Meddelanden: 10
Språk: Esperanto
StefKo (Visa profilen) 17 februari 2020 20:50:40
Por tio mi proponas ekskribi la suban fragmenton de Bona lingvo. Ekskribu ĝin TIEL KIEL VI ELPARULUS LA TEKSTON SE VI KONUS NUR LA ABOCON KAJ NE KONUS LA REGULON 9 (“Ĉiun vorton oni legas tiel kiel oni skribas ĝin”). La neprajn pluajn signojn aldonu kiel komento.
Jen la teksto:
"
Fakte, min helpis hazardo. En iu subtegmento, amiko trovis malnovan volumon, kiu estis bindita kolekto de revuo porknaba el la jaroj dudekaj. En ĉiu numero troviĝis Esperanto-leciono. Avide mi ĵetiĝis sur ĝin. Post eble tri monatoj mi legis la lastan tekston, kiun mi plene komprenis. Kvankam mi neniam uzis la lingvon aktive, escepte por fari la ekzercojn, mi havis la senton, ke mi nun posedas ĝin. Eble miaj subjektivaj starpunktoj pri la lingvo devenas de tio, ke el tiu iluzio mi neniam resaniĝis. Estis infaneca reago: la fakto, ke mi atingis la lastan lecionon, signifis por mi, ke mia studo nun estas kompleta.
"
Jen la pola versio:
"
Fakte, min helpis hazardo. En ju subtegmento, amiko trovis malnovan volumon, kju estis bindita kolekto de revuo porknaba el la jaroj dudekaj. En ĉju numero troviĝis Esperanto-lecjono. Avide mi ĵetiĝis sur ĝin. Post eble tri monatoj mi legis la lastan tekston, kjun mi plene kompren’is. Kvankam mi nen’jam uzis la lingvon aktive, escepte por fari la ekzercojn, mi havis la senton, ke mi nun posedas ĝin. Eble mjaj subjektivaj starpunktoj pri la lingvo devenas de tjo, ke el tju iluzjo mi nen’jam resan’iĝis. Estis infaneca reago: la fakto, ke mi atingis la lastan lecjonon, sign’ifis por mi, ke mja studo nun estas kompleta.
"
Rimarko: n’ – mola "n" kiel la franca “gn” au la hispana “ñ”
Konkludoj:
1. La poloj elparolas „j” anstataŭ „i” antaŭ vokaloj, ekz. ĉju anstataŭ ĉ-i-u
2. La poloj moligas la literon „n” se ĝin sekvas la litero „i”, ekz. kompren’is anstataux kompren-i-s
3. Aliajn voĉsonojn poloj elparolas same kiel en EO.
4. La poloj kutime legas preskaŭ fonetike.
Mefito (Visa profilen) 21 februari 2020 22:55:32
«Fakte, min helpis hazardo. En iu subtegmento, amiko trovis malnovan volumon, kjŭ_estis βindita kolekto de revŭo pornaβa_el la jaroj ðuðekaj. En ĉiu 'numero troviĝis Esperanto-lecjono. Aviðe mi ĵetiĝis sur ĝin. Pos eβle tri monatoj mi leɣis la lastan tekston, kiun mi plene komprenis. Ekvankam mi neniam uzis la linvon altive, escepte por fari la_ekzercojn, mi havis la senton, ke mi nun poseðas ĝin. Eβle miaj subʝektivaj estarpuntoj pri la linvo ðevenas de tio, ke_el tjŭ_ilu'zjo mi neniam resaniĝis. Estis infaneca reaɣo: la fakto, ke mj_atingis la lastan lecjonon, signifis por mi, ke mja_estudo nun estas kompleta».
'
- Substreko indikas sinalefon.
- β, ð kaj ɣ estas respektive la frotsonoj de b, d kaj g.
StefKo (Visa profilen) 23 februari 2020 20:22:42
Mefito:Saluton, pola kolego. Mi trovas bona vian ideon. Mi skribos la hispanan version kaj konsideros, ke hispanparolanto lernas elparoli ĝuste la sonojn aparte; t.e. v malsimila al b, h malsimila al ĥ, k.t.p.Saluton!
«Fakte, min helpis hazardo. En iu subteĥmento, amiko trovis malnovan volumon, kiŭ_estis βindita kolekto de revŭo pornaβa_el la jaroj ðuðekaj. En ĉiu 'numero troviĝis Esperanto-lecjono. Aviðe mi ĵetiĝis sur ĝin. Pos eβle tri monatoj mi legis la lastan tekston, kiun mi plene komprenis. Ekvankam mi neniam uzis la linvon altive, escepte por fari la_ekzercojn, mi havis la senton, ke mi nun poseðas ĝin. Eβle miaj subʝektivaj estarpuntoj pri la linvo ðevenas de tio, ke_el tiu_iluzjo mi neniam resaniĝis. Estis infaneca reaɣo: la fakto, ke mj_atingis la lastan lecjonon, siĥnifis por mi, ke mia_estudo nun estas kompleta».
'
- Substreko indikas sinalefon.
- β, ð kaj ɣ estas respektive la frotsonoj de b, d kaj g.
Ĉu hispana b, d kaj g estas malsamaj kiel esperantaj? Tio surprizis min.
Ĉu g-n en vorto "lingvon" hispano ne elparolus kaj en vorto "signifis" hispano elparolus g kiel ĥ kaj en "porknaba" li ne elparolus k?
