去目錄頁

IJK - La plej mojosa junula evento de la jaro

SPadern, 2020年1月30日

讯息: 1

语言: Esperanto

SPadern (显示个人资料) 2020年1月30日下午8:31:18

IJK 2020 okazos en Nederlando, inter la 11a kaj 18a de julio.

Se vi estas junulo (15-35-jaraĝa) kiu lernis Esperanton hejme, mi vere rekomendas iri al IJK. (Mi fakte rekomendas ankaŭ se vi ne lernis hejme, haha.)

Mi memoras mian unuan IJK en Pollando en 2016. Estis mojosege rekonti tiom da junuloj kiuj parolis Esperanton. Mi pensas ke ĉi tiu IJK estos same bona.

Jen la retejo ijk2020.tejo.org.

回到上端