본문으로

Mi konfuziĝis pro tio, ke la paĝo pri subfrazoj eble dubasencas.

글쓴이: AJWentworth, 2020년 2월 9일

글: 4

언어: Esperanto

AJWentworth (프로필 보기) 2020년 2월 9일 오전 10:59:42

El la paĝo pri subfrazoj (en la angla versio):
If the preposition is pri, the word ke is normally omitted (along with the supporting tio):

Ili nin kulpigas, ke ni agas maljuste. = Ili nin kulpigas pri tio, ke... - They blame us for acting unjustly.
Petu ŝin, ke ŝi sendu al mi kandelon. = Petu ŝin pri tio, ke... - Ask her to send me a candle
.
La anglalingva eksplikado asertas ke "la vorton 'ke' oni normale preterlasas." Sed en la du ekzemploj, oni ne preterlasis la vorton 'ke'. Oni ja enmetis ĝin.

Ĉu mi stultas, aŭ ĉu ĉi tiu frazo estas konfuziga? Ankaŭ, se tiuokaze oni ja povas preterlasi la vorton 'ke', kiel oni farus ĝin gramatike?

Metsis (프로필 보기) 2020년 2월 9일 오전 11:54:04

La Esperanto-lingva versio estas la originala kaj tie oni skribas:
Lernu:
Se la prepozicio estas pri, oni normale forlasas ĝin (kaj la helpan tio):

Ili nin kulpigas, ke ni agas maljuste. = Ili nin kulpigas pri tio, ke...
Petu ŝin, ke ŝi sendu al mi kandelon. = Petu ŝin pri tio, ke...
Do vi vidas, ke bedaŭrinde temas pri eraro en la anglalingva versio en la gramatika ĉapitro.

La ekzempla frazo "Ili nin kulpigas, ke ni agas maljuste" estas mallongigo de la frazo "Ili nin kulpigas pri tio, ke...". Alivorte oni normale forlasas kaj vorton "pri" kaj vorton "tio".

If you think, that the sentence They blame us for acting unjustly is a (special English) shortened version of They blame us, that we act unjustly you see, that that is a shortened version of They blame us for that, that we act unjustly, i.e. you normally omit the part …for that…

flanke (프로필 보기) 2020년 2월 10일 오전 2:06:34

AJWentworth:El la paĝo pri subfrazoj (en la angla versio):
If the preposition is pri, the word ke is normally omitted (along with the supporting tio):

Ili nin kulpigas, ke ni agas maljuste. = Ili nin kulpigas pri tio, ke... - They blame us for acting unjustly.
Petu ŝin, ke ŝi sendu al mi kandelon. = Petu ŝin pri tio, ke... - Ask her to send me a candle
.
La anglalingva eksplikado asertas ke "la vorton 'ke' oni normale preterlasas." Sed en la du ekzemploj, oni ne preterlasis la vorton 'ke'. Oni ja enmetis ĝin.

Ĉu mi stultas, aŭ ĉu ĉi tiu frazo estas konfuziga? Ankaŭ, se tiuokaze oni ja povas preterlasi la vorton 'ke', kiel oni farus ĝin gramatike?
"pri tio" povas esti preterlasata,sed "ke" ne povas esti preterlasata.(""pri tio" can be omitted,but "ke" cannot be omitted".)

Vinisus (프로필 보기) 2020년 3월 15일 오후 9:46:23

Bone estas, ke kiam ni parolas aŭ skribas en Esperanto, ni ne pensu pri nia denaska lingvo.

다시 위로