去目錄頁

Senĝemeliĝo pro malamo

Zam_franca, 2020年2月23日

讯息: 8

语言: Esperanto

Zam_franca (显示个人资料) 2020年2月23日下午2:59:03

La franca eta komunumo Saint-Jean-de-Braye kaj la pola Tuchów ne plu estas ĝemelaj urboj.
Kial? Tuchów iĝis 'sen-GLATisma loko', t.e. loko kie ekzemple la gejoj ne estas bonvenataj.
La komunuma konsilantaro de Saint-Jean-de-Braye votis unuvoĉe por ĉesi la interrilatojn kun Tuchów kaj postuli klarigojn pri tiu iĝo ne respektanta la homajn rajtojn.

Espereble Tuchów ŝanĝos.

https://www.ouest-france.fr/societe/lgbt/une-ville...

https://www.google.com/amp/s/mobile.francetvinfo.f...

IgorSokoloff (显示个人资料) 2020年2月24日上午9:34:29

Ho, kia dilemo, mi eč ne scias, kiel reagi...
Ĉu kunsenti al elrevigitaj gejoj de Saint-Jean-de-Braye, kiuj probable esperis intime kontakti kun bravaj "maĉoj" el Tuchów, ĉu ĝoji pri tio, ke la polaj gentoj ankoraŭ havas iom da imuneco kontraŭ liberaste-tolerasta infekto?

Altebrilas (显示个人资料) 2020年2月24日上午10:04:04

Igor, ne sentu vin nepre devigata reagi.

Des pli ke epidemioj kaj respekto de homaj rajtoj estas seriozaj aferoj, kiuj nuntempe estigas problemojn multe pli gravajn ol trinkejaj debataĉoj...

IgorSokoloff (显示个人资料) 2020年2月24日下午9:01:01

Nu, se la menciitaj problemoj estas reale gravaj por kamarado Altebrilas, li prefere ne vizitu trinkejojn aŭ almenaŭ ne partoprenu en tiejaj debataĉoj.

Jxusteno (显示个人资料) 2020年2月24日下午9:45:24

Altebrilas:Igor, ne sentu vin nepre devigata reagi.

Des pli ke epidemioj kaj respekto de homaj rajtoj estas seriozaj aferoj, kiuj nuntempe estigas problemojn multe pli gravajn ol trinkejaj debataĉoj...
Eble drinkejaj?

IgorSokoloff (显示个人资料) 2020年2月25日上午10:04:21

Protestoj kontraŭ gej-paradoj en Pollando:
https://youtu.be/kJWzUrLf1aw
https://youtu.be/JYis1n3VaXo

Altebrilas (显示个人资料) 2020年2月25日下午3:28:17

Mi dubas, ke tiuj protestoj ŝanĝos la opinion de la urbestraro de Saint-Jean-de-Braye .

(tajperaro korektita)

Zam_franca (显示个人资料) 2020年2月25日下午4:47:22

Pravas Altebrilas, ĝuste pro la kontraŭ-GLATismo de Tuchów la urbestraro Saint-Jean-de-Braye faris tian decidon.
Kontraŭ-Glatismaj manifestacioj ne helpos al malfarigi ĝin.

回到上端