj, kondiĉe se ili reale ekzistas niamonde.
🤢🤢🤢🤢🤢
====================
@BaseObskuras (kiu nomas sin Altebrilas)
Verdire, por mi malfacilas defini, ĉu via vica porcio de jezuiteca retoriko estas alteblrila aŭ baseobskura...
Plejverŝajne, pli ĝustas la dua varianto.
Imanentan al vi obskurecon supozigas ankaŭ la fakto, ke vi obstine daŭrigas tajpi la literon "x" anstataŭ diakritilojn, kvankam diakritaĵoj uzeblas eĉ en tre antikvaj komputiloj, pri kio mi informis en la rubriko "Konsultejo".
🤨🤨🤨🤨🤨

Altebrilas (Mostra el perfil) 7 de novembre de 2022 18.28.15

Racio postulas rezoni per propozicioj, kiujn oni povas taksi veraj aux falsaj - aux, almenaux versxajnaj - kaj kies fontojn, logikecon, kaj intencojn oni povas facile kontroli.

Mi povas sxangxi mian opinion kiam mi ekscias informon, kiun mi preteratentis, sed taksi aliajn
naivuloj, kredantaj je primitivaj anti-rusiaj fejkaĵoj kaj falsaj liberastaj valoroj.
ne estas suficxe klariga por estigi tian sxangxon.

Pri la cxapelitaj literoj, mi decidis uzi X kiam la cxapeloj ne estas tuj kaj facile uzeblaj.

SlavikDze (Mostra el perfil) 9 de novembre de 2022 12.09.55

— Ĉu vi kaptis la sencon de lia vica mesaĝo? — demandis Porketo, kiu varmigis siajn hufetojn ĉe la kameno.
— Probable, li mem ne komprenas, kion li skribis, — respondis Vini-Puh kaj daŭrigis manĝi sian mielon.
🐷❓❓❓🐻
====================
Tio eble nekredeblas, sed evidentiĝas, ke ankaŭ en Finlando, Svedio, Danio kaj Nederlando haveblas gangsteroj, kiuj ricevas el Ukrainio armilojn, kiujn Okcidento liveras al ukrajnaj militistoj.
Pri tio komunikas jena finlanda komunikilo:
https://yle.fi/uutiset/3-12668870

dobri (Mostra el perfil) 11 de novembre de 2022 12.19.40

@Slavik Dze
dankon pro longa respondo. Kiam finos la milito kaj rusoj denove povos vojaĝi al Eŭropo, tiam mi volonte en iu kafejo diskutos kun vi. Evidente niaj opinioj estas malsamaj. Tamen tio tute ne signifas, ke ni estu malamikoj. Kontraŭe mi supozas, ke mi sukcesos klarigi al vi, kie vi eraras. Se rusoj kondutos amike al aliaj nacioj, tiam certe tiuj nacioj kondutos amike ankaŭ al ili.

Серёга (Mostra el perfil) 11 de novembre de 2022 14.46.49

dobri:Se rusoj kondutos amike al aliaj nacioj, tiam certe tiuj nacioj kondutos amike ankaŭ al ili.
Ci diris nekredeblaĵon aŭ ci simple trompas nin.
Ni por amikeco, bona volo, sennuklea mondo, paca iniciato, reciproka konfido, unuflanka malarmado laboris multe. Vi respondis per porka malamikeco. Se ni venos al vi kun amikeco, vi denove respondos al ni per malamo. Vi ĉiam faras tiel, nur stultulo ne vidas tion.

Zam_franca (Mostra el perfil) 12 de novembre de 2022 11.42.23

Серёга:
dobri:Se rusoj kondutos amike al aliaj nacioj, tiam certe tiuj nacioj kondutos amike ankaŭ al ili.
Ci diris nekredeblaĵon aŭ ci simple trompas nin.
Ni por amikeco, bona volo, sennuklea mondo, paca iniciato, reciproka konfido, unuflanka malarmado laboris multe. Vi respondis per porka malamikeco. Se ni venos al vi kun amikeco, vi denove respondos al ni per malamo. Vi ĉiam faras tiel, nur stultulo ne vidas tion.
Ĉu tia laboro?

Budapeŝta Memorando:
Vikipedio en Esperanto:
En la memorando la registaroj de Rusio, Usono kaj Britio sindevigis en tri apartaj deklaroj respektive respekti la suverenecon kaj la ekzistantajn limojn de la landoj Kazaĥstano, Belorusio kaj Ukrainio, kontraŭ rezigno de nukleaj armiloj per tiuj landoj. Aludo estas farita al la fina protokolo de la Helsinka Interkonsento. La memorandon antaŭis jam samtema triflanka deklaro en Moskvo la 14-an de januaro 1994 inter la ŝtatoj Rusio, Ukrainio kaj Usono.

Artikolo 2 konfirmas la ekzistantan devon sin deteni de forto kaj rilatas al la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj kiel bazo por la uzo de forto.

Artikolo 3, kun renoviĝinta referenco al la fina protokolo de la Helsinka Interkonsento devigas la subskribintajn ŝtatojn sin deteni de ekzercado de ekonomia devigo por subigi la suverenajn rajtojn de Ukrainio al siaj propraj interesoj por sia propra avantaĝo.

Artikolo 4 devigas la subskribintajn ŝtatojn impliki la Konsilion de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj rekte en subteno de Ukrainio se ĝi estus minacita per nukleaj armiloj.

Artikolo 5 postulas sindetenon de la uzo de nukleaj armiloj entute.

Artikolo 6 enhavas la promeson konsulti en okazo de konfliktoj.

