المشاركات: 23
لغة: Esperanto
Jxusteno (عرض الملف الشخصي) 26 فبراير، 2020 6:18:49 م
Zam_franca:Kiam oni priparolas iun per ŝi aŭ li, oni instruas al ri inecan aŭ iĉecan konduton, tial tia pronom-uzo povas malhelpi sengenrinstruan edukadon, ĉar la priparolato ja vidas kiel ordinare kondutas la personoj, priparolataj per ŝi kaj la personoj, priparolataj per li. La pronomo they en la angla estas genre neŭtrala, sed ne neduumula. Tio sama pri la Esperanta ri. Ekzemple Markos Kramer eble estas iĉo sed ria pronomo estas ri.Jxusteno:Kaj jen simpla demando : lerneje en ekzemple Britujo, aliaj infanoj nomas iun ajn infanon "he" aŭ "she", laŭ tio, al kio tiu infano ŝajnas. Kion vi farus por eviti tion? Ĉu ĝeneraligi tutlande aŭ tutmonde tiun edukadosistemon, ĉu serioze?? Aŭ ĉu paroli kun la lernejestroj estus necesa? «Mia infano devas resti nek vira nek ina ĝis ria plenkreskiĝo. Ĉu vi povus farigi, ke ri estu nomata "they" ĉiam?»Zam_franca:En multaj lingvoj (ekzemple en la turka kaj la aliaj tjurakaj lingvoj) estas nur unu ununombra triapersona pronomo (kaj por neduumuloj, kaj por duumuloj). Mi ne pensas ke pronom-uzo per si mem povas dikti al infano ĉu ĝi estu ipo, ino aŭ iĉo.Jxusteno:Oni nomas "li" virseksulon kaj "ŝi" inon.Zam_franca:Kial eduki infanojn kiel neduumulojn?Nu, se vi subkomprenas la seksorganojn, la infanoj kredeble scias kiel aspektas iliaj seksorganoj. Do, ili devas scii sian bilogian sekson. Sed ĉi tio ŝajnas simple ne influi iliajn kondutojn.
Ĉesi eduki tiel, kiel "bluaĵo = por knaboj" kaj "rozaĵo = por kanbinoj" ja estas farinda. Pli da "neŭtralaj" ludiloj estas sendube necesaj, estintecaj antaŭjuĝoj ne plu gravu.
Sed knabo viras kaj inas knabino. Se junulo eksentas sin nek ina, nek vira, tiu ĉi iĝas neduuma, kaj ties gepatroj akceptu tion, se ili volas esti bonaj gepatroj.
Sed kial infano devas esti edukita neduume? Kial 5-jara infano ne devas scii, ĉu li estas vira aŭ ĉu ŝi estas ina?
Mi ne komprenas.
Mia demando estas : kial ĉesi fari tion? Ĉu vi vere pensas, ke 5-jara infano estus pli feliĉa estante nek ina nek vira? Miapense iu, kiu fartas nek vira nek ina, ekfartas tiamaniere almenaŭ adoleskante, ne antaŭ.
Zam_franca (عرض الملف الشخصي) 26 فبراير، 2020 7:44:52 م
"iel", "they", "ri", "hen", "elle", kaj tiel plu, estas ĉiuj viasisteme la ununura pronomo en lingvo, kiu taŭgas por paroli pri neduumuloj.
Ili estas forte ligataj, tio estas fakto, kun neduumeco, eĉ se ili estas "neŭtralaj", kaj tio estas ja pli vera en la ĉiutaga lingvaĵo, ekstere de la teoriaĵoj.
Kiam oni priparoli iun per "ŝi" aŭ "li", on simple respektas la fakton, ke ŝi aŭ li estas ina aŭ vira, samkiel oni respektas homon neduuman, se oni priparolas rin pere de "ri".
*******
Ĉu vi volas scii veraĵon? Mi provis konvikiĝi, ke "ri" estas pli taŭga "neŭtrala" pronomo ol "li" (konsiderante, ke "ri" eblas esti uzata por priparoli neduumulon), sed mi ne sukcesis. Ili havas la samajn neperfektaĵojn.
Kaj "iĉismo" estas neutila, ĝi nur volas perfektigi kaj simetriigi la lingvon. "vir-" estas neperfekta, sed ĝi estas tamen taŭga.
Kaj ni popolarigu la uzon de tiu radiko en vortoj kiel "virjunulo", "virlernanto", "virprezidento"...Ili estas nekutimaj ekzemploj, sed ili ne estas kontraŭfundamentaj.
La vorto "viro" estas eble netaŭga, sed estas multege da alternativoj.
Jxusteno (عرض الملف الشخصي) 26 فبراير، 2020 8:44:41 م
Zam_franca:Mi jam diris tion multfoje, kaj vi tre bone konas mian opinion: por ulino, estas kramerasisteme du taŭgaj pronomoj, "ri" kaj "ŝi", kaj por neduumulo, nur unu taŭga pronomo, t.e. "ri".Al mi ŝajnas ke estus bone se ni ne devojiĝus tiel malproksimen. La fadeno estas dediĉita ĉefe al sen-genr-instrua edukado. Pronom-uzo estas nur ĝia detaleto.
"iel", "they", "ri", "hen", "elle", kaj tiel plu, estas ĉiuj viasisteme la ununura pronomo en lingvo, kiu taŭgas por paroli pri neduumuloj.
