סגור
Nekredeblaĵo
של Zam_franca, 14 בינואר 2020
הודעות: 345
שפה: Esperanto
Altebrilas (הצגת פרופיל) 2 במרץ 2020, 22:40:40
La anekdoto estis humura rakonto kiu ne estis kompreninda unuagrade.
Ligiloj sen resumo ne estas taŭgaj argumentoj. Citaĵoj ebligas kontroli, ke viaj asertoj estas konfirmitaj per alia aŭtoro. Sen resumo, oni povas poste interpreti la citaĵojn iel ajn, improvizante laŭ bezonoj de argumentado. Tial mi petas al vi faktojn, kaj la fontoj estas nur rimedo por kontroli ilin, se mi estas dubema.
Kaj mi dubas, ke ĉiuj aliaj partoprenantoj de la debato uzos la tempon bezonatan por legi la koncernajn artikolojn.
IgorSokoloff (הצגת פרופיל) 3 במרץ 2020, 09:14:43
alfred0809 (הצגת פרופיל) 3 במרץ 2020, 11:10:56
Altebrilas (הצגת פרופיל) 3 במרץ 2020, 15:37:28
IgorSokoloff (הצגת פרופיל) 4 במרץ 2020, 19:03:35
Jean-Yves Le Gallou, eksa EU-parlamentano, kiu partoprenis multajn manifestaciojn kaj kiu ankaŭ laboris por la franca Ministerio pri enlandaj aferoj, rakontis en intervjuo por franca komunikilo "Voltaire Boulevard" pri registare aprobita polica perfortado dum protestoj de "flavaj veŝtoj" kaj kritikis mensogeman francan "mass-media".
----------
http://www.bvoltaire.fr/jean-yves-le-gallou-imagin...
Jxusteno (הצגת פרופיל) 4 במרץ 2020, 19:58:51
Zam_franca (הצגת פרופיל) 4 במרץ 2020, 22:21:18
IgorSokoloff:Ŝajnas, ke la francaj policistoj estas eĉ pli ferocaj ol iliaj kolegoj en "terura" Rusio..."Boulevard Voltaire" ? Nu... Se mi bone memoras, jen alia ekstremdekstra retejo. Kaj "Jean-Yes Le Gallou" estas rasisto, unu el la unuaj membroj de la fremdofobia partio "Fronto Nacia", nun nomata "Kuniĝo Nacia".
Jean-Yves Le Gallou, eksa EU-parlamentano, kiu partoprenis multajn manifestaciojn kaj kiu ankaŭ laboris por la franca Ministerio pri enlandaj aferoj, rakontis en intervjuo por franca komunikilo "Voltaire Boulevard" pri registare aprobita polica perfortado dum protestoj de "flavaj veŝtoj" kaj kritikis mensogeman francan "mass-media".
----------
http://www.bvoltaire.fr/jean-yves-le-gallou-imagin...
Ĉu vi do pretas je forlasi viajn aurobindistajn kaj internaciistumajn opiniojn por defendi la solan por-Putinan partiegon de Francujo, kiu estas ankaŭ unu el la plej rasismaj?
IgorSokoloff (הצגת פרופיל) 5 במרץ 2020, 19:14:35
Tial do, laŭ 5-poenta sistemo, Žustenčik pro sia histerie-malkohera teksto ricevas poenton "2", kaj Zamčik pro sia demagogie-deviiga teksto ricevas poenton "2+".
Espereble, ilia pli matura kamarado prezentos pli adekvatan ekstemporalon.
IgorSokoloff (הצגת פרופיל) 5 במרץ 2020, 19:15:20
Zam_franca (הצגת פרופיל) 5 במרץ 2020, 20:52:55
IgorSokoloff:Plej gravas, ke Jean-Yves Le Gallou estas honesta kaj sincera homo, kiu "calls a spade a spade" aŭ "appelle un chat un chat", rakontante pri realaj faktoj kaj sobre taksante situacion. Li tute certe ne apartenas al la gento de jezuitecaj hipokrituloj, kiujn adoras diversspecaj iluziiĝantaj nebul-mensuloj."hipokritulo"... Ironie. Ankaŭ Pjotr Pavlenskij uzis tiun vorton por provi sin pravigi.
Nun mi ja konstatas, ke vi ne estas valora homo.
Mi ne kredis, ke vi iam defendos ekstremdekstrulon.