"leciono" kaj "iluzio" polo kaj hispano elparolus same - i kiel j sed en vorto "neniam" hispano elparolus i kiel i. Kial estas la diferenco: "iluzio" kaj "neniam"?
Estas evidenta ke tiu ekzercado havus pli grandan sencon en formo de voĉa registrado.
Zam_franca (Visa profilen) 23 februari 2020 23:25:08
Kial estas la diferenco: "iluzio" kaj "neniam"?Saluton!
Laŭ mi ĝi simple estas, ke "iluzio" estas vorto kiu ia ekzistas (aliskribe kompreneble) ankaŭ en la hispana. Ĉu ne estas tio, Mefito?
Mefito (Visa profilen) 24 februari 2020 00:06:32
Ekzistas ses fonemoj por tiuj literoj, tri konsonantoj plozivaj kaj tri frikativaj:
- b: /b/ kaj /β/
- d: /d/ kaj /ð/
- g: /g/ kaj /ɣ/
Se ĉi tio interesas vin, vi povas aŭskulti ilin ĉe ĉi interaga grafiko.
Grafiko de la Internacia Fonetika Alfabeto
«ngv» estas tre stranga literkombino. Oni simple ne elparolus la literon g aŭ li elparolus ĝin kiel k.
Same pri «rkn». Oni povus elparoli la literon k, sed mi pensas, ke tio estus malofta.
Mi pensas, ke vi pravas pri «signifi»: ni dirus g aŭ k
Ni havas la vorton «significar» :,D
Nu, pri la i, tio dependas de l' parolanto. Ni havas vortojn kiel «mía» /mia/, do tio ne estas straga por ni. Kelkaj povus elparoli /ne'ni.am/ kaj aliaj /ne'njam/ aŭ /'ne.njam/
Mi sciis, ke poloj kaj eble aliaj elparolas ia kiel ja, ĉar Zamenhof tion komentis en Lingvaj Respondoj.
«Iluzio» similas al «ilusión», do certe oni elparolus /ilu'zjo/
Mi korektos erarojn en mia origina teksto kaj mi recitis la tekston, sekvante vian proponon.
Voĉmesaĝo
Ne estis facile, ĉar mi konas la ĝustan elparolon kaj provis meti fortan hispanan akĉenton.
StefKo (Visa profilen) 24 februari 2020 09:09:19
Mefito:Sal!Ŝajnis al mi ke hispana prononco estas simpla! Kiel mi eraris! Oni devas konstati ke nenio estas tia kia ŝajnas (eĉ esperanta gramatiko)!
Ekzistas ses fonemoj por tiuj literoj, tri konsonantoj plozivaj kaj tri frikativaj:Multaj parolantoj ne distingas ilin unu de la alia, sed ili ne estas samaj! Frikativo signifas, ke oni kreas fluon de aero. Do oni faras frikativan konsonanton, kiam la antaŭa sono estas vokalo aŭ konsonanto farita per malfermata buŝo.
- b: /b/ kaj /β/
- d: /d/ kaj /ð/
- g: /g/ kaj /ɣ/
Se ĉi tio interesas vin, vi povas aŭskulti ilin ĉe ĉi interaga grafiko.
Grafiko de la Internacia Fonetika Alfabeto
«ngv» estas tre stranga literkombino. Oni simple ne elparolus la literon g aŭ li elparolus ĝin kiel k.
Same pri «rkn». Oni povus elparoli la literon k, sed mi pensas, ke tio estus malofta.
Mi pensas, ke vi pravas pri «signifi»: ni dirus g aŭ k
Ni havas la vorton «significar» :,D
Nu, pri la i, tio dependas de l' parolanto. Ni havas vortojn kiel «mía» /mia/, do tio ne estas straga por ni. Kelkaj povus paroli /ne'ni.am/ kaj aliaj /ne'njam/ aŭ /'ne.njam/
Mi sciis, ke poloj kaj eble aliaj elparolas ia kiel ja, ĉar Zamenhof tion komentis en Lingvaj Respondoj.
«Iluzio» similas al «ilusión», do certe oni elparolus /ilu'zjo/
Mi korektos erarojn en mia origina teksto kaj mi recitis la tekston, sekvante vian proponon.
Voĉmesaĝo
Ne estis facile, ĉar mi konas la ĝustan elparolon kaj provis meti fortan hispanan akĉenton.
Mi interesiĝas kiel estas en kazo de la Itala. Ŝajnas al mi ke italaj voĉsonoj (legado) estas similaj al esperantaj (kaj polaj). Ĉu ankaŭ mi eraras? Kiu respondos?
Mefito (Visa profilen) 24 februari 2020 12:22:42
Laŭ mi ĝi simple estas, ke "iluzio" estas vorto kiu ia ekzistas (aliskribe kompreneble) ankaŭ en la hispana. Ĉu ne estas tio, Mefito?Jes, tute vi pravas
Ilusión estas la vorto.
levseverov (Visa profilen) 2 april 2020 19:20:42
Jxusteno (Visa profilen) 2 april 2020 19:33:40
levseverov:Saluton! nino cvantoĈu vi parolas Esperanton?
Zam_franca (Visa profilen) 2 april 2020 20:17:33
Jxusteno:"nino cvanto" Ĉu "neniom kvanto" ?levseverov:Saluton! nino cvantoĈu vi parolas Esperanton?