Ili estas forte ligataj, tio estas fakto, kun neduumeco, eĉ se ili estas "neŭtralaj", kaj tio estas ja pli vera en la ĉiutaga lingvaĵo, ekstere de la teoriaĵoj.
Kiam oni priparoli iun per "ŝi" aŭ "li", on simple respektas la fakton, ke ŝi aŭ li estas ina aŭ vira, samkiel oni respektas homon neduuman, se oni priparolas rin pere de "ri".
*******
Ĉu vi volas scii veraĵon? Mi provis konvikiĝi, ke "ri" estas pli taŭga "neŭtrala" pronomo ol "li" (konsiderante, ke "ri" eblas esti uzata por priparoli neduumulon), sed mi ne sukcesis. Ili havas la samajn neperfektaĵojn.
Kaj "iĉismo" estas neutila, ĝi nur volas perfektigi kaj simetriigi la lingvon. "vir-" estas neperfekta, sed ĝi estas tamen taŭga.
Kaj ni popolarigu la uzon de tiu radiko en vortoj kiel "virjunulo", "virlernanto", "virprezidento"...Ili estas nekutimaj ekzemploj, sed ili ne estas kontraŭfundamentaj.
La vorto "viro" estas eble netaŭga, sed estas multege da alternativoj.
La "mapa" de la infano demandadis ĝin (en Esperanto oni povas diri "ĝi" pri infano) kiun pronomon ĝi preferas.
Zam_franca (عرض الملف الشخصي) 26 فبراير، 2020 9:23:23 م
Kial infano ne atendu esti, ni diru, adoleskanta por elekti tion, kio ĝi estas, aŭ kio ĝi volas iĝi?
Jxusteno (عرض الملف الشخصي) 26 فبراير، 2020 10:16:43 م
Zam_franca:Jen : kial 5-jara infano elektu sian propran genron?Sed kiel oni povas scii ke la infano volas ke oni priparolu ĝin per ina aŭ iĉa pronomo? Simpla uzado de seksneŭtrala pronomo (unuatempe "ĝi", post kiam la infano sufiĉe maturiĝas — "ri"...) ŝajnas pli oportuna ol ĉiumatena demandado "Ĉu vi volas ke mi hodiaŭ priparolu vin per la ina ŝi, iĉa li aŭ seksneŭtrala ri?" Eble oni povas alkutimigi sin al tia ĉiumatenaĵo. Tamen se la priparolendulo diras "lasu min en paco, pajo, mi ankoraŭ duondormas", estas certe pli facile simple uzi la seksneŭtralan elekteblaĵon.
Kial infano ne atendu esti, ni diru, adoleskanta por elekti tion, kio ĝi estas, aŭ kio ĝi volas iĝi?
solika170 (عرض الملف الشخصي) 27 فبراير، 2020 6:27:21 ص
หวยออนไลน์
เล่นหวยออนไลน์
Frano (عرض الملف الشخصي) 27 فبراير، 2020 11:45:40 ص
Jxusteno:Se mi ne eraras, la sama pronomo O estas uzata ne nur por homoj sed ankaŭ por bestoj kaj aĵoj. Do turkoj ne estas RI-istoj, ili estas puraj ĜI-istoj.
En multaj lingvoj (ekzemple en la turka kaj la aliaj tjurkaj lingvoj) estas nur unu ununombra triapersona pronomo (kaj por neduumuloj, kaj por duumuloj).
Jxusteno (عرض الملف الشخصي) 27 فبراير، 2020 2:42:59 م
solika170:Sed nek en Esperanto, nek en la angla, nek en la sveda; en tiuj tri lingvoj estas duumaj pronomoj. Tamen ili estis viaj ekzemploj.En la angla estas la genre neŭtrala ununombra "they", en la sveda estas la pronomo "hen", en Esperanto estas la genre neŭtrala ununombra triapersona pronomo "ri".
Jxusteno (عرض الملف الشخصي) 27 فبراير، 2020 2:45:07 م
Frano:La turka o povas ankaŭ signifi tiu. Ekzemple o öğretmen (tiu instruisto). Tial la turklingvanoj estas "tiuistoj" sed ne ĝiistoj.Jxusteno:Se mi ne eraras, la sama pronomo O estas uzata ne nur por homoj sed ankaŭ por bestoj kaj aĵoj. Do turkoj ne estas RI-istoj, ili estas puraj ĜI-istoj.
En multaj lingvoj (ekzemple en la turka kaj la aliaj tjurkaj lingvoj) estas nur unu ununombra triapersona pronomo (kaj por neduumuloj, kaj por duumuloj).
Frano (عرض الملف الشخصي) 27 فبراير، 2020 3:39:52 م
Jxusteno:Plaĉas al mi la turka metodo de aliro al ĉi tiu afero.Frano:La turka o povas ankaŭ signifi tiu. Ekzemple o öğretmen (tiu instruisto). Tial la turklingvanoj estas "tiuistoj" sed ne ĝiistoj.Jxusteno:Se mi ne eraras, la sama pronomo O estas uzata ne nur por homoj sed ankaŭ por bestoj kaj aĵoj. Do turkoj ne estas RI-istoj, ili estas puraj ĜI-istoj.
En multaj lingvoj (ekzemple en la turka kaj la aliaj tjurkaj lingvoj) estas nur unu ununombra triapersona pronomo (kaj por neduumuloj, kaj por duumuloj).