Серёга (Mostra el perfil) 12 de novembre de 2022 15.03.25

Zam_franca:Ĉu tia laboro?
Ne ĉu. Ĉia laboro iris sub vosto de porko post plivastigo de NATO.

Zam_franca:Budapeŝta Memorando:
5-a de decembro 1994 sed post:

12-a de marto 1999 enpaŝo en NATO de hungarujo, polujo kaj ĉeĥujo.
29-a de marto 2004 enpaŝo en NATO de bulgarujo, latvujo, litovujo, rumanujo, slovakujo, slovenujo, estonujo.
1-a de aprilo 2009 enpaŝo en NATO de kroatujo, albanujo.

22-a februaro de 2014 ŝtata renverso sur ukrainujo por iri al ĝi en eŭropa unio kaj NATO ĉar Janukoviĉ ne subskribis traktaton iri en EU. Poste civitana milito tie okazis neevitebla, ajne ni akceptus Krimeon kaj Donbasson, ajne ne.

5-a junio de 2017 enpaŝo en NATO de montenegro
27-a de marto 2020 enpaŝo en NATO de norda makedonujo.

Se ni subskribis Budapeŝta Memorando kaj ĉion kio estas ebla, kial vi tiam estis faronta tiel ke ni al vi minacis kaj neniam konsentis????

Kaj plu mi aparte diras cin Zam_franca: Via kapitalisto, kiel vi donacis ĝin al ni, estas porka fekaĵo, simile de litkovrilo post variolaj malsanuloj, kiujn vi donacis al indianoj kiel "bonoj de civilizacio". Mi esperas ke ni ĉesigos liveri al vi niajn resursojn kaj likado de mono al vi ĉesos.

amigueo (Mostra el perfil) 13 de novembre de 2022 6.33.52

La etendigxo de NATO estas evidenta. Pasxo post pasxo. Kontraux kiu?

Laux mi NATO estas nur ilo de Usono por etendi siajn militbazojn cel fortigi Usonan rolon de tutmonda polico favor Usonaj interesoj. Ekz Germanio kaj Japanio ne bezonas armilojn, Usono okupigxas ekcele.

Cxu la tutan mondon devas akcepti tian policon?
La devigo estas nur seduka kaj minaca.

La seduka kaj minaca strategio estas pli efika al nur seduka kaj nur minaca.

Ne cxiu lando havas Rusion kiel cxefa minaco el kiu protektigxi per Usono: UE premas favor NATO por faciligi membreco, aliaj landoj ricevos protekton (je kiu prezo?) nur se ties malamiklandoj restas ekster NATO.

La prezo de aparteno al NATO estas...?
Cxu politika libero?
Cxu subeco al tutmonda kapitalisma sistemo?

Серёга:
Se ni subskribis Budapeŝta Memorando kaj ĉion kio estas ebla, kial vi tiam estis faronta tiel ke ni al vi minacis kaj neniam konsentis????

Kaj plu mi aparte diras cin Zam_franca: Via kapitalisto, kiel vi donacis ĝin al ni, estas porka fekaĵo, simile de litkovrilo post variolaj malsanuloj, kiujn vi donacis al indianoj kiel "bonoj de civilizacio". Mi esperas ke ni ĉesigos liveri al vi niajn resursojn kaj likado de mono al vi ĉesos.

amigueo (Mostra el perfil) 13 de novembre de 2022 7.19.28

mi konjxektas ke landoj de okcidenta Euxropo disimimulas timon al Usono per sedukiteco de Usono. Ili konsumas abunde la holivudajxojn por kasxi usonenan timon, alivorte, nausonan timon.

SlavikDze (Mostra el perfil) 13 de novembre de 2022 15.36.13

@Dobri
Verdire, kun mia dua kirgiza pasporto mi povas eĉ nun penetri la gravan bastionon de NATO, kiu nomiĝas Ĉeĥio, sed ekzistas risko, ke bravaj ĉeĥaj sekurec-servistoj eksuspektos min pri spionado kaj sabotemo.
Fakte, por diskutoj oni ne bezonas renkontiĝi en kafejo, ĉar niatempe, en interreta epoko, tio eblas fari distance. Sed eĉ en kafejo vi apenaŭ sukcesus konvinki min pri via praveco. Kaj same mi apenaŭ povas ŝanĝi vian opinion, ĉar en via kazo, miakonklude, temas ne pri iuj eraroj, sed pri via konscia antirusia pozicio, neŝanĝebla per ajnaj faktoj kaj argumentoj. Sed vi tamen provu pridiskuti ruse-ukrajnan konflikton — en kafejo aŭ interrete — kun tiuj viaj samlandanoj, kiuj malgraŭ ĉiuj penoj de okcidentaj propagandistoj preferas solidariĝi kun Rusio.
Kaj koncerne al internacia amikeco kaj malamikeco... Fakte, en realeco ne ekzistas efektiva amikeco inter diversaj popoloj, eĉ se tiuj estas kvazaŭ aliancanoj. Tio estas nur patosa elpensaĵo. Kaj malracian malamikecon kontraŭ rusoj ekscitas nun ĝuste anglosaksoj, kun kies absurdaj postulatoj vole-nevole konsentas iliaj humile-obeemaj vasaloj.
Sed kun multaj reale sendependaj landoj, en kiuj rezidas pli ol tri kvaronoj de homaro, Rusio plu havas raciajn politike-ekonomiajn rilatojn. Tiel do ne indas iluzii, ke "la tuta mondo estas kontraŭ rusoj".
Interalie, ankaŭ Usono daŭrigas negoci kun Rusio malgraŭ sia propra antirusia sankciumo, kiu damaĝas ekonomikon de ĝiaj malfeliĉaj vasaloj.

Tornar a